Ĝis ĉi tie ni
nin ekskluzive apogis sur la paroloj mem de la Kristo, kiel nediskutebla
elemento de konvinko, ĉar ekster tio povas ekzisti nenio krom personaj opinioj.
El ĉiuj tiuj
opinioj, la plej valoraj nekontesteble estas tiuj de la apostoloj,
konsiderante, ke ili helpis lin en lia misio kaj ke, se li donis al ili
sekretajn instruojn koncernantajn al lia naturo, oni ja trovus ties postsignojn
en iliaj skriboj. Vivante en intimeco kun li, ili devis lin koni pli bone ol iu
ajn. Ni do vidu, kiel ili rigardis lin.
“Izraelidoj,
aŭskultu la jenajn vortojn: Jesuon, la Nazaretanon, viron de Dio, elmontritan
al vi per potencaĵoj kaj mirakloj kaj signoj, kiujn Dio faris per li meze de
vi, kiel vi mem scias, — lin, laŭ la difinita intenco kaj antaŭscio de Dio
transdonitan, vi per la manoj de senleĝuloj krucumis kaj mortigis; — lin Dio
levis, malliginte la suferojn de morto, ĉar estis neeble, ke li estu tenata de
ĝi. — Ĉar David diris pri li: Ĉiam mi vidis la Eternulon antaŭ mi, ĉar Li estas
ĉe mia dekstra mano, por ke mi ne falu; — tial ĝojis mia koro, raviĝis mia
lango, eĉ mia karno ripozas en espero; — ĉar Vi ne lasos mian animon al Ŝeol, Vi
ne permesos, ke Via sanktulo forputru. — Vi konigis al mi la vojojn de la vivo,
Vi plenigos min per ĝojo antaŭ Vi.” (La Agoj de la Apostoloj, 2: 22 ĝis 28.
Prediko de Sankta Petro.)
“Levite do ĝis dekstre de Dio, kaj ricevinte de la Patro la promeson de la Sankta Spirito, li elverŝis tion, kion vi vidas kaj aŭdas. — Ĉar David ne supreniris en la ĉielojn; — sed li mem diris: La Eternulo diris al mia Sinjoro: sidu dekstre de Mi, — ĝis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj. — Kun certeco do sciu la tuta domo de Izrael, ke tiun Jesuon, kiun vi krucumis, Dio faris Sinjoro kaj Kristo.” (La Agoj de la Apostoloj, 2:33 ĝis 36. Prediko de Sankta Petro.)
“Ĉar Moseo diris: Profeton el viaj fratoj, similan al mi, starigos por vi la Eternulo, via Dio; lin aŭskultu pri ĉio ajn, kion li al vi parolos. — Kaj ĉiu animo, kiu ne aŭskultos tiun profeton, ekstermiĝos el la popolo.
Al vi unue Dio,
relevinte Sian Servanton, sendis lin, por vin beni, deturnante ĉiun el vi for
de liaj pekoj.” (La Agoj de la Apostoloj, 3:22, 23 kaj 26. Prediko de Sankta
Petro.)
“Estu sciate al
vi ĉiuj kaj al la tuta popolo Izraela, ke en la nomo de Jesuo Kristo, la
Nazaretano, kiun vi krucumis, kiun Dio levis el la mortintoj, ĉi tiu staras
sana antaŭ vi.” (La Agoj de la Apostoloj, 4:10. Prediko de Sankta Petro.)
“Leviĝis la reĝoj de la tero, kaj la regantoj kolektiĝis kune, kontraŭ la Eternulo kaj kontraŭ Lia Sanktoleito; — ĉar vere en ĉi tiu urbo kolektiĝis kontraŭ Via Sankta Servanto Jesuo, kiun vi sanktoleis, kune Herodo kaj Pontio Pilato kun la gentoj kaj la popoloj de Izrael, por fari ĉion, kion Via mano kaj Via intenco antaŭdifinis.” (La Agoj de la Apostoloj, 4:26 ĝis 28. Preĝo de la Apostoloj.)
“Tiam Petro kaj
la apostoloj responde diris: Oni devas obei Dion prefere ol homojn. — La Dio de
niaj patroj levis Jesuon, kiun vi pereigis, pendigante lin sur lignaĵo. — Lin
altigis Dio per Sia dekstra mano, por esti Estro kaj Savanto, por doni al
Izrael penton kaj pardonadon de pekoj.” (La Agoj de la Apostoloj, 5:29 ĝis 31.
Respondo de la Apostoloj al la ĉefpastro.)
“Ĝi estis tiu Moseo, kiu diris al la Izraelidoj: Profeton el viaj fratoj, similan al mi, starigos por vi la Eternulo, via Dio. Tamen la Plejaltulo ne loĝas en manfaritaj temploj, kiel diris la profeto: — La ĉielo estas Mia trono, kaj la tero estas mia benketo; Kian domon vi konstruos por Mi? diras la Eternulo; Kaj kia estas la loko por Mia ripozo?” (La Agoj de la Apostoloj, 7:37, 48 kaj 49. Parolado de Stefano.)
“Sed li, plena de la Sankta Spirito, rigardis fikse al la ĉielo, kaj vidis la gloron de Dio, kaj Jesuon starantan dekstre de Dio, kaj diris: Jen mi vidas la ĉielon malfermitan kaj la Filon de homo starantan dekstre de Dio.
Sed ili ekkriis per laŭta voĉo, kaj fermis siajn orelojn, kaj kuregis sur lin unuanime, kaj elpelis lin el la urbo, kaj ĵetis sur lin ŝtonojn; kaj la atestantoj demetis siajn vestojn apud la piedoj de junulo, nomata Saŭlo (poste Paŭlo). — Kaj ili ŝtonmortigis Stefanon, vokantan kaj dirantan: Jesuo, Sinjoro, akceptu mian spiriton.” (La Agoj de la Apostoloj, 7:55 ĝis 59. Martirigo de Stefano.)
Ĉi tiuj tekstoj
klare atestas la karakteron, kiun la apostoloj atribuis al Jesuo. La ekskluziva
ideo, el ili elfluanta, estas tiu pri lia subordigiteco al Dio, pri la
konstanta superregado de Dio, tiel ke nenio tie montras ian penson pri ajna
asimiliĝo, laŭ naturo kaj potenco. Por ili Jesuo estis homo profeto, elektita
kaj benita de Dio. Ne do inter la apostoloj naskiĝis la kredo al la dieco de
Jesuo. Sankta Paŭlo, kiu ne konis Jesuon sed kiu el arda persekutanto fariĝis
la plej fervora kaj la plej elokventa disĉiplo de la nova kredo, kaj kies
skriboj preparis la unuajn formularojn de la kristana religio, ne estas ĉi-rilate
malpli eksplicita. Regas ĉe li tiu sama sento pri du distingiĝaj estuloj kaj
pri la superregado de la Patro super la filo.
“Paŭlo, servisto de Jesuo Kristo, apostolo vokita, apartigita al la evangelio de Dio, — kiun Li promesis antaŭe per Siaj profetoj en la sanktaj skriboj, — pri Sia Filo, kiu naskiĝis el la idaro de David laŭ la karno, — la difinita Filo de Dio en potenco laŭ la Spirito de sankteco per la releviĝo de la mortintoj — Jesuo Kristo, nia Sinjoro, — per kiu ni ricevis gracon kaj apostolecon por obeemo de fido ĉe ĉiuj nacioj pro lia nomo, — inter kiuj estas ankaŭ vi, vokitaj de Jesuo Kristo; — al ĉiuj, kiuj estas en Romo, amataj de Dio, vokitaj sanktuloj: Graco al vi kaj paco de Dio, nia Patro, kaj la Sinjoro Jesuo Kristo.” (Romanoj, 1:1 ĝis 7.)
“Tial ni,
pravigite per fido, havu pacon kun Dio per nia Sinjoro Jesuo Kristo.
“Ĉar kiam ni
ankoraŭ estis senfortaj, tiam Kristo ĝustatempe mortis pro malpiuloj.
“Des pli multe
do ni, jam pravigite per lia sango, estos per li savitaj el la kolero.
“Kaj krom tio ni
fieras ankaŭ en Dio pro nia Sinjoro Jesuo Kristo, per kiu ni jam ricevis la
repacigon.
“Sed ne kia la
eraro, tia estas la donaco. Ĉar se per la eraro de unu mortis la multaj, des
pli multe abundis al la multaj la graco de Dio kaj la donaco per la graco de la
unu homo Jesuo Kristo.
“Ĉar se, per la eraro de la unu, morto reĝis per unu, des pli multe reĝos en vivo per la unu Jesuo Kristo tiuj, kiuj ricevis abundon de la graco kaj de la donaco de justeco.” (Romanoj, 5:1, 6, 9, 11, 15 kaj 17.)
“Kaj se idoj,
tial heredantoj, HEREDANTOJ de Dio, KUNHEREDANTOJ kun Kristo, se vere ni
suferas kun li, por ke ni estu glorataj kun li.” (Romanoj, 8:17.)
“Ĉar se vi per
via buŝo konfesas Jesuon Sinjoro, kaj kredas en via koro, ke Dio lin levis el
la mortintoj, vi saviĝos.” (Romanoj, 10:9.)
“Poste venos la
fino, kiam li transdonos la reĝecon al Dio, al la Patro; kiam li estos
neniiginta ĉian regadon kaj ĉian aŭtoritaton kaj potencon. — Ĉar li devas
reĝadi, ĝis li metos ĉiujn malamikojn sub siajn piedojn. — La lasta neniigota
malamiko estas la morto. Ĉar: Ĉion Li metis sub liajn piedojn.
Sed kiam estas dirate: Ĉio estas submetita, estas evidente, ke esceptita estas Tiu, kiu submetis ĉion al li. — Kaj kiam ĉio estos submetita al li, tiam la Filo ankaŭ mem estos submetita al Tiu, kiu submetis ĉion al li, por ke Dio estu ĉio en ĉio.” (I.Korintanoj, 15:24 ĝis 28.)
“Sed la malmulte
sub la anĝeloj malaltigitan Jesuon ni vidas, pro la sufero de morto, kronita
per honoro kaj beleco, por ke per la favoro de Dio li gustumu morton por ĉiu. —
Ĉar konvenis al Li, por kiu ĉio estas, kaj de kiu ĉio estas, alkondukanta
multajn filojn al gloro, perfektigi per suferado la estron de ilia savo.
Ĉar la sanktiganto kaj la sanktigatoj estas ĉiuj el unu; pro tiu kaŭzo li ne hontas nomi ilin fratoj, — dirante: Mi predikos Vian nomon al miaj fratoj, en la mezo de popola kunveno mi Vin gloros. — Kaj ankaŭ: Mi fidos Lin.
Kaj ankaŭ: Jen
mi kaj la infanoj, kiujn Dio donis al mi.
“Tial li devis en ĉio similiĝi al siaj fratoj, por ke li fariĝu kompatema kaj fidela ĉefpastro en la aferoj de Dio, por fari repacigon por la pekoj de la popolo. — Ĉar per tio, ke li mem, tentate, suferis, li povas helpi la tentatojn.” (Hebreoj, 2:9 ĝis 13, 17 kaj 18.)
“Tial, fratoj
sanktaj, partoprenantaj en ĉiela voko, pripensu la Apostolon kaj Ĉefpastron de
nia konfeso, Jesuon, — kiu estis fidela al Tiu, kiu nomis lin kiel ankaŭ Moseo
en Lia domo. — Ĉar ĉi tiu estas rigardita kiel inda je tiom pli granda gloro ol
Moseo, kiom pli grandan honoron, ol la domo, havas ĝia stariginto. Ĉar ĉiu domo
estas starigita de iu; sed la stariginto de ĉio estas Dio.” (Hebreoj, 3:1 ĝis
4.)
Libro:
Postmortaj Verkoj – Allan Kardec.
VI – Opinião dos
Apóstolos
Até aqui,
apoiamo-nos exclusivamente nas palavras do Cristo, como único elemento
peremptório de convicção, porque, fora daí, somente há opiniões pessoais.
De todas essas
opiniões, as de maior valor são, incontestavelmente, as dos Apóstolos, uma vez
que estes o assistiram em sua missão e uma vez também que, se Ele lhes houvesse
dado instruções secretas, respeito à sua natureza, alguns traços dessas
instruções se descobririam nos escritos deles. Tendo vivido na sua intimidade,
melhor do que ninguém haviam eles de conhecê-lo. Vejamos, pois, de que maneira
o consideraram.
Ó israelitas,
escutai as palavras que vos vou dizer: Sabeis que Jesus de Nazaré foi um homem
que Deus tornou célebre entre vós, pelas maravilhas, prodígios e milagres que o
mesmo Deus fez por seu intermédio no meio de vós. — Entretanto, vós o crucificastes
e lhe destes morte pelas mãos dos maus, tendo-vos Ele sido entregue por ordem
expressa da vontade de Deus e por decreto da sua presciência. — Mas Deus o
ressuscitou, detendo as dores do inferno, por impossível que Ele aí
permanecesse. — Porque Davi disse em seu nome: Eu tinha o Senhor presente
sempre diante de mim, a fim de que eu não fosse abalado. — É por isso que o meu
coração se rejubilou, que a minha língua cantou cânticos de alegria e que a
minha carne mesma repousará em esperança; — porque não deixareis minha alma no
inferno e não permitireis que o vosso Santo experimente a corrupção. — Vós me
fizestes conhecer o caminho da vida e me enchereis da alegria que dá a vista do
vosso semblante (Atos dos apóstolos, 2:22 a 28. Prédica de Pedro).
Depois então que
foi elevado pelo poder de Deus e que recebeu o cumprimento da promessa que o
Pai lhe fizera de enviar o Santo Espírito, Ele espalhou esse Espírito Santo que
agora vedes e ouvis; — porquanto Davi não subiu ao Céu. — Ora, ele próprio
disse: O Senhor disse a meu Senhor: senta-te à minha direita — até que Eu haja
reduzido teus inimigos a te servirem de escabelo. — Que, pois, toda a casa de Israel
saiba, com absoluta certeza, que Deus fez Senhor e Cristo a esse Jesus que vós crucificastes
(Atos dos apóstolos, 2:33 a 36. Prédica de Pedro).
Moisés disse a
nossos pais: o Senhor vosso Deus vos suscitará dentre os vossos irmãos um
profeta como eu. Escutai-o em tudo o que Ele disser. — Quem não escutar esse profeta
será exterminado do meio do povo.
Foi por vós
primeiramente que Deus suscitou seu Filho e vo-lo enviou para vos abençoar, a
fim de que cada um se convertesse da sua má vida (Atos dos apóstolos, 3:22, 23
e 26. Prédica de S. Pedro).
Declaramos a
todos vós e a todo o povo de Israel que é pelo nome de nosso Senhor Jesus
Cristo de Nazaré, a quem crucificastes e que Deus ressuscitou dentre os mortos;
é por Ele que este homem está agora curado, como o vedes, diante de vós (Atos
dos apóstolos, 4:10. Prédica de Pedro).
Os reis da terra
se levantaram e os príncipes se uniram contra o Senhor e contra o seu Cristo. —
Herodes e Pôncio Pilatos com os gentios e o povo de Israel verdadeiramente se
conluiaram contra o vosso santo Filho Jesus, a quem consagrastes por vossa
unção, para fazer tudo o que o vosso poder e o vosso conselho haviam ordenado
que fosse feito (Atos dos apóstolos, 4:26 a 28. Prece dos Apóstolos).
Pedro e os
outros Apóstolos responderam: Cumpre obedecer antes a Deus do que aos homens. —
O Deus de nossos pais ressuscitou a Jesus que vós fizestes morrer pendurando-o
no madeiro. — Foi a Ele que Deus elevou pela sua destra, como o Príncipe e o
Salvador, para dar a Israel a graça da penitência e a remissão dos pecados (Atos
dos apóstolos, 5:29 a 31. Resposta dos Apóstolos ao sumo sacerdote).
Foi esse Moisés
que disse aos filhos de Israel: Deus vos suscitará dentre os vossos irmãos um
profeta como eu, escutai-o.
Mas o Altíssimo
não habita em templos feitos pelas mãos dos homens, segundo esta palavra do
profeta: — O céu é meu trono e a terra meu escabelo. Que casa me edificareis,
diz o Senhor? e qual poderia ser o lugar de meu repouso? (Atos dos apóstolos,
7:37, 48 e 49. Discurso de Estêvão).
Mas estando
Estêvão cheio do Espírito Santo e elevando os olhos ao céu, viu a glória de
Deus e a Jesus que estava de pé à direita de Deus, e disse: Vejo abertos os céus
e o Filho do homem que está de pé à direita de Deus.
Então, lançando
grandes brados e tapando os ouvidos, todos juntos se lançaram sobre ele; e,
tendo-o arrastado para fora dos muros da cidade, o lapidaram; e as testemunhas,
tomando-lhe as vestes, as puseram aos pés de um mancebo chamado Saulo (mais
tarde Paulo). — Enquanto o lapidavam, Estêvão invocava a Jesus, dizendo: Senhor
Jesus, recebe meu Espírito (Atos dos apóstolos, 7:55 a 59. Martírio de
Estêvão).
Estas citações
comprovam claramente o caráter que os Apóstolos atribuíam a Jesus. A ideia
exclusiva que ressalta desses textos é a da sua subordinação a Deus, da
constante supremacia de Deus, sem que coisa alguma aí revele um pensamento de
assimilação qualquer, de natureza e de poder. Para eles, Jesus era um homem
profeta, escolhido e abençoado por Deus. Não foi, pois, entre os Apóstolos que
teve origem a crença na divindade de Jesus. Paulo, que não conheceu a Jesus,
mas que, de ardoroso perseguidor, se tornou o mais zeloso e o mais eloquente
discípulo da nova fé e cujos escritos prepararam os primeiros formulários da
religião cristã, não é menos explícito a respeito. Há nele o mesmo sentimento
de dois seres distintos e da supremacia do Pai sobre o Filho.
Paulo, servidor
de Jesus Cristo, Apóstolo da vocação divina, escolhido e destinado a anunciar o
Evangelho de Deus — que Ele antes prometera por seus profetas nas escrituras
santas — no tocante a seu filho, que lhe nasceu, segundo a carne, do sangue e da
raça de Davi; — que foi predestinado a ser Filho de Deus, num soberano poder, segundo
o Espírito de santidade, pela ressurreição dentre os mortos; no tocante, digo,
a Jesus Cristo, nosso Senhor; — por quem recebemos a graça do apostolado, para
fazer que obedeçam à fé todas as nações pela virtude do seu nome; — no rol das
quais também estais vós, tendo sido chamados por Jesus Cristo; — a vós que estais
em Roma, que sois queridos de Deus e chamados a ser santos; que Deus, nosso
Pai, e Jesus Cristo, nosso Senhor, vos deem a graça e a paz (Romanos, 1:1 a 7).
Estando assim justificados
pela fé, tenhamos a paz com Deus por Jesus Cristo, nosso Senhor.
Porque, quando
ainda estávamos nos langores do pecado, Jesus Cristo morreu por ímpios como
nós, no tempo destinado por Deus.
Jesus Cristo não
deixou de morrer por nós no tempo destinado por Deus. Assim, estando agora
justificados pelo seu sangue, seremos, com mais forte razão, isentados por Ele
da cólera de Deus.
E não somente
fomos reconciliados, como até nos glorificamos em Deus por Jesus Cristo, nosso
Senhor, por quem obtivemos essa reconciliação.
Se muitos morreram pelo pecado de um só, a misericórdia e o dom de Deus se derramaram, com mais forte razão, mais abundantemente sobre muitos pela graça de um só homem, que é Jesus Cristo (Romanos, 5:1, 6, 9, 11 e 15).
Se somos filhos,
somos também herdeiros, herdeiros de Deus e coerdeiros de
Jesus Cristo,
contanto, porém, que soframos com Ele (Romanos, 8:17).
Se confessais de
boca que Jesus Cristo é o Senhor e se credes de coração que Deus o ressuscitou
dentre os mortos, sereis salvos (Romanos, 10:9).
Em seguida virá
a consumação de todas as coisas, quando Ele houver entregue o seu reino a Deus
e Pai e houver destruído todo império, toda dominação, todo poder — porquanto
Jesus Cristo tem de reinar, até que seu Pai haja posto sob seus pés todos os
seus inimigos. — Ora, a morte será o último inimigo a ser destruído, pois a
escritura diz que Deus tudo lhe pôs debaixo dos pés e tudo lhe sujeitou, sendo indubitável
que daí se deve excetuar aquele que submeteu todas as coisas. — Quando, pois,
todas as coisas estiverem submetidas ao Filho, então o Filho estará, Ele mesmo,
submetido àquele que lhe terá submetido todas as coisas, a fim de que Deus seja
tudo em todos (I Coríntios, 15:24 a 28).
Mas vemos que
Jesus, que fora tornado, por um pouco de tempo, inferior aos anjos, foi coroado
de glória e de honras, devido à morte que Ele sofreu; Deus em sua bondade,
tendo querido que Ele morresse por todos — por ser Ele bem digno de Deus, para
quem e por quem são todas as coisas, quis que, por querer conduzir à glória
muitos filhos, Ele consumasse e aperfeiçoasse pelo sofrimento aquele que havia de
ser o chefe e o autor da salvação deles.
Assim, o que
santifica e os que são santificados vêm todos de um mesmo princípio; por isso é
que Ele não se vexa de lhes chamar irmãos — dizendo: Anunciarei o teu nome aos
meus irmãos; entoar-te-ei louvores no meio da assembleia do teu povo. — E,
algures: porei nele a minha confiança. E, noutro lugar: eis-me aqui com os
filhos que Deus me deu.
Eis por que
necessário se tornou que Ele fosse em tudo semelhante a seus irmãos, para ser,
diante de Deus, um pontífice compassivo e fiel em seu ministério, a fim de expiar
os pecados do povo. — Pois, é das penas e dos sofrimentos mesmos, pelos quais
foi tentado e experimentado, que Ele tira a virtude e a força de socorrer os que
também são tentados (Hebreus, 2:9 a 13, 17, 18).
Portanto, meus
santos irmãos, vós que tendes parte na vocação celeste, considerai a Jesus, que
é o Apóstolo e o Pontífice da religião que professamos; — que é fiel àquele que
o estabeleceu nesse cargo, como Moisés lhe foi fiel em toda a sua casa; —
porquanto Ele foi julgado digno de uma glória tanto maior do que a de Moisés, quanto
aquele que edificou a casa é mais estimável do que a própria casa; visto não
haver casa que não tenha sido construída por alguém. Ora, aquele que é o arquiteto
e o criador de todas as coisas é Deus (Hebreus, 3:1 a 4).
Livro: Obras
Póstumas – Allan Kardec.
Nenhum comentário:
Postar um comentário