Filoj
Naskiĝas la
infano, portante kun si la moralan heredaĵon, kiu, jam antaŭ la renaskiĝo en la
fizika regiono, karakterizas lian memecon. Li tamen ricevos la reflektojn de la
gepatroj kaj instruistoj, kiuj stampos sur lia nova cerba aparato la imagojn
lin multfoje influontajn dum la tuta ekzistado.
Sendube
lian spiriton atendas, en nova etapo, la instruado, kiu riĉigos lian iradon
direkte al tiu aŭ tiu alia celo. Sed gravas konsideri, ke la vorto skribita, kompare
kun tiuparolata aŭ kun la senpera ekzemplo, havas malpli fortan
reflektopotencon, precipe se katenita inter la gramatikaj konvencioj.
Tiel
okazas, ĉar la voĉo kaj la agado estas
saturitaj de indukta magnetismo, kiu efikas per tuja reflekto, kaj pro tio ili
estigas signifoplenajn transformiĝojn, por la bono aŭ por la malbono, laŭ la naturo de
tiuj, per kiuj ili manifestiĝas.
La infanoj,
konfiditaj sur la Tero al nia prizorgado, portas neŭrocerban aparaton tute
novan laŭ ties organa strukturo, similan al fotografilo laŭcele preparita por registri
impresojn. La objektivo, kiu en tiaspeca aparato konsistas el sistemo de
adekvataj lensoj kapablaj kapti ĝustajn bildojn sur sentivaj elementoj, estas
figurata, ĉe la infana menso, de ia
renovigita spegulo, en kiu kune funkcias vidado kaj observado, atento kaj
pripensado kiel lensoj de la animo, kiu ensorbas la reflektojn de la ĝin ĉirkaŭantaj mensoj kaj ilin fiksas en si mem
kiel bazajn elementojn de konduto.
La infanoj
do troviĝas sub rekta efiko de spirita muldado fare de tiuj, kiuj por ili
preparas la lulilon aŭ al ili certigas la lernejon, simile al viva, malfortika
argilo rilate al la ideoj de la argilaĵisto.
Ni do ne
povas forgesi, ke, sur la Tero, niaj filoj, kvankam portante kun si la
sedimenton el pasintaj spertoj dum antaŭaj migradoj sur la fiziologia kampo,
estas tamen kamaradoj, kiuj dumtempe revenas por denova kunvivado, preskaŭ ĉiam
celante kune kun ni reĝustiĝi laŭ la imperativoj de la Dia Leĝo kaj bezonante,
kiel ankaŭ ni mem, elprovojn kaj instruojn koncerne al la klopodoj por la
dezirata regeneriĝo.
Escepte de
tiuj animoj transcendantaj niajn evoluajn markŝtonojn pro sia aparta misio
plibonigi la ordinaran socian scenejon,
ĉiuj ceteraj ricevas la efikon de niaj reflektoj, asimilante impresojn,
kiuj longdaŭre enradikiĝas kaj iafoje akompanas ilin ekde la infanaĝo ĝis la
morto de la fizika korpo.
Trakti ilin
kiel ornamaĵojn de la koro signifas ilin konduki al pereigaj eraroj, ĉar, nekapabliĝante por la elaĉeta lukto dum
la disvolviĝo de sia organa envolvaĵo, ili facile alkonformiĝas al la
superreganta reflekto de la inteligentoj kutimiĝintaj al la ombro aŭ al
ribelemo, pro kio ili gravitas al la influo de la plej evitinda kaj timinda pasinteco.
Ĉiu infano
do, konfidita al nia prizorgo, estas viva vazo rikoltanta la bildojn de
nia ĉiutaga sperto. Pro tio koncernas
nin la devo lernigi al ili nociojn pri justeco kaj laboro, frateco kaj ordo,
ilin frue kutimigante, per la forto de nia ekzemplado, al disciplino kaj
praktikado de bono, tamen sen forpreni de ili la spiriton de optimismo kaj
espero. Akceptante ĝin kun amo, ni devas
memori, ke la infana koro estas altvalora urno konservonta niajn reflektojn, ia
trofeo nin respegulonta en la granda estonteco, en kiu ni ĉiuj ankaŭ vivos kiel heredontoj de niaj
propraj verkoj.
Emmanuel / Chico
Xavier (Libro: Penso kaj Vivo).
Filhos
Nasce a
criança, trazendo consigo o patrimônio moral que lhe marca a individualidade
antes do renascimento no plano físico; no entanto, receberá os reflexos dos
pais e dos mestres que lhe imprimirão à nova chapa cerebral as imagens
que, em muitas ocasiões, lhe influenciarão a existência inteira.
Indiscutivelmente,
a instrução espera-lhe o espírito em nova fase, enriquecendo-lhe o caminho
nesse ou naquele mister; contudo,
importa reconhecer que a palavra escrita, em confronto com a palavra
falada ou com o exemplo direto, revela poderes de repercussão menos vivos,
mormente quando torturada entre os preconceitos da forma gramatical.
É que a voz
e a ação prática jazem impregnadas do magnetismo indutivo que se desprende da
reflexão imediata, operando significativas transformações para o bem ou para o
mal, segundo a natureza que lhes personaliza as manifestações.
As crianças
confiadas na Terra ao nosso zelo são portadoras de aparelhagem neurocerebral
completamente nova em sua estrutura orgânica, à feição de câmara fotográfica devidamente
habilitada a recolher impressões. A objetiva, que na máquina dessa espécie é constituída
por um sistema de lentes apropriadas, capazes de colher imagens corretas sobre recursos
sensíveis, é representada na mente infantil por um espelho renovado em que se conjugam
visão e observação, atenção e meditação por lentes da alma, absorvendo os
reflexos das mentes que a rodeiam e fixando os em si própria, como elementos
básicos de Conduta.
Os
pequeninos acham-se, deste modo, à mercê dos moldes espirituais dos que lhes tecem
o berço ou que lhes asseguram a escola, assim como a argila frágil e viva ante
as idéias do oleiro.
Não
podemos, pois, esquecer na Terra que nossos filhos, embora carreando consigo a sedimentação
das experiências passadas, em estágios anteriores na gleba fisiológica, são companheiros
que nos retomam transitoriamente o convívio, quase sempre para se reajustarem
conosco, aos impositivos da Lei Divina,
necessitados quanto nós mesmos, de provas e ensinamentos, no que tange ao trabalho
da regeneração desejada.
Excetuados
aqueles que transcendem os nossos marcos evolutivos, à face da missão particular
de que se investem na renovação do
ambiente comum, todos eles nos sofrem os
reflexos, assimilando impressões entranhadamente perduráveis que, às vezes,
lhes acompanham os passos desde a meninice até a morte do corpo denso.
Tratá-los à
conta de enfeites do coração será induzi-los a funestos enganos, porquanto, em
se tornando ineficientes para a luta redentora, quando se lhes desenvolve o
veículo orgânico facilmente se ajustam ao reflexo dominante das inteligências
aclimatadas na sombra ou na rebeldia, gravitando para a influência do pretérito
que mais deveríamos evitar e temer.
É assim que
toda criança, entregue à nossa guarda, é um vaso vivo a arrecadar-nos as
imagens da experiência diária, competindo-nos, pois, o dever de traçar-lhe
noções de justiça e trabalho, fraternidade e ordem, habituando-a, desde cedo, à
disciplina e ao exercício do bem, com a força de nossas demonstrações, sem, contudo,
furtar-lhe o clima de otimismo e esperança. Acolhendo-a, com amor, cabe-nos
recordar que o coração da infância é urna preciosa a incorporar-nos os
reflexos, troféu que nos retratará no grande futuro, no qual passaremos todos
igualmente a viver, na função de herdeiros das nossas próprias obras.
Francisco
Cândido Xavier - Pensamento e Vida - pelo Espírito Emmanuel