En la 20-a
jarcento, la aŭstra psikiatro Viktor Frankl, kiu travivis grandajn suferojn dum
la Dua Mondmilito, elvolvis la ideon, ke la homoj devas havi firmajn vivcelojn.
Nur tiel ili povas atingi feliĉon kaj transpasi malfacilaĵojn. Lia sistemo de
psikoterapio baziĝas sur tia ideo.
En la jaro 1989,
usona esploristino Carol Riff kreis skalon por mezuri necesajn punktojn, por ke
la homoj atingu feliĉon, bonfarton. Inter diversaj kriterioj, troviĝas unu tre
grava, kiun ŝi nomis “vivceloj”. Simple, homo devas havi celojn kaj senton pri
direkto en la vivo; senton, ke lia pasinta kaj nuna vivoj havas signifon; li
devas teni kredojn, kiuj donas sencon al lia vivo; li devas havi aspirojn kaj
aferojn, kiuj altiras lin. Tiun elementon oni nomis “Subskalo pri Vivceloj en
la Riff-skalo pri Psika Bonfarto”. Unuafoje oni sukcesis iamaniere objektive
“mezuri” la kondiĉojn por feliĉo.
Ĉar la esploro
de Riff estis tutmonde akceptita kiel valida, oni de tiam studis ĝiajn rilatojn
kun diversaj flankoj de la homa sano. Oni jam konstatis, ke homoj kun vivceloj
estas pli sanaj rilate la koron, la nervojn, la cerbon, la socian kunvivadon,
kaj tiel plu. Jam neniu esporisto dubas, ke “psika bonfarto” estas esence grava
por bona ĝenerala sanstato.
Sur tiu vojo, en
aŭgusto 2017, la konata usona medicinrevuo Jama publikigis kuriozan studaĵon.
Oni decidis respondi la demandon: ĉu la menciitaj vivceloj influas la fizikajn
funkciojn de maljunaj homoj?
La laboro
komenciĝis en la jaro 2006 kun miloj da pacientoj pli ol 50-jaraĝaj. Ĉiun duan
jaron post tio, oni aktualigis la datumojn: oni mezuris per speciala tekniko la
muskolan forton de manpremo kaj la tempon bezonatan por normala piedirado
laŭlonge de 2,5 metroj. En la sama jaro 2006 oni mezuris la gradon de
“vivceloj” de tiuj homoj, laŭ la skalo de Riff.
Oni
alkonformigis la statistikajn kalkulojn koncerne socidemografiajn faktorojn.
Kaj oni klare trovis indikojn, ke maljunaj homoj, kiuj havas fortajn vivcelojn
konservas sian fizikan forton pli longe ol tiuj, kiuj ne havas klarajn
vivcelojn. Oni povus diri, ke la havantoj de vivceloj estas iom pli junaj ol
tion indikas ilia kronologia aĝo.
Kompreneble,
temas pri tre subjektivaj aferoj en la homa vivo. La sciencistoj provas
klarigi, kial okazas la menciita pozitiva rilato. Oni konjektas, ke homoj kun
firmaj vivceloj eble estas korpe kaj mense pli aktivaj, eble ili sin nutras pli
bone kaj eventuale zorgas pri sia sano pli akurate. Sed ŝajnas eksterdube, ke
se oni trovas sencon en la vivo kaj starigas al si klarajn celojn – tiam certe
oni vivas pli sane.
Ĉu sindediĉo al
Esperanto estas taŭga ekzemplo?
Nenhum comentário:
Postar um comentário