Kiam aperos la
hodiaŭa legaĵo, la ĉi-jara ESPERANTO SUR LA STRANDO en Sopot ĵus estos fininta.
Ni dediĉis ĝin al la okazinta en 1927 la 19-a UK.Tial hodiaŭ mi volus prezenti
al vi la fragmenton de la kongresaj rememoroj de la fame konata en nia medio
kaj eminenta esperantisto prof. Józef Toczyski.
Rememoroj pri la
19-a Tutmonda Kongreso en Gdańsk - 1927
En la lastaj
tagoj de Julio en la jaro 1927, kiel freŝe bakita abituriento de mezlernejo mi
envagoniĝis al rapidtrajno: Lvov-Varsovio celante la 19-an Universalan
Kongreson de Esperanto en Danzigo. La Kongreso estis fakte eksterordinara, ĉar
estis ĝi la Kongreso Jubilea, okaze de la 40-a datreveno de la apero de la unua
lernolibro de Esperanto. La Kongreso do estis tiel organizita, ke ĝia unua
parto devis esti okazinta en Gdansko, la dua parto en Varsovio, la urbo, kie
Zamenhof vivis, laboris kaj mortis antaŭ 10 jaroj en 1917, en la urbo, kie
aperis la unua Esperanto-Lernolibro.
La lingvon mi
lernis antaŭ kelkaj jaroj kun areto de kolegoj, sed ĝis la fino de la kurso ni
restis nur du, tamen kun vera aŭtentika ”viva"esperantisto mi neniam
konatiĝis... ĉar mi lernis Esperanton aŭtodidakte de lernolibro, ni do ne estis
certaj, ĉu ni bone elparolas kaj prononcas la vortojn. Mi estis tiel ege
scivola atendantajn min travivaĵojn. La Kongreson mi veturis sola.
Veninte
Varsovion mi devis ŝanĝi la vagonaron. Tiu dua veturis rekte kaj jen la
surprizo: sur unu el vagonoj granda, verdfarba surskribo sur la tuko:
“XIX UNIVERSALA
KONGRESO DE ESPERANTO EN DANZIG 28 VII – 4 VIII 1927".
Mi eksentis fortan korbaton, tamen mi decidis tiun
vagonon ne eniri.
Mi absolute ne
estis certa, kiel efikis tiu nia „Esperanto". Tutsimple - mi timis kiel la
lernanto antaŭ la respondo de ne tro bone preparita studmaterialo. Ĵus kiam mi
estis preterpasinta la vagonon, mi ekaŭdis la demandon en Esperanto: "Ĉu
vi veturas Kongreson, sinjoro? Mi invitas vin. La tuta vagono estas por
kongresanoj".
Mi tute
forgesis, ke en la butontruo de la redingoto mi havis rubandeton kun brodita
verda stelo. Plu mi ne povis min kaŝi, kaj mi devis respondi, kiam oni tra la fenestro"
alparolis min per la sama lingvo, kiun mi uzis en interparolo kun mia amiko
Adam, ke mi ĉion komprenas kaj kiam mi ekparolis, oni komprenis min. Do, kion
fari. Vole nevole mi eniris la vagonon kaj tiam komenciĝis reciprokaj
prezentoj. Evidentiĝis, ke en la vagono troviĝas la tuta stabo de la
Esperanto-movado en Pollando. Estis D-ro Odo Bujwid, tiam la nestoro de nia
movado, krakovano fama mikrobiologo, iam la asistanto de Pasteur; estis la
filoj kaj filinoj de Zamenhof, lia frato; inĝ. Chmieliński, tiama ĉefdelegito
de UEA por Pollando, D-ro Blassberg el Krakovo, d-ro Mędrkiewicz el Łódź, la
geedzoj Oberrotman el Varsovio kaj multaj, multaj aliaj. Mi estis ŝokita,
ĉarmigita, feliĉa kaj fiera, ke mi kun ili parolas, ke ili min kore akceptis
tuj al "familio" - kaj kio estas la plej grava, ke mi tute kun ili
interkompreniĝas. La tutan vojon de Varsovio al Gdańsk ili babilis kompreneble
esperante kaj riĉigis grandioze miajn sciojn pri la movado...
En certa momento
mi staris kun profesoro Bujwid en koridoro kaj interparolis. Profesoro demandis
min subite: - kiu instruis al vi Esperanton? - Neniu - mi respondis. - Mi mem
lernis ĝin kun la kolego ankoraŭ en la lernejo. Vi bonege parolas - diris la
Eminentulo. Tio estis por mi la plej valora rekono de mia lingvokono. Fine ni
venis al Gdańsk.
Nenhum comentário:
Postar um comentário