domingo, 18 de dezembro de 2022

V – Dupla natureza de Jesus / Duobla naturo de Jesuo.

 

Poder-se-ia objetar que, em virtude da dupla natureza de Jesus, suas palavras exprimiam seu sentir como homem, e não como Deus. Sem, neste momento, examinarmos por que encadeamento de circunstâncias chegaram, muito mais tarde, à hipótese dessa dupla natureza, admitamo-la, por um instante, e vejamos se, em vez de elucidar a questão, ela não a complica ainda mais, ao ponto de torná-la insolúvel.

O que, em Jesus, haveria de humano era o corpo, a parte material. Deste ponto de vista, compreende-se que Ele haja podido sofrer e tenha mesmo sofrido como homem. A alma, o Espírito, a mente, numa palavra, a parte espiritual do Ser é o que haveria nele de divino. Se Ele sentia e sofria como homem, como Deus é que pensaria e falaria. Falava como homem ou como Deus? Eis uma questão importante, pela autoridade excepcional dos seus ensinamentos. Se falava como homem, suas palavras são passíveis de controvérsia; se falava como Deus, são indiscutíveis e temos de aceitá-las e de com elas conformar-nos, sob pena de deserção e de heresia. O mais ortodoxo será aquele que mais se aproximar delas.

Dir-se-á que, sob o seu envoltório corporal, Jesus não tinha consciência da sua natureza divina? Mas se fosse assim, Ele não teria, sequer, pensado como Deus, sua natureza divina houvera permanecido em estado latente; só a natureza humana teria presidido à sua missão, aos seus atos morais, como aos seus atos materiais. É, pois, impossível abstrair-se da sua natureza divina durante a sua vida, sem se lhe enfraquecer a autoridade.

Mas se Ele falou como Deus, por que esse incessante protesto contra a sua natureza divina que, em tal caso, Ele não podia ignorar? Ter-se-ia então enganado, o que seria pouco divino, ou teria cientemente enganado o mundo, o que ainda o seria menos. Parece-nos difícil sair desse dilema.

Se se admitir que falou ora como homem, ora como Deus, a questão se complica, pela impossibilidade de distinguir-se o que vinha do homem e o que procedia de Deus.

Dado que Ele tivesse motivos para dissimular sua verdadeira natureza durante a missão que desempenhava, o meio mais simples teria sido não falar dela, ou exprimir-se, como o fez noutras circunstâncias, de modo vago e parabólico, sobre os pontos cujo conhecimento estava reservado ao futuro. Ora, este não é aqui o caso, pois que as palavras acima nenhuma ambiguidade apresentam.

Enfim, se, apesar de todas estas considerações, ainda se pudesse supor que, quando vivo, Ele ignorava a sua verdadeira natureza, outro tanto já não se pode admitir se desse, depois da sua ressurreição, visto que, quando aparece a seus discípulos, já não é o homem quem fala, é o Espírito desprendido da matéria, que já havia de ter recobrado a plenitude de suas faculdades espirituais e a consciência do seu estado normal, da sua identificação com a divindade. Entretanto, foi então que disse: “Subo para meu Pai e vosso Pai, para o meu Deus e vosso Deus!”

A subordinação de Jesus é ainda indicada pela sua qualidade mesma de mediador, que implica a existência de uma pessoa distinta. É Ele quem intercede junto a seu Pai; quem se oferece em sacrifício para remissão dos pecadores. Ora, se Ele é o próprio Deus, ou se fosse em tudo igual a este, não precisaria interceder, porquanto ninguém intercede junto a si mesmo.

Livro: Obras Póstumas – Allan Kardec.

Oni povus obĵeti, ke pro la duobla naturo de Jesuo liaj paroloj esprimis liajn sentojn kiel homo, ne kiel Dio. Ne ekzamenante nun, per kia interĉeno de cirkonstancoj oni estis kondukitaj, multe pli malfrue, al la hipotezo pri tiu duobla naturo, ni momente ĝin konsentu kaj vidu, ĉu ĝi, anstataŭ klarigi la demandon, ĉi tiun ne komplikas ĝis nesolvebleco.

Kio devis esti homa en Jesuo, tio estis la korpo, la parto materia, kaj el tiu vidpunkto oni komprenas, ke li povis, eĉ devis, suferi kiel homo. Kio en li devis esti dia, tio estis la animo, la Spirito, la penso, unuvorte la spirita parto de la Estaĵo. Se li sentis kaj suferis kiel homo, li devis pensi kaj paroli kiel Dio. Ĉu li parolis kiel homo aŭ kiel Dio? En tio kuŝas grava demando pro la escepta aŭtoritateco de lia instruado. Se li parolis kiel homo, liaj paroloj estas diskuteblaj; se kiel Dio, ili estas nediskuteblaj, oni devas akcepti ilin kaj al ili alkonformiĝi, ĉar alie oni kulpus defalon kaj herezon. La plej ortodoksa estos tiu, kiu al ili pli alproksimiĝos.

Ĉu oni diros, ke sub sia korpa envolvaĵo Jesuo ne konscis sian dian naturon? Se tiel estus, li ne estus mem pensinta kiel Dio, lia dia naturo estintus en latenta stato; nur la homa naturo direktintus lian mision, liajn moralajn agojn, same kiel liajn agojn materiajn. Estas do neeble abstrakti lian dian naturon dum lia vivo, ne malfortigante lian aŭtoritaton.

Sed se li parolis kiel Dio, kial tiu senĉesa protestado kontraŭ sia dia naturo, kiun, en tia okazo, li ne povus ignori? Li do trompiĝis, kio maltre dia estus; aŭ li konscie trompis, kio ankoraŭ malpli dia estus. Al ni ŝajnas neeble eliri el tiu dilemo.

Se oni akceptas, ke li parolis, jen kiel homo, jen kiel Dio, la demando komplikiĝas pro la neebleco distingi tion, kio venis de la homo, de tio, kio venis de Dio.

Se li havintus motivojn por kaŝi sian veran naturon dum sia misio, la plej simpla rimedo estus ne paroli pri ĝi aŭ sin esprimi, kiel li faris en aliaj cirkonstancoj, sub formo svaga kaj parabola pri tiuj punktoj, kies konado estis rezervita por la estonteco. Nu, tia ne estas ĉi tie la okazo, ĉar la ĉi-koncernaj paroloj prezentas nenian ambiguecon.

Fine, se, malgraŭ ĉiuj ĉi tiuj konsideroj, oni ankoraŭ povus supozi, ke li dumvive ne sciis sian veran naturon, tia opinio ne plu akcepteblus post lia releviĝo, ĉar, kiam li aperas al siaj disĉiploj, tiam jam ne estas la homo, kiu parolas, sed la Spirito liberiĝinta el la materio kaj ja reakirinta la plenecon de siaj spiritaj kapabloj kaj la konscion pri sia normala stato, pri sia identeco kun Dio. Sed ĝuste tiam li diris: Mi supreniras al mia kaj via Patro, al mia kaj via Dio!

La subordigitecon de Jesuo ankaŭ montras lia karaktero mem de peranto, kio implicas la ekziston de ia malsama persono. Estas li, kiu propetas Dion; kiu sin oferas por elaĉeto de pekuloj. Nu, se li estas mem Dio, aŭ se li en ĉio estas egala al Dio, li ne bezonus propeti, ĉar neniu propetas sin mem.

Libro: Postmortaj Verkoj – Allan Kardec.

Nenhum comentário:

Postar um comentário