Seksa
reproduktiĝo bezonas klarigon, ĉar en ĝi plimultiĝas nur la duono de la
populacio. Sed malgraŭ multaj hipotezoj tiu klarigo ĝis nun ne haveblis. Nun
aperas nova provo de klarigo: Sekso evitu ke ĉeloj estas damaĝataj per siaj
propraj energicentraloj.
Kial ekzistas
viroj? Oni ne scias tion. Sed ja devas esti iu kaŭzo, forta kaŭzo. Ĉar 99
procentoj de ĉiuj bestoj reproduktiĝas sekse, kvankam tio kontraŭas al la plej
simplaj leĝoj de la matematiko kaj ankaŭ de la biologio. En ĝi temas pri
laŭeble alta nombro da idoj, kaj tiu nombro estus atingata se ĉiu individuo
reproduktiĝas. Ĉe sekso tion faras nur la virina duono de la populacio, la vira
duono asistas en tio, kaj la duona idaro denove estas vira, kion fama biologo
nomis "la duoblajn kostojn de sekso".
Kaj ankaŭ jam cent jarojn antaŭe Charles Darwin bedaŭris ke "pri la
kaŭzo de la sekseco ni eĉ ne havas minimuman scion. La tuta kampo estas ankoraŭ
kaŝita en malhelo."
Tio ĝis nun
apenaŭ ŝanĝiĝis, ekzistas nur multege da hipotezoj kiuj dividiĝas en tri
grupoj: la "bonaj, la malbonaj kaj la malbelaj". La "bono"
en la sekso povus troviĝi en tio ke la genoj estas remiksataj - unue kaj
precipe ĉe la ekesto de la ĝermaj ĉeloj (ovoĉeloj kaj spermioj) kaj sekve
ankoraŭfoje ĉe ilia kuniĝo -, tiel ebliĝas pli bona adaptiĝo al ŝanĝiĝantaj
medioj. Alternative sekso povus forteni la "malbonon", forigante
danĝerajn mutaciojn denove el la genaro. La "malbelo" fine rilatas al
la minaco de ekstere, per la armeo de parazitoj kiuj devas esti tenataj je
malalta nivelo per ĉiam novaj genkombinoj.
Neniu el tiuj
alternativoj donas kontenton, pro tio sciencistoj en Germanio kaj Nederlando
provas trovi novan aliron. Ili trovas ĝin en la frua historio de la vivo: Antaŭ
proksimume du miliardoj da jaroj unuĉela estaĵo akceptis alian unuĉelan estaĵon
en si, ili kuniĝis kaj dividis la laboron tiel ke la akceptita estaĵo fariĝis
energicentralo, nome mitroĥondrio. Tio plialtigis la provizadon per energio kaj
tio ankaŭ formis la bazon por plurĉelaj vivaĵoj. Sed tio ankaŭ alportis novan
danĝeron: En la energicentraloj prilaboriĝas oksigeno kaj el tio rezultas
oksigenaj radikaloj, tio estas aktivegaj molekuloj kiuj damaĝas genojn kaj
povas porti mutaciojn en ilin.
Kaj tio ne
akumuliĝu tra generacioj kaj tial inter ili la normala dividiĝo de ĉeloj
(mitozo) estas anstataŭigata per dividiĝo en kiu formiĝas ĝermaj ĉeloj kaj en
kiuj la remiksado de la genoj denove forigas la mutaciojn el la genaro:
"Sekso estas do fiziologia neceso, kiel konsekvenco de oksigenbazita
metabolo ĉe ĉiuj supraj organismoj", konkludas la esploristoj.
Sed en tiu
konkludo io ne estas ĝusta: Reproduktiĝas tamen ne ĉiuj sekse, sed nur 99
procentoj. La marmora kankro el Florido havas tri seriojn da
kromosomoj kiuj ŝajne estas tiel fortaj ke tiu marmora kankro disvastiĝis
milionoble en tuta Eŭropo kaj en duona Afriko kaj tie adaptiĝis al plej
diversaj vivmedioj kaj tie forpelis ĉiujn tieajn seksajn kankrojn. Kaj tio
okazis kvankam la marmoraj kankroj ĉiuj estas klonoj: Ili havas identajn
genomojn.
Nenhum comentário:
Postar um comentário