Ĉu homoj kiuj
estas lernintaj duan lingvon aŭ kiuj lernis muzik-instrumenton, povas pli bone
enmemorigi telefonnumerojn aŭ aliajn aferojn? Jes, tion montras nova studaĵo.
La kaŭzo estas ke la cerbo devas peni malpli.
Studaĵoj dum la
lastaj jaroj jam montris ke hobiaj muzikantoj kaj dulingvaj homoj pli facile
memortenas multajn aferojn. Aktuala studaĵo nun liveras eblan eksplikon: Ilia
cerbo laboras pli efike. Tion almenaŭ proponas komparo de cerbaj skanaĵoj de 41
viroj kaj virinoj en la aĝo inter 19 kaj 35 jaroj.
Ĉar dum ĉiuj
partoprenantoj de la studo devis plenumi la samajn taskojn pri enmemorigo kaj
reekkono, la cerbo de la hobiaj muzikantoj kaj de la dulingvuloj montris malpli
da aktiveco. Ĉe tiuj kiuj nek ludis instrumenton nek regis duan lingvon, la
cerbo aliflanke laboris videble pli, klarigas la aŭtoro de la studaĵo kaj
neŭrosciencisto de la universitato de Toronto en Kanado. "Ni ofte vidis ke
homoj kiuj estas lernintaj instrumenton aŭ kiuj plenkreskis kun dua lingvo
povas pli facile memorteni telefonnumerojn kaj estas pli bonaj en kalkulado per
la kapo. Nun ni havas indikon kial tio estas tiel."
Ke ekzistas
kunteksto inter videbla aktiveco de la cerbo kaj la penado de la cerbo, tio
montriĝas el pli fruaj studaĵoj: En normala kazo plialtiĝas la aktiveco de la
cerbo ju pli malfacila fariĝas la pensotasko de la cerbo. Laŭ inversa konkludo
tio signifas: Ĉar la cerbo ĉe muzikistoj kaj dulingvaj personoj montras malpli
da aktiveco, ĝi devas peni malpli, konkludas la kanadaj esploristoj.
"Per la
muzikumado same kiel per la lernado de dua lingvo malsamaj areoj de la cerbo
estas kunretigataj. Tiu reto estas utiligebla tiam por aliaj taskoj",
diras la aŭtoro de la studaĵo. Tiel restas al la cerbo pli da energio por
prilabori informojn pli rapide kaj por memorteni pli da aferoj.
Tiurilate la
hobiaj muzikantoj ŝajnas esti eĉ ankoraŭ pli bonaj ol la dulingvuloj, almenaŭ
en tiu studaĵo. Ne nur iliaj cerboj estas malpli aktivaj ĉe la solvado de la
taskoj, ili ankaŭ enmemorigis aferojn pli rapide. La dulingvuloj estis koncerne
rapidecon nur malmulte pli bonaj ol la kompara grupo. Laŭ la esploristo la
prilaborado de du lingvoj povis iomete bremsi la efikecon.
"Ni ne kredas
ke nur la muzikumado kaj la lernado de lingvo igas la cerbon pli efika. Tio
validas ankaŭ por aliaj lernitaj lertecoj kiel dancado, pentrado aŭ
simile", opinias la sciencisto. Lia kredo tial estas: "Defiu vian
cerbon intelekte, estu malferma por novaj aferoj - tio igas vin pli saĝa."
Se li pravas,
tiam tio helpas por resti mense kapabla ankaŭ en alta aĝo kaj tio povus
prokrasti malsanojn kiel ekzemple demencon. Sed por povi kompreni kiel la
lernado de muzikinstrumento formas la cerbon kaj kiel per tio ĝia produktivo
plialtiĝas, tio postulas ankoraŭ pluajn esplorojn, precipe longtempajn studojn,
por eltrovi la kuntekston pri la kaŭzoj de tio.
Nenhum comentário:
Postar um comentário