322. – Ĉu
ekzistas ia ama gradiĝo en la sino de la manifestiĝoj de la videbla kaj
nevidebla naturoj?
– Sendube, tiu
gradiĝo ekzistis en ĉiuj tempoj, same kiel laŭgrada estas la pozicio de ĉiuj
estaĵoj en la senfina skalo de la progreso.
La amo estas la
leĝo mem de la vivo, kaj, sub ĝia sankta regado, ĉiuj homoj kaj ĉiuj aĵoj
kuniĝas al la Kreinto, en la limoj de la grandioza plano de la universa unuo.
Ekde la plej
simplaj manifestiĝoj de la malsuperaj regnoj de la Naturo, ni observas la eksterigon
de la amo en ĝia dia aspekto. En la kosma polvo, sintezo de la vivo, ni havas
la profundajn magnetajn altirojn; en la simplaj korpoj ni vidas la tiel
nomatajn “precipitaĵojn” de la kemio; en la minerala kaj vegetala regnoj ni
observas la problemojn de la necesaj kombinoj. Ĉe la esprimoj de la animala
vivo ni observas la amon en ĉio, en senfinaj gradiĝoj, ekde la perforto ĝis la
karesemo, ĉe la manifestiĝoj de la neraciulo.
Sur la vojo de
la homoj ankaŭ la amo regas ĉiujn aktivecojn de la ekzistado en la familio kaj
socio.
Konstatinte la
dian lumon de amo en ĉiuj medioj, ni konsideros la kuniĝon de la estaĵoj kiel
sanktan celon de tiu unika leĝo, gvidanta la Universon.
De la seksaj
karakteroj, la amo iras al la transseksismo, marŝante al la sublimaj emocioj de
la pura spiriteco, per la sanktigaj rezigno kaj laboro, ĝis atingo de la dia
amo, atributo de la anĝelaj estuloj, kiuj sin edifis por la kuniĝo kun Dio, ĉe la
plenumado de liaj sanktaj projektoj en la Universo.
Libro: La
Konsolanto – Emmanuel / Chico Xavier.
322 – Há uma
gradação do amor, no sei das manifestações da natureza visível e invisível?
Sem dúvida, essa
gradação existiu em todos os tempos, como gradativa é a posição de todos os
seres na escala infinita do progresso.
O amor é a lei
própria da vida e, sob o seu domínio sagrado, todas as criaturas e todas as
coisas se reúnem ao Criador, dentro do plano grandioso da unidade universal.
Desde as
manifestações mais humildes dos reinos inferiores da Natureza, observamos a
exteriorização do amor em sua feição divina. Na poeira cósmica, sínteses da
vida, têm as atrações magnéticas profundas; nos corpos simples, vemos as chamadas
“precipitações” da química; nos reinos mineral e vegetal verificamos o problema
das combinações indispensáveis. Nas expressões da vida animal; observamos o
amor em todo, em gradações infinitas, da violência à ternura, nas manifestações
do irracional.
No caminho dos
homens é ainda o amor que preside a todas as atividades da existência em
família e em sociedade.
Reconhecida a
sua luz divina em todos os ambientes, observaremos a união dos seres como um
ponto sagrado, de referência dessa lei única que dirige o Universo.
Das expressões
de sexualidade, o amor caminha para o supersexualismo, marchando sempre para as
sublimadas emoções da espiritualidade pura, pela renúncia e pelo trabalho
santificantes, até alcançar o amor divino, atributo dos seres angelicais, que
se edificaram para a união com Deus, na execução de seus sagrados desígnios do Universo.
Livro: O
Consolador – Emmanuel / Chico Xavier.
Nenhum comentário:
Postar um comentário