VIII - La Vorto fariĝis karno.
“En la komenco estis la Vorto, kaj la Vorto estis kun Dio, kaj la Vorto estis Dio. — Tiu estis en la komenco kun Dio. — Ĉio estiĝis per li; kaj aparte de li estiĝis nenio, kio estiĝis. — En li estis la vivo, kaj la vivo estis la lumo de la homoj. — Kaj la lumo brilas en la mallumo, kaj la mallumo ĝin ne venkis.
De Dio estis
sendita viro, kies nomo estis Johano. — Tiu venis kiel atestanto, por atesti
pri la lumo, por ke ĉiuj per li kredu. — Li ne estis la lumo, sed li venis, por
atesti pri la lumo.
Tio estis la
vera lumo, kiu lumas al ĉiu homo, venanta en la mondon. Tiu estis en la mondo,
kaj la mondo per li estiĝis, kaj la mondo lin ne konis. — Li venis al siaj
propraĵoj, kaj liaj propruloj lin ne akceptis. — Sed al ĉiuj, kiuj lin
akceptis, li donis la rajton fariĝi filoj de Dio, al la kredantoj al lia nomo,
kiuj naskiĝis nek el sango, nek el volo de karno, nek el volo de homo, sed el
Dio.
Kaj la Vorto
fariĝis karno kaj loĝis inter ni, kaj ni vidis lian gloron, gloron kvazaŭ de la
solenaskita de la Patro, plena de graco kaj vero.” (Johano, 1:1 ĝis 14.)
Tiu loko el la
Evangelioj estas la sola, kiu unuavide ŝajnas implicite enhavi ian ideon pri
identeco inter Dio kaj la persono de Jesuo; ĝi ankaŭ estas tiu, sur kiu pli
malfrue baziĝis la diskutado pri tiu objekto. La demando pri la Dieco de Jesuo
nur grade estiĝis; ĝi naskiĝis el diskutoj leviĝintaj pri interpretoj, kiujn
iuj donis pri la vortoj Vorto kaj Filo. Nur en la kvara jarcento ĝin principe
adoptas unu parto de la Eklezio. Tiu dogmo do rezultis ne el dia revelacio sed
el homa decido.
Antaŭ ĉio
rimarkindas, ke la suprecititajn parolojn diris Johano, ne Jesuo, kaj eĉ se oni
akceptas, ke ili ne suferis ŝanĝojn, ili tamen efektive esprimas nenion alian
ol personan opinion, ian indukton, en kiu retroveblas la kutima mistikeco de
liaj paroloj, kiuj do ne povus superstari la multfoje ripetatajn asertojn de
Jesuo mem.
Sed ilin
akceptante tiaj, kiaj ili estas, oni per ili neniel solvas la demandon koncerne
la diecon, ĉar ili same aplikiĝus al Jesuo kiel kreito de Dio.
Efektive, la
Vorto estas Dio, ĉar ĝi estas la vorto de Dio. Rekte ricevinte de Dio tiun
vorton kaj la mision ĝin revelacii al la homoj, Jesuo ĝin asimilis; la vorto de
Dio, de kiu li estis penetrita, enkarniĝis en li; li kunportis ĝin de la
naskiĝo, kaj tial Johano povis prave aserti: La Vorto fariĝis karno kaj loĝis
inter ni. Jesuo povis do esti komisiita transsciigi la vorton de Dio, ne
estante mem Dio, same kiel ambasadoro transsciigas la vorton de sia suvereno,
ne estante mem suvereno. Laŭ la dogmo de la dieco, estas Dio, kiu parolas; laŭ
alia hipotezo, li parolas per la buŝo de sia sendito, kio nenion forprenas el
la aŭtoritateco de liaj paroloj.
Sed kiu rajtigas
tiun supozon, prefere ol tiun alian? La sola kompetenta aŭtoritato por solvi la
demandon estas la vortoj mem de Jesuo, kiam li diras: “Ĉar mi ne parolis de mi
mem; sed la Patro, kiu sendis min, mem ordonis al mi, kion mi diru; — mia instruado
estas ne mia, sed Ties, kiu min sendis; la vorto, kiun vi aŭdas, estas ne mia,
sed de la Patro, kiu min sendis.” Ne eblas esprimiĝi pli klare kaj precize.
La kvalitigo
Mesio aŭ sendito al li donita en la tuta elvolviĝo de la Evangelioj implicas
pozicion de subulo rilate al tiu, kiu ordonas; kiu obeas, ne povas esti egalulo
de tiu, kiu estras. Johano karakterizas tiun duarangan pozicion kaj sekve
starigas la duecon de personoj, dirante: “Kaj ni vidis lian gloron, gloron
kvazaŭ de la solenaskita de la Patro”; ĉar kiu ricevas, ne povas egali tiun,
kiu donas, kaj kiu donas la gloron, ne povas esti egala al tiu, kiu ĝin
ricevas. Se Jesuo estas Dio, li posedas la gloron per si mem kaj atendas ĝin de
neniu; se Dio kaj Jesuo estas unu sola estulo sub du malsamaj nomoj, inter
ambaŭ povus ekzisti nek superregado nek subordigiteco; se ne estas absoluta
egaleco de pozicio, ili do estas du malsamaj estuloj.
La kvalitigo dia
Mesio ne implicas egalecon pli grandan inter komisiito kaj komisiinto, ol
implicas tiu de reĝa sendito inter reĝo kaj ties reprezentanto.
Jesuo estis dia
mesio pro la duobla motivo, ke de Dio li ricevis sian mision kaj ke liaj
perfektaĵoj lin metis en rekta rilato kun Dio.
Libro: Obras
Póstumas – Allan Kardec.
VIII – O Verbo
se fez carne
No princípio era
o Verbo e o Verbo estava com Deus e o Verbo era Deus. — Ele estava no princípio
com Deus. — Todas as coisas foram feitas por Ele e nada do que foi feito o foi
sem Ele. — Nele estava a vida e a vida era a luz dos homens. — E a luz brilhou
nas trevas e as trevas não a compreenderam.
Houve um homem
enviado de Deus, que se chamava João. — Ele veio para servir de testemunha,
para dar testemunho da luz, a fim de que todos cressem por ele. — Ele não era a
luz, mas veio para dar testemunho daquele que era a luz.
Aquele era a
verdadeira luz que ilumina todo homem que vem a este mundo, e o mundo foi feito
por Ele, e o mundo não o conheceu. — Ele veio à sua casa e os seus não o
receberam. — Mas Ele deu a todos que o receberam o poder de se tornarem filhos
de Deus, àqueles que creem no seu nome, os quais não nasceram do sangue, nem da
vontade da carne, nem da vontade do homem, mas de Deus mesmo.
E o Verbo foi
feito carne e habitou entre nós e vimos a sua glória, qual a que o Filho único
havia de receber do Pai; e Ele, digo, habitou entre nós, cheio de graça e de
verdade (João, 1:1 a 14).
Esta passagem
dos Evangelhos é a única que, à primeira vista, parece encerrar implicitamente
uma ideia de identificação entre Deus e a pessoa de Jesus; é também a que
serviu de base, mais tarde, à controvérsia a tal respeito. A questão da
divindade de Jesus surgiu gradativamente; nasceu das discussões levantadas a
propósito das interpretações que alguns deram às palavras Verbo e Filho. Só no
quarto século uma parte da Igreja a adotou, em princípio. Semelhante dogma
resultou, pois, de decisão dos homens, e não de uma revelação divina.
É de notar-se,
antes de tudo, que as palavras acima citadas são de João, e não de Jesus, e
que, ainda quando se admita que não tenham sido alteradas, elas não exprimem,
na realidade, mais que uma opinião pessoal, uma indução, em que se depara com o
misticismo habitual da sua linguagem; não poderiam, pois, prevalecer contra as
reiteradas afirmações do próprio Jesus.
Mesmo, porém,
aceitando-as tais quais são, elas não resolvem de modo algum a questão no
sentido da divindade, porquanto se aplicariam igualmente a Jesus, criatura de
Deus.
Com efeito, o
Verbo é Deus, porque é a palavra de Deus. Tendo recebido diretamente de Deus a
palavra, com a missão de a revelar aos homens, ele a assimilou. A palavra
divina, de que se penetrara, encarnou nele; Ele a trouxe consigo ao nascer e
assim é que João pôde com razão dizer: O Verbo foi feito carne e habitou entre
nós. Jesus podia, pois, ter sido encarregado de transmitir a palavra de Deus,
sem ser o próprio Deus, como um embaixador transmite as palavras do seu
soberano, sem ser o soberano. Segundo o dogma da divindade, é Deus quem fala;
na outra hipótese, Ele fala pela boca do seu enviado, o que nada tira à
autoridade das suas palavras.
Mas quem
autoriza esta suposição, de preferência a outra? A única autoridade competente
para decidir a questão é a das próprias palavras de Jesus, quando diz: “Não
tenho falado por mim mesmo; aquele que me enviou foi quem me prescreveu, por
seu mandamento, o que tenho de dizer. — A doutrina que prego não é minha, mas
daquele que me enviou; a palavra que tendes ouvido não é palavra minha, mas de
meu Pai que me enviou”. A ninguém fora possível exprimir-se com mais clareza e
precisão.
A qualidade de
Messias ou Enviado, que lhe é atribuída em todo o curso dos Evangelhos, implica
uma posição subordinada com relação àquele que ordena; o que obedece não pode
ser igual ao que manda. João caracteriza esta posição secundária e, por
conseguinte, estabelece a dualidade de entidades, quando diz: “E vimos a sua
glória, tal como o Filho único devia recebê-la do Pai”, visto que aquele que
recebe não pode ser o que dá e aquele que dá a glória não pode ser o igual
daquele que a recebe. Se Jesus é Deus, possui a glória por si mesmo e não a
espera de ninguém; se Deus e Jesus são um único ser sob dois nomes diferentes,
entre Eles não poderia existir supremacia, nem subordinação. Ora, não havendo
paridade absoluta de posições, segue-se que são dois seres distintos.
A qualificação
de Messias Divino não exprime que haja mais igualdade entre o mandatário e o
mandante do que a de enviado real entre um rei e seu representante.
Jesus era um
messias divino pelo duplo motivo de que de Deus é que tinha a sua missão e de
que suas perfeições o punham em relação direta com Deus.
Livro: Obras
Póstumas – Allan Kardec.
Nenhum comentário:
Postar um comentário