Ĉu vespere vi ne
povas ekdormi kaj la kvalito de via dormo estas vere mizera? Tion devus ripari
mallonga posttagmanĝa dormeto. Sciencistoj kalkulis la ĝustan tempon por
ekdormeti. Tio fortigas nian memorkapablon, atentemon, eĉ laborefikon.
Efike ekdormeti
dum la tago povos esti por iu malfacila
rutino. Ne ĉiu sukcesas dormeti ĝuste dum 30 minutoj, kvankam li estas laca.
Tiuj, kiuj mastrumas tiun lertecon, povas esti fieraj. Laŭ brita gazeto ili ne
nur ripozas, samtempe tiu agado estas sana, produktiva kaj fortigas la menson.
Laŭ sciencistoj
la plej ideala tempo por ekdormeti estas la dek kvina horo posttagmeze. La
kialo estas, ke nia "diurna ritmo" "subiĝas" ĉirkaŭ la dek
kvina horo. Tio manifestiĝas en tio, ke multaj homoj post tagmanĝo sentas
dormemon kaj mankon de atentemo, do via propra cerbo invitas vin iri ripozi. La
ekdormon vi ne devus prolongadi, sufiĉas 20 ĝis 30 minutoj. Se vi dormus nur
kelkajn minutojn pli longe, minacas, ke vi falus en profundan dormon, post kiu
vi ne povus vekiĝi. Vi sentus vin “preterreale“ ankoraŭ unu horon post vekiĝo.
Tiun fenomenon oni nomas inercio de dormo.
Kvankam la
ekdormeto povos esti pozitiva se vi ne bone dormis dum nokto, la longa
posttagmeza dormo komplikigus la noktan dormon eĉ pli. Nenion ni troigu. Laŭ la lasta informo de Brita Konsilio de
Dormo, preskaŭ tri kvinonoj de la britoj dormas nokte malpli ol sep horojn.
Dekdu Britoj dormas nokte eĉ malpli ol kvin horojn.
"Se vi ne
povas bone dormi, ankaŭ via humoro ne agas bone, rilate al koncentriĝo, sano
kaj imunsistemo," diras Rajkumar Dasgupta, profesoro-asistanto de la
medicino klinika en la universitato de Suda Kalifornio. "Vere ne estas
bone suferi je manko de dormo," li aldonas. Ju pli da homoj ne povas dormi
nokte, des pli da homoj devus rifuĝi en liton almenaŭ mallonge posttagmeze.
Kelkaj studoj
pruvis, ke dormeto efikas al sano kaj ĝi povas alfronti mem fatalan sinsekvon
de manko de dormo. Post la dormeto homoj estas viglaj, kreivaj, ili pli bone
memorkapablas kaj pli bone lernas. Ĉu vi dormis dum la taŭga tempo, tion vi
ekkonos tiel, ke vi vere sentos vin vigleca. Sed se vi ne laboras en firmao
kiel Google aŭ Uber, kiuj subtenas dormetojn, vi mem devos konvinki viajn
estrojn.
Nenhum comentário:
Postar um comentário