Vi amis min, ho
mia plej amata,
Kaj paradizo
estis sur la Ter’...
Nu, kial do vi
faris ĝin infer’,
Veluran vojon
vojo plej malglata?
Hodiaŭ mortas
mia kor’ malsata,
Sopiras, ĝemas –
birdo en karcer’...
Kaj kie verdis
ĉarma la esper’,
Ĝin nun velkigis
sorto senkompata!
Vi amis min, ho
kiel mi memoras!
Ĉe vi mi ridis,
sed hodiaŭ ploras...
Adiaŭ, tempo je
ĉarmaĵoj riĉa!
Al vi ne gravas
mia nigra horo,
Mi tamen Dion
petas el la koro,
Vi ĉe alia estu
plej feliĉa!
4/10/1960
V.
DEVJATNIN
Libro:
Mediuma Poemaro.
Porto
Carreiro Neto.
Nenhum comentário:
Postar um comentário