Amo estas la
lumo de la mondo,
Kiel Suno la
Forto de la Tero.
Estas Reĝo la
Amo en la rondo
De kreitoj
vivantaj en etero.
Por ĉenitaj al
kota materio
Lumo taŭgas nur
plej materiala;
Ne pli bonan
konsentus Bona Dio
Luman fonton de
Sia regn’ astrala.
Vi bezonas de l’
Suno la helecon
Kaj la varmon,
por vivo malsupera;
Sed la Grandaj
ja havas mem lumecon,
Kian homo ne
havas, ĉar mizera.
Tamen, homo, al
Patro la rigardon
Ĉiam levu, en
danko kaj fervoro;
De la gloro de
l’ tag’ prikantu ardon,
Ero estas ĝi mem
de l’ Dia Gloro!
1/4/1947
M. SOLOVJEV
Libro: Mediuma
Poemaro
Porto Carreiro
Neto.
Nenhum comentário:
Postar um comentário