Kiu havas bonajn
partnerojn aŭ proksimajn amikojn, tiu estas pli sana kaj vivas pli longe: Tio
estas la konkludo de pluraj studaĵoj de usonaj psikologoj. Malamikecaj rilatoj
aliflanke damaĝas al la sano - kaj ankaŭ la personeco ludas centran rolon.
La homo estas
socia besto. Vivon sen partnero aŭ amiko plej multaj homoj apenaŭ povas imagi.
Kiel studaĵoj montras, soleco povas eĉ malsanigi. Kial malvastaj rilatoj estas
tiom gravaj kaj sanigaj, tio estas esplorata de jaroj. La usona psikologia
asocio dediĉas al la temo pro tio nun tutan kajeron: La aktuala eldono
pritraktas la demandon kial malvastaj rilatoj povas plilongigi la vivon kaj
kiamaniere ili disvolvas sian sanakcelan aŭ malakcelan efikon. La artikoloj
donas resumon pri tio kion oni scias jam hodiaŭ tiurilate.
Kiel multfacetaj
la efikoj de interhoma kontakto povas esti, tion montras kontribuo de
psikologoj de la universitato de Masaĉuseco. Ili raportas pri serio de studaĵoj
kiuj pruvas kiel helpaj povas esti malvastaj rilatoj ekzemple dum malfacilaj
tempoj aŭ sub streso el nura korpa vidpunkto: La pozitivaj efikoj montriĝas
ekzemple ĉe la sangopremo, ĉe la nivelo de la streshormono kortisolo kaj en la cerbo. Per emocia subteno
oni ankaŭ sentas malpli da doloroj kaj vidas la mondon kiel malpli minaca.
Sed ne nur en
malbonaj sed ankaŭ en bonaj tempoj malvastaj sociaj kontaktoj povas utili. La
sanakcela efiko de pozitivaj travivaĵoj estas plifortigata, se oni povas
kunhavi la spertojn kun iu alia. Tiam oni ankaŭ pli facile povas sekvi al
personaj celoj. Kaj oni emas zorgi pri si mem kaj vivi sane.
Grandan rolon
ludas ankaŭ la sentoj de familiareco, de aprezo kaj de tuŝiĝoj. Sur tia bazo
homoj disvolvas malpli da afekcioj de bonfarto. Ili dormas pli bone kaj sentas
sin entute pli vivofortaj kaj kontentaj. Reagoj pri la proksimeco speguliĝas
ankaŭ en la rekompenca centro de la cerbo.
Ĉio tio tamen
validas nur por bonaj rilatoj. Se partnereco estas regata de malamikemo kaj
rifuzo, tiam la korpaj efikoj inversiĝas kiel tio estas ankaŭ pruvita per
studaĵoj: Plialtiĝas la sangopremo, la imunsistemo ne funkcias tiel bone. La
partneroj pli ofte suferas pri inflamoj kaj iliaj vundoj saniĝas pli malbone.
Je longa vido
homoj en konfliktemaj rilatoj estas pli ofte trafitaj de kor-sangocirkulaj
malsanoj, de kronikaj doloroj kaj de tropezo. Socia rifuzo krome kondukas ne
malofte al malsana kondutado kiel fumado aŭ troa manĝado.
La korpaj reagoj
laŭ la psikologoj tamen intime kunrilatas kun la personeco. Homoj havas tre
variajn atendojn al sia vidalvidulo, kaj same varie ili reagas.
Tiel ekzemple
estas tre timemaj tipoj de ligiĝo kiuj sentas timon pro eksteraj minacoj kaj
dube zorgas pri la rilato. Ili ankaŭ korpe reagas pli forte pri malharmonioj
kaj konfliktoj ol sekuraj kaj sendependaj tipoj de ligiĝo. La konsekvencoj
montriĝas denove en la kor-sangocirkula sistemo, ĉe stresreagoj kaj inflamoj,
en la imunsistemo kaj kondutado. Krome homoj havas malsamajn vivocelojn: Kelkaj
estas principe sociemaj, aliaj estas egocentremaj. La lastaj estas pli ofte
timemaj aŭ solecaj.
Laŭ la
psikologoj ankaŭ forte dependas de la personeco, ĉu rilato por iu estas sana aŭ
malsana. Aliaj influfaktoroj estas ankoraŭ malmulte esploritaj, ekzemple la
roloj de sekso, de kulturo kaj de socia fono.
Nenhum comentário:
Postar um comentário