Dormado estas
por lernado ege grava. Dum certaj fazoj de la profunda dormo eĉ eblas lerni
novajn vortojn de fremda lingvo. Tion raportas svisaj esploristoj. En maldorma
stato la vortoj tiam estas reelvokeblaj.
Teamo ĉirkaŭ
psikologino de la universitato de Bern en Svislando en laboratorio plurfoje
prisonigis 41 virinojn kaj virojn dum dormado per kapaŭskultiloj kun fantaziaj
vortoj al kiuj la esploristoj atribuis ĉiukaze aliajn signifojn.
Unu testpersono
aŭdis ekzemple "guga - birdo", alia aŭdis "guga -
elefanto". Post vekiĝo oni demandis la testpersonojn: Ĉu guga estas granda
objekto, ĉu ĝi trovas lokon en ŝuskatolo aŭ ne?
Se alvenis ĉe la
homoj la dua vorto de la vortoparo en certa dormofazo, tiam la testpersonoj
korekte identigis post la vekiĝo 60 procentojn de la fantaziaj vortoj kiel ion
grandan aŭ malgrandan - do tiel, kiel ili estis aŭdintaj la vorton dum dormado.
Gravis trafi la
dormofazon "supra stato". Temas ĉe tio pri fazoj dum kiuj la cerbaj
ĉeloj estas kune aktivaj. Ili daŭras nur dum duona sekundo kaj alternas kun
pasivaj fazoj ("malsupra stato") sen aktiveco. En kiu fazo la cerbo
ĵus troviĝas, tio estas konstatebla per EEG-aparato kiu mezuras la elektran
aktivecon de la cerbo.
La formado de
memoro do eblas kaj dum konscia kaj dum nekonscia statoj", diras unu el la
aŭtoroj. "Ni volis montri ke eblas lerni ankaŭ dum nekonscia stato".
El tio tamen ne eblas derivi la rekomendon ke oni lasu sin prisonigi dumnokte
kun informoj esperante ke io restos en la memoro. Oni ja ankoraŭ ne scias ĉu
tio ne povus ankaŭ havi nedeziratajn konsekvencojn.
Germanaj
esploristoj nomis tiun studaĵon vojrompa. Ili parolis pri nova dimensio de la
dormo. Laŭ la esploristoj estus aplikebleco ĉe homoj kiuj havas problemojn pri
lernado. Tiel la ekkonoj povus konduki eble al duŝtupa lernprocedo: Unuflanke
tio estus la nekonscia dumdorma alpreno per prisonigo kun certaj lernenhavoj,
aliflanke tio estus plifortigata per lernado de la samaj enhavoj en maldorma
stato. Dormesploristoj vidas ankaŭ aplikeblecojn en la rekapabligo post malsano
kaj post akcidentoj.
"La studaĵo
montras ankoraŭfoje la gravecon de dormo por lernprocedoj", diras la
germana dormesploristo. Oni jam sciis ke dormo kontribuas al la fiksiĝo de la
lernitaĵo. "Kiu vespere ludas sur la fluto, tiu ofte pli bone kapablas
ludi la muzikaĵon matene, ĉar la lernefiko fiksiĝas dum bona dormado", li
diras. La vere nova ekkono estas ke ankaŭ sen konscio okazas mensaj kunligoj
dum profunda dormo.
Nenhum comentário:
Postar um comentário