46. Mediumoj somnambulaj — La somnambulismo povas esti rigardata kiel ia variaĵo de la mediumeco, aŭ pli bone dirite, ili estas du specoj de fenomenoj, kiuj ofte troviĝas kunigitaj. La somnambulo agas sub la influo de sia propra Spirito; ĝi estas lia animo, kiu, en la momentoj de sia libereco, vidas, aŭdas kaj perceptas ekster la limoj de liaj sentumoj; kion li esprimas, tion ili ĉerpas el si mem; liaj ideoj ordinare estas pli ĝustaj, ol en lia normala stato, liaj scioj estas pli ampleksaj, ĉar lia animo troviĝas libera; unuvorte, li anticipe vivas la vivon de la Spiritoj. La mediumo, kontraŭe, estas ilo de fremda inteligento; li estas pasiva, kaj kion li diras, tio ne de li venas. Resume, la somnambulo esprimas sian propran penson, kaj la mediumo esprimas penson aliulan. Sed Spirito, kiu komunikiĝas per ordinara mediumo, tute same povas tion fari per somnambulo; eĉ ofte la libereco de la animo, dum la somnambulismo, plifaciligas tiun komunikiĝon. Multe da somnambuloj vidas la Spiritojn perfekte kaj ilin priskribas tiel precize, kiel la vidivaj mediumoj; ili povas konversacii kun tiuj estuloj kaj transdiri al ni ties penson; kion ili diras ekster la kadro de siaj personaj scioj, tio ofte estas al ili inspirata de aliaj Spiritoj.
47. Mediumoj
inspirataj — Ĉe tiuj mediumoj malplej montriĝas la eksteraj signoj de la
mediumeco; ĉi tie la agado de la Spiritoj estas tute intelekta kaj morala kaj
montriĝas tiel en la malplej gravaj cirkonstancoj de la vivo, kiel ĉe la plej
grandaj konceptoj. Ĉefe en ĉi tiu rilato oni povas diri, ke ĉiu homo estas
mediumo, ĉar estas neniu, kiu ne havus siajn protektantajn kaj familiarajn
Spiritojn, kiuj ĉiel klopodas por al siaj protektatoj inspiri edifajn pensojn.
Ĉe la inspirato estas ofte malfacile distingi la propran penson disde tiu
sugestita; kio ĉi tiun lastan karaterizas, tio estas precipe la spontaneco.
La inspiro pli
evidentas en la grandaj verkoj de la inteligento. La ĉiaspecaj geniuloj:
artistoj, scienculoj, literatoroj, oratoroj, estas sendube progresintaj
Spiritoj kapablaj mem kompreni kaj koncepti grandajn aferojn; nu, ĝuste tial,
ke ili estas juĝataj kapablaj, la Spiritoj, kiuj volas la plenumon de certaj
laboroj, inspiras al ili la necesajn ideojn; kaj tiel ili plej ofte estas
nekonsciaj mediumoj. Ili tamen havas ian svagan intuicion pri ia fremda helpo,
ĉar ja, kiu vokas inspiron, tiu faras nenion alian, ol elvokon; se li ne
esperus, ke li estos aŭskultata, kial do li tiel ofte ekkrias: “Mia bona genio,
venu helpe al mi!”?
48. Mediumoj
antaŭsentemaj — Personoj, kiuj, en certaj cirkonstancoj, havas svagan intuicion
pri ordinaraj estontaĵoj. Tiu intuicio povas fonti el ia duobla vidado, kiu
ebligas duonvidi la sekvojn de la nuntempaj aferoj kaj la interrilaton de la
okazaĵoj; sed ĝi ofte rezultas el kaŝitaj komunikaĵoj, kiuj el tiuj personoj
faras ian variaĵon de la inspirataj mediumoj.
49. Mediumoj-profetoj — Ĝi ankaŭ estas ia variaĵo de la mediumoj inspirataj; ili ricevas, kun la permeso de Dio kaj pli precize ol la antaŭsentemaj mediumoj, la revelacion de ĝeneralinteresaj aferoj, kiujn ili estas komisiitaj diskonigi al la homoj cele al ties instruado. La antaŭsento iel estas donita al la plejparto de la homoj por ties persona uzo; la kapablo profeti, kontraŭe, estas escepta kaj implicas la ideon de ia surtera misio.
Ekzistas ja
profetoj veraj, sed multe pli da malveraj, kiuj prenas la revojn de sia imagemo
kiel revelaciojn, se nur ili ne estas trompistoj, kiuj volas esti rigardataj
kiel tiaj el ambicio.
La vera profeto
estas virtulo inspirata de Dio; oni povas ekkoni lin per liaj paroloj kaj agoj.
Dio ne uzas buŝon de mensogulo por instrui veron. (La Libro de la Spiritoj,
n-ro 624)
50. Mediumoj
skribivaj aŭ psikografaj — Tiel estas nomataj tiuj personoj, kiuj skribas sub
la influo de la Spiritoj. Kiel Spirito povas agi sur la parolorganojn de
paroliva mediumo, por igi lin eldiri vortojn, tiel same li povas uzi lian manon
por igi lin skribi. La psikografa mediumeco prezentas tri tre distingiĝajn
variaĵojn: mediumojn mekanikajn, intuiciajn kaj duonmekanikajn.
Ĉe la mekanika
mediumo, la Spirito rekte agas sur la manon, al kiu donas impulson. Kio
karakterizas tiun specon de mediumeco, tio estas la absoluta senkonscio de la
mediumo pri tio, kion li skribas; nedependa de la volo estas la movo de lia
mano, kiu moviĝas seninterrompe tiel longe, dum la Spirito havas ion por diri,
kaj haltas kiam la Spirito finis.
Ĉe la intuicia
mediumo, la transsendo de la penso fariĝas per la Spirito de la mediumo. La
fremda Spirito, en ĉi tiu okazo, ne agas sur la manon por ĝin direkti; li agas
sur la animon, kun kiu li identiĝas kaj al kiu li komunikas sian volon kaj
siajn ideojn. La animo ricevas la penson de la fremda Spirito kaj ĝin transskribas.
En ĉi tiu situacio la mediumo memvole skribas kaj konscias tion, kion li
skribas, kvankam tio ne estas lia propra penso. Estas ofte tre malfacile distingi
la propran penson de la mediumo disde tiu al li sugestita, kio igas multajn ĉi-specajn
mediumojn pridubi sian kapablecon. Oni povas rekoni la inspiritan penson per
tio, ke ĝi neniam estas antaŭkonceptita sed ja naskiĝas sammomente kiel la skribado
kaj ofte estas kontraŭa al la antaŭa ideo, kiun oni faris al si; ĝi eĉ povas
troviĝi ekster la scioj kaj la kapabloj de la mediumo.
Estas granda
analogio inter la intuicia mediumeco kaj la inspiro; la diferenco konsistas en
tio, ke la unua pli ofte limiĝas al nuntempaj aferoj kaj povas aplikiĝi al tio,
kio troviĝas ekster la intelektaj kapabloj de la mediumo; unu mediumo povas
intuicie pritrakti aferon tute fremdan por li. La inspiro etendiĝas sur kampo
pli vasta kaj ordinare venas helpe al la kapabloj kaj zorgoj de la enkarniĝinta
Spirito. La signoj de la mediumeco estas ordinare malpli evidentaj.
La mediumo
duonmekanika aŭ duonintuicia partoprenas la karakterojn de ambaŭ. Ĉe la pure
mekanika mediumo, la movo de la mano estas nedependa de la volo; ĉe la intuicia
mediumo la movo estas laŭvola kaj nedeviga. La duonmekanika mediumo sentas, ke
ia impulsado estas donata, malgraŭ lia volo, al lia mano, sed li samtempe
konscias, kion li skribas laŭgrade kiel la vortoj formiĝas. Ĉe la unua, la
penso sekvas la skribadon; ĉe la dua, ĝi ĉi tiun antaŭas; ĉe la tria, ĝi ĉi
tiun akompanas.
51. Ĉar mediumo
estas nura instrumento, kiu ricevas kaj transigas la penson de fremda Spirito
kaj kiu obeas la mekanikan impulson al li donata, nenio do por li nefareblas
ekster liaj scioj, se nur li estas dotita per la necesaj fleksebleco kaj
mediuma kapableco. Tio klarigas la ekziston de mediumoj desegnistoj,
pentristoj, muzikistoj, versistoj, kvankam fremdaj al la artoj desegna, pentra,
muzika kaj poezia; de mediumoj analfabetaj, kiuj skribas nesciante legi nek
skribi; de mediumoj diversskribaj, kiuj reproduktas diversspecajn skribkarakterojn
kaj, kelkfoje kun perfekta ekzakteco, tiun, kiun la Spirito havis dum sia vivo;
de mediumoj-poliglotoj, kiuj parolas aŭ skribas en lingvoj al ili ne konataj.
52. Mediumoj
sanigivaj — Ĉi tiu speco de mediumeco konsistas en la kapableco de certaj
personoj resanigi per nura ektuŝo, per surmeto de manoj, per la rigardo, eĉ per
gesto, sen la helpo de ia medikamento. Tiu kapableco nekontesteble havas sian
principon en la magneta forto, de kiu ĝi tamen diferencas per la energio kaj la
subtileco de la agado, dum la magnetaj resanigoj postulas metodan, pli aŭ
malpli longan kuracadon. Ĉiuj magnetizistoj estas pli aŭ malpli kapablaj
resanigi, se nur ili scias laŭcele procedi; ili disponas sciencon, kiun ili
akiris. Ĉe la sanigivaj mediumoj, la kapableco estas spontana, kaj kelkaj ĝin
posedas, neniam antaŭe aŭdinte pri magnetismo.
La kapableco
resanigi per surmeto de manoj evidente havas sian principon en ia escepta
emanforto, sed diversaj kaŭzoj ĝin kreskigas, inter kiuj unuavice nepre
troviĝas: pureco de sentoj, neprofitamo, bonvolemo, arda deziro malplisuferigi,
fervora preĝo kaj fido al Dio; resume, ĉiuj moralaj kvalitoj. La magneta forto
estas pure organa kaj povas, kiel la muskola forto, esti donitaĵo komuna al ĉiuj
homoj, eĉ al tiu malica. Sed nur la virta homo ĝin uzas ekskluzive por la bono,
sen kaŝita penso pri persona intereso nek pri kontentigo de fiero aŭ vaneco;
lia pli pura fluido posedas bonfarajn kaj riparajn proprecojn, kiujn ne povas
havi la fluido de malvirta aŭ profitama homo.
Kiel dirite, ĉiu
mediuma efiko rezultas el kombinado de fluidoj eligitaj de mediumo kaj de
Spirito. Pro sia kombiniĝo, tiuj fluidoj akiras novajn proprecojn, kiujn ili ne
havus unuope, aŭ almenaŭ ne en sama grado. La preĝo, kiu estas vera elvoko, altiras
la bonajn Spiritojn, kiuj volonte pretas por helpi la klopodojn de bonintenca
homo; ilia bonfara fluido facile kombiniĝas kun tiu de la bonintenca homo, dum
la fluido de malvirtulo kuniĝas kun tiu de la malbonaj Spiritoj, kiuj lin
ĉirkaŭas.
La virta homo,
kiu ne posedus magnetan forton, nur malmulton povus fari per si mem; nenio al
li restus krom voki al si la helpon de la bonaj Spiritoj, sed preskaŭ nula
estus lia persona agado; granda fluideca forto, aligita al kiel eble plej
granda nombro da moralaj kvalitoj, povas estigi vere miregindajn resanigojn.
53. Cetere, la fluidecan agadon potence helpas la fido de la malsanulo, kaj Dio ofte ĝin rekompencas, konsentante la sukceson.
54. Nur
superstiĉo povas alligi ian efikecon al certaj paroloj, kaj nur malkleraj kaj
mensogemaj Spiritoj povas nutri tiajn ideojn, preskribante formulojn. Tamen
povas okazi, ke, ĉe homoj ne instruitaj kaj nekapablaj kompreni la pure
spiritajn aferojn, la uzo de iu preĝo-formulo aŭ de difinita procedo kunhelpas
por havigi al ili konfidon; en ĉi tiu okazo, ne la formulo estas efika, sed la
fido, kiun pligrandigas la ideo ligita kun la uzo de la formulo.
55. Oni ne
intermiksu la sanigivajn mediumojn kun la mediumoj-receptistoj; ĉi tiuj estas
nuraj skribivaj mediumoj, kies specialaĵo estas pli facile servi kiel
interpretantoj al la Spiritoj por medicinaj preskriboj; ili sole nur transigas
la penson de la Spirito, neniom influante en tio.
Libro:
Postmortaj Verkoj.
46. Médiuns
sonambúlicos – Pode-se considerar o sonambulismo como uma variedade da
faculdade mediúnica ou, antes, são duas ordens de fenômenos que frequentemente
se encontram ligados. O sonâmbulo age sob a influência do seu próprio Espírito;
sua própria alma é que, em momentos de emancipação, vê, ouve e percebe além dos
limites dos sentidos. O que ele exprime haure-o de si mesmo; suas ideias são,
em geral, mais justas do que no estado normal, mais extensos os seus
conhecimentos, porque livre se lhe acha a alma. Em suma, ele vive
antecipadamente a vida dos Espíritos. O médium, ao contrário, é instrumento de
uma inteligência estranha; é passivo e o que diz não vem do seu próprio eu. Em
resumo: o sonâmbulo externa seus próprios pensamentos e o médium exprime os de
outrem. Mas o Espírito que se comunica com um médium qualquer também pode
comunicar-se com um sonambúlico. É até frequente o estado de emancipação da
alma, durante o sonambulismo, tornar mais fácil essa comunicação. Muitos
sonâmbulos veem perfeitamente os Espíritos e os descrevem com tanta precisão,
como os médiuns videntes; podem conversar com eles e transmitir-nos seus
pensamentos; se o que dizem está fora do âmbito de seus conhecimentos pessoais,
é que outros Espíritos lho sugerem.
47. Médiuns
inspirados – Nestes médiuns, muito menos aparentes são do que nos outros os
sinais exteriores da mediunidade; é toda intelectual e moral a ação que os
Espíritos exercem sobre eles e se revela nas menores circunstâncias da vida,
como nas maiores concepções. Sobretudo debaixo desse aspecto é que se pode
dizer que todos são médiuns, porquanto ninguém há que não tenha Espíritos
protetores e familiares a empregar todos os esforços por lhe sugerir salutares
ideias. No inspirado, difícil muitas vezes se torna distinguir as ideias que
lhe são próprias do que lhe é sugerido. A espontaneidade é principalmente o que
caracteriza esta última.
Nos grandes
trabalhos da inteligência é onde mais se evidencia a inspiração. Os homens de
gênio, de todas as categorias, artistas, sábios, literatos, oradores, são sem
dúvida Espíritos adiantados, capazes, por si mesmos, de compreender e conhecer
grandes coisas; ora, precisamente porque são considerados capazes, é que os
Espíritos que visam à execução de certos trabalhos lhes sugerem as ideias
necessárias, de sorte que na maioria dos casos eles são médiuns sem o saberem.
Têm, contudo, vaga intuição de uma assistência estranha, porquanto aquele que
apela para a inspiração nada mais faz do que uma evocação. Se não esperasse ser
atendido, por que exclamaria, como tão amiúde sucede: ‘Meu bom gênio, vem em
meu auxílio!’
48. Médiuns de
pressentimentos – Pessoas há que, em dadas circunstâncias, têm uma imprecisa
intuição das coisas futuras. Essa intuição pode provir de uma espécie de dupla
vista, que faculta se entrevejam as consequências das coisas presentes, mas,
doutras vezes, resulta de comunicações ocultas, que fazem de tais pessoas uma
variedade dos médiuns inspirados.
49. Médiuns
proféticos – É igualmente uma variedade dos médiuns inspirados. Recebem, com a
permissão de Deus e com mais precisão do que os médiuns de pressentimentos, a
revelação das coisas futuras, de interesse geral, que eles recebem o encargo de
tornar conhecidas aos homens, para lhes servir de ensinamento. De certo modo, o
pressentimento é dado à maioria dos homens, para uso pessoal deles; o dom de
profecia, ao contrário, é excepcional e implica a ideia de uma missão na Terra.
Todavia, se há
verdadeiros profetas, maior é o número dos falsos, que tomam os devaneios da
sua imaginação como revelações, quando não são velhacos que por ambição se fazem
passar como profetas.
“O verdadeiro
profeta é um homem de bem, inspirado por Deus. Podeis reconhecê-lo pelas suas
palavras e pelos seus atos. Impossível é que Deus se sirva da boca do mentiroso
para ensinar a verdade” (O livro dos espíritos, q. 624).
50. Médiuns
escreventes ou psicógrafos – Essa denominação é dada às pessoas que escrevem
sob a influência dos Espíritos. Assim como um Espírito pode atuar sobre os
órgãos vocais de um médium falante e fazê-lo pronunciar palavras, também pode
servir-se da sua mão para fazê-lo escrever. A mediunidade psicográfica
apresenta três variedades bem distintas: os médiuns mecânicos, os intuitivos e
os semimecânicos.
Com o médium
mecânico, o Espírito lhe atua diretamente sobre a mão, impulsionando-a. O que
caracteriza este gênero de mediunidade é a inconsciência absoluta, por parte do
médium, do que sua mão escreve. O movimento desta independe da vontade do
escrevente; movimenta-se sem interrupção, a despeito do médium, enquanto o
Espírito tem alguma coisa a dizer, e para desde que este último haja concluído.
Com o médium
intuitivo, à transmissão do pensamento serve de intermediário o Espírito do
médium. O outro Espírito, nesse caso, não atua sobre a mão para movê-la, atua
sobre a alma, identificando-se com ela e imprimindo-lhe sua vontade e suas
ideias. A alma recebe o pensamento do Espírito comunicante e o transcreve.
Nesta situação, o médium escreve voluntariamente e tem consciência do que
escreve, embora não grafe seus próprios pensamentos.
Torna-se
frequentemente difícil distinguir o pensamento do médium do que lhe é sugerido,
o que leva muitos médiuns deste gênero a duvidar da sua faculdade. Podem
reconhecer-se os pensamentos sugeridos pelo fato de não serem nunca
preconcebidos; eles surgem à proporção que o médium vai escrevendo e não raro
são opostos à ideia que este previamente concebera. Podem mesmo estar fora dos
conhecimentos e da capacidade do médium.
Há grande
analogia entre a mediunidade intuitiva e a inspiração; a diferença consiste em
que a primeira se restringe quase sempre a questões de atualidade e pode
aplicar-se ao que esteja fora das capacidades intelectuais do médium; por
intuição, pode este último tratar de um assunto que lhe seja completamente
estranho. A inspiração se estende por um campo mais vasto e geralmente vem em auxílio
das capacidades e das preocupações do Espírito encarnado. Os traços da
mediunidade são, de regra, menos evidentes.
O médium
semimecânico, ou semi-intuitivo participa dos outros dois gêneros. No médium
puramente mecânico, o movimento da mão independe da sua vontade; no médium
intuitivo, o movimento é voluntário e facultativo. O médium semimecânico sente
na mão uma impulsão dada mau grado seu, mas ao mesmo tempo tem consciência do
que escreve, à medida que as palavras se formam. Com o primeiro, o pensamento
vem depois do ato de escrever; com o segundo, precede-o; com o terceiro,
acompanha-o.
51. Não sendo o
médium mais do que um instrumento que recebe e transmite o pensamento de um
Espírito estranho, que obedece à impulsão mecânica que lhe é dada, nada há que
ele não possa fazer fora do campo de seus conhecimentos, se possui a
maleabilidade e a aptidão mediúnica necessárias. Assim é que há médiuns
desenhistas, pintores, músicos, versejadores, embora estranhos às artes do desenho,
da pintura, da música e da poesia; médiuns iletrados, que escrevem sem saber
ler, nem escrever, médiuns polígrafos, que reproduzem escritas de diversos
gêneros e, algumas vezes, com perfeita exatidão, a que o Espírito tinha quando
encarnado; médiuns poliglotas, que escrevem ou falam em línguas que lhes são
desconhecidas etc.
52. Médiuns
curadores – Consiste a mediunidade desta espécie na faculdade que certas
pessoas possuem de curar pelo simples contato, pela imposição das mãos, pelo
olhar, por um gesto, mesmo sem o concurso de qualquer medicamento. Semelhante
faculdade incontestavelmente tem o seu princípio na força magnética; difere
desta, entretanto, pela energia e instantaneidade da ação ao passo que as curas
magnéticas exigem um tratamento metódico, mais ou menos longo. Todos os
magnetizadores são mais ou menos aptos a curar, se sabem proceder
convenientemente; dispõem da ciência que adquiriram. Nos médiuns curadores, a
faculdade é espontânea e alguns a possuem sem nunca ter ouvido falar de
magnetismo.
A faculdade de
curar pela imposição das mãos deriva evidentemente de uma força excepcional de
expansão, mas diversas causas concorrem para aumentá-la, entre as quais são de
colocar-se, na primeira linha: a pureza dos sentimentos, o desinteresse, a
benevolência, o desejo ardente de proporcionar alívio, a prece fervorosa e a
confiança em Deus; numa palavra: todas as qualidades morais. A força magnética
é puramente orgânica; pode, como a força muscular, ser partilha de toda gente,
mesmo do homem perverso, mas só o homem de bem se serve dela exclusivamente
para o bem, sem ideias ocultas de interesse pessoal, nem de satisfação de
orgulho ou de vaidade. Mais depurado, o seu fluido possui propriedades
benfazejas e reparadoras, que não pode ter o do homem vicioso ou interesseiro.
Todo efeito
mediúnico, como já foi dito, resulta da combinação dos fluidos que emitem um
Espírito e um médium. Pela sua conjugação esses fluidos adquirem propriedades
novas, que separadamente não teriam, ou, pelo menos, não teriam no mesmo grau.
A prece, que é uma verdadeira evocação, atrai os bons Espíritos, sempre
solícitos em secundar os esforços do homem bem-intencionado; o fluido benéfico
dos primeiros se casa facilmente com o do segundo, ao passo que o do homem
vicioso se junta ao dos maus Espíritos que o cercam.
O homem de bem,
que não dispusesse da força fluídica, pouca coisa conseguiria fazer por si
mesmo, só lhe restando apelar para a assistência dos Espíritos bons, pois quase
nula seria a sua ação pessoal; uma grande força fluídica, aliada à maior soma
possível de qualidades morais, pode operar, em matéria de curas, verdadeiros
prodígios.
53. A ação
fluídica, ademais, é poderosamente secundada pela confiança do doente, e Deus
quase sempre lhe recompensa a fé, concedendo-lhe o bom êxito.
54. Somente a
superstição pode emprestar qualquer virtude a certas palavras e unicamente
Espíritos ignorantes ou mentirosos podem alimentar semelhantes ideias,
prescrevendo fórmulas. Pode, entretanto, acontecer que, para pessoas pouco
esclarecidas e incapazes de compreender as coisas puramente espirituais, o uso
de uma fórmula de prece ou de determinada prática contribua a lhes infundir
confiança. Nesse caso, porém, não é na fórmula que está a eficácia, e sim na fé
que aumentou com a ideia ligada ao emprego da fórmula.
55. Não se devem
confundir os médiuns curadores com os médiuns receitistas, que são simples
médiuns escreventes, cuja especialidade consiste em servirem mais facilmente de
intérpretes aos Espíritos para as prescrições médicas; absolutamente mais não
fazem que transmitir o pensamento do Espírito, sem exercerem, de si mesmos,
nenhuma influência.
Livro: Obras
Póstumas – Allan Kardec.
Nenhum comentário:
Postar um comentário