MOTIVOJ DE REZIGNACIO
12. Per jenaj
vortoj: Feliĉaj la afliktitoj, ĉar ili estos konsolataj, Jesuo montras samtempe
la kompenson, kiu atendas tiujn, kiuj suferas, kaj la rezignacion, kiu igas
beni la suferon kiel komencon de resaniĝo.
Tiuj vortoj
povas ankaŭ esti tradukataj jene: Vi devas konsideri vin feliĉaj pro la sufero,
ĉar viaj doloroj en tiu ĉi mondo estas pago de la ŝuldo de viaj pasintaj kulpoj,
kaj tiuj doloroj, se elportataj pacience sur la tero, ŝparas al vi jarcentojn
da sufero en la estonta vivo. Vi devas do esti kontentaj, ke Dio malgrandigas
vian ŝuldon, permesante al vi kvitiĝi nun, kio certigas al vi trankvilecon en
la estonteco.
La homo
suferanta estas simila al ŝuldanto, kiu devas pagi grandan sumon kaj al kiu la
kreditoro diras: “Se vi pagos ankoraŭ hodiaŭ centonon de via ŝuldo, mi kvitigos
vin ankaŭ de la restaĵo, kaj vi estos libera; se vi ne faros tion, mi
persekutos vin, ĝis vi estos paginta la lastan kodranton”. Ĉu la ŝuldanto ne
estus feliĉa suferi ĉiuspecajn bezonojn por liberigi sin, pagante nur centonon de
sia ŝuldo? ĉu anstataŭ plendi pri sia kreditoro, li ne restos al li tre danka?
Tia estas la
senco de ĉi tiuj vortoj: Feliĉaj la afliktitoj, ĉar ili estos konsolataj”; ili
estas feliĉaj, ĉar ili pagas, kaj post la pago ili estos liberaj. Sed se, tute
pagante unuflanke, aliflanke oni faras novan ŝuldon, oni neniam alvenos al
liberiĝo. Nu, ĉiu nova kulpo pligrandigas la ŝuldon, ĉar ĉia kulpo kuntrenas
nepran, neeviteblan punon; se tio ne estas hodiaŭ, ĝi estos morgaŭ; se ne en la
nuna vivo, certe en alia. Inter tiuj kulpoj, estas necese meti en la unuan
rangon la malsubmetiĝon al la volo de Dio; do, se en la afliktoj oni murmuras, se
oni ilin ne akceptas kun rezignacio kaj kiel ion, kion oni meritas, se oni
akuzas Dion pri maljusteco, oni faras novan ŝuldon, kiu perdigas la profiton,
kiun oni povus ricevi el la sufero; tial estos necese rekomenci tute same, kiel
se al kreditoro, kiu nin turmentas, ni parte pagus, sed al kiu ĉe ĉiu partopago
ni denove prunteprenus.
Ĉe sia eniro
en la mondon de la Spiritoj ,
la homo estas ankaŭ kiel laboristo, kiu prezentas sin en la tago de la pago. Al
unuj la mastro diros: “Jen la pago por viaj labortagoj”; al aliaj, al la feliĉuloj
de sur la tero, al tiuj, kiuj vivis en senfareco, kiuj igis sian feliĉon konsisti
en la kontentigoj de sia memamo kaj en la mondaj ĝuoj, li diros: “Nenio estas
al vi asignita, ĉar vi jam ricevis vian salajron sur la tero. Reiru kaj rekomencu
vian taskon.”
13. La homo
povas mildigi aŭ pligrandigi la amarecon de siaj provoj laŭ la maniero, kiel li
rigardas la surteran vivon. Des pli multe li suferas, ju pli longa li vidas la
daŭron de la sufero; nu, kiu lokas sin en la vidpunkto de la spirita vivo, tiu
ampleksas per unu rigardo la enkorpan vivon; li vidas ĝin kiel punkton en la
senlimo, komprenas ĝian mallongecon kaj rekonas, ke tiu dolora momento tre
rapide forpasos; la certeco pri proksima estonteco pli feliĉa lin subtenas kaj
kuraĝigas, kaj, anstataŭ plendi, li dankas la ĉielon pri la doloroj, kiuj lin
progresigas. Kontraŭe, al tiu, kiu vidas nur la enkorpan vivon, ĉi tiu ŝajnas
senfina, kaj la doloro pezas sur li per sia tuta pezo. La rezultato de tiu unua
maniero rigardi la vivon estas malpliigi la gravecon de la suferoj ĉimondaj,
admoni la homon moderigi siajn dezirojn kaj kontentiĝi per sia pozicio, ne enviante
la pozicion de aliaj, malpliakrigi la moralan impreson de la malsukcesoj kaj
elreviĝoj, kiujn li trapasas; el ĝi li ĉerpas trankvilon kaj rezignacion
utilajn al la sano tiel de la korpo, kiel de l’ animo, dum per la envio, la ĵaluzo
kaj la ambicio, li memvole kondamnas sin al turmento kaj pliigas la afliktojn
kaj la ĉagrenojn de sia mallonga ekzistado.
FE L I Ĉ A J L A A
F L I K T I T O J - ĈA P I T R O V
LA EVA N
G E L I O L A Ǚ SP I R I T I S MO - ALLAN KARDEC.
Motivos de Resignação
12 – Pelas palavras:
Bem-aventurados os aflitos, porque eles serão consolados, Jesus indica, ao
mesmo tempo, a compensação que espera os que sofrem e a resignação que nos faz
bendizer o sofrimento, como o prelúdio da cura.
Essas palavras podem, também, ser
traduzidas assim: deveis considerar-vos felizes por sofrer, porque as vossas
dores neste mundo são as dívidas de vossas faltas passadas, e essas dores,
suportadas pacientemente na Terra, vos poupam séculos de sofrimento na vida
futura. Deveis, portanto, estar felizes por Deus ter reduzido vossa dívida,
permitindo-vos quitá-las no presente, o que vos assegura a tranqüilidade para o
futuro.
O homem que sofre é semelhante a um
devedor de grande soma, a quem o credor dissesse: “Se me pagares hoje mesmo a
centésima parte, darei quitação do resto e ficarás livre; se não, vou
perseguir-te até que pagues o último centavo”. O devedor não ficaria feliz de
submeter-se a todas as privações, para se livrar da dívida, pagando somente a
centésima parte da mesma? Em vez de queixar-se do credor, não lhe agradeceria?
É esse o sentido das palavras:
“Bem-aventurados os aflitos, porque eles serão consolados”. Eles são felizes
porque pagam suas dívidas, e porque, após a quitação, estarão livres. Mas se,
ao procurar quitá-las de um lado, de outro se endividarem, nunca se tornarão
livres. Ora, cada nova falta aumenta a dívida, pois não existe uma única falta,
qualquer que seja, que não traga consigo a própria punição, necessária e
inevitável. Se não for hoje, será amanhã; se não for nesta vida, será na outra.
Entre essas faltas, devemos colocar em primeiro lugar a falta de submissão à
vontade de Deus, de maneira que, se reclamamos das aflições, se não as
aceitamos com resignação, como alguma coisa que merecemos, se acusarmos a Deus
de injusto, contraímos uma nova dívida, que nos faz perder os benefícios do
sofrimento. Eis por que precisamos recomeçar, exatamente como se, a um credor
que nos atormenta, enquanto pagamos as contas, vamos pedindo novos empréstimos.
Ao entrar no Mundo dos Espíritos, o
homem é semelhante ao trabalhador que comparece no dia de pagamento. A uns,
dirá o patrão: “Eis a paga do teu dia de trabalho”. A outros, aos felizes da
Terra, aos que viveram na ociosidade, que puseram a sua felicidade na
satisfação do amor próprio e dos prazeres mundanos, dirá: “Nada tendes a
receber, porque já recebestes o vosso salário na Terra. Ide, e recomeçai a
vossa tarefa”.
13 – O homem pode abrandar ou
aumentar o amargor das suas provas, pela maneira de encarar a vida terrena.
Maior é o eu sofrimento, quando o considera mais longo. Ora, aquele que se
coloca no ponto de vista da vida espiritual, abrange na sua visão a vida
corpórea, como um ponto no infinito, compreendendo a sua brevidade, sabendo que
esse momento penoso passa bem depressa. A certeza de um futuro próximo e mais
feliz o sustenta encoraja, e em vez de lamentar-se, ele agradece ao céu as
dores que o fazem avançar. Para aquele que, ao contrário, só vê a vida
corpórea, esta parece interminável, e a dor pesa sobre ele com todo o seu peso.
O resultado da maneira espiritual de encarar a vida é a diminuição de importância
das coisas mundanas, a moderação dos desejos humanos, fazendo o homem
contentar-se com a sua posição, sem invejar a dos outros, e sentir menos os
seus revezes e decepções. Ele adquire, assim, uma calma e uma resignação tão
úteis à saúde do corpo como à da alma, enquanto com a inveja, o ciúme e a
ambição, entregam-se voluntariamente à tortura, aumentando as misérias e as
angústias de sua curta existência.
Bem Aventurados
os Aflitos. Capitulo V
O Evangelho Segundo o Espiritismo - Allan Kardec
O Evangelho Segundo o Espiritismo - Allan Kardec
Nenhum comentário:
Postar um comentário