Lulilo
Escepte de
tiuj planoj difinitaj por specialaj verkoj, laŭ kiuj Spiritoj en misio surmetas
la fiziologiajn vestojn por konkretigi reflektojn de la Supera Vivo inter la
homoj kaj ĉi tiujn instigi al pli alta
ascendo, ĉiu nuna lulilo prezentas la
forpasintan hieraŭon.
La vojo,
kiun ni ekiras en iu ekzistado, estas la kontinuaĵo de la vojoj iritaj en
antaŭaj ekzistadoj.
Penegas la
scienca esplorado sur la Tero, studante la biologian kontinuecon. Kromosomaj
nukleoj kaj citoplasmaj vehikloj, mediaj faktoroj kaj familiaj genealogioj
estas vokitaj de l’ genetikistoj por la ekvaciigo de l’ problemoj de la origino
kaj estas kompreneble, ke el iliaj demandoj aperu rimarkindaj rezultoj, nome
tiuj koncernantaj la morfologiajn karakterojn kaj la surprizajn adaptiĝemojn.
Sed la
skalpelo de la homa esplorado ĝis nun ne
sukcesis transpasi la eksteran flankon de la organa strukturo.
Ĝi ankoraŭ
restas ĉe la ekzameno de la kompleksio
kaj de la staturo, de la pigmentado kaj de la sangogrupo, rilataj al la korpa
deveno, ĉar la meandroj de la psika
heredeco ankoraŭ restas preskaŭ nesondeblaj por la surtera inteligenteco. Tiel
estas ĉar la generaj ĉeloj, estante vivaj semoj, reproduktas
niajn konsciencajn kliŝojn ĉe la nepalpebla
proceso de la formiĝo de nova korpo.
En la utera
kamero, la domina reflekto de nia memeco impresas la fetan plakon aŭ la tutaĵon
de la generaj principoj, kiuj formas la fundamentojn de nia nova fizika
instrumento, fiksante nian destinitecon por la taskoj, kiujn ni devas plenumi
en la mondo dum difinita spaco da tempo. Per tiu aserto ni neniel intencas apologii
ian absolutan determinismon, ĉar ja
neniu povas forigi la libervolon, per kiu ni kreas la kaŭzojn de sufero aŭ de
riparado en niaj destinoj, kadre de tiu relativa determinismo, laŭ kiu ni nin
direktas al pli altaj formoj de emocio kaj pensado por la konkero de la
absoluta libereco.
Transirinte
la fizikan morton, ni revenas en la Pliampleksan Vivon kun kolekto da faroj
ne ĉiam konformaj al tiuj, kiujn ni
devus plenumi. En multaj okazoj, la imagoj kunportitaj el la karna ekzistado
estas timindaj fantomoj, naskitaj de niaj kulpoj mem kaj kiuj, postulante rebonigon
kaj elpagon, kreas, por niaj sentumoj, la turmentegan inferon kie kirle
miksiĝas niaj plendoj kaj afliktoj.
Sed jen la
Fidela Justeco, pro korfavoro, konsentas al ni la revenon, kiel benatan rekomencon.
Ni tiel, tra la lulilo, reprenas rektan kontakton kun niaj kreditoroj kaj ŝuldantoj
por la likvido de la koncernaj debetoj, kies kontoj jam estas efektive bilancitaj
en la Diaj Leĝoj.
Ĉi tiel do
ni ordinare renaskiĝas sur la Tero, konforme al niaj ŝuldoj aŭ bezonoj, tiucele asimilante la
genan esencon de tiuj, afinantaj al nia esteco kaj kondutmaniero.
Pro tio, la
problemoj de heredeco ĝenerale devenas de
la al ni propraj mensajreflektoj.
Vere iafoje
abnegaciemaj koroj, kulturante la plantejon de amo per sinoferado, altiras al
si malfeliĉajn korojn, provizore gardante en siaj brakoj monstrajn aberaciojn ne harmoniantajn
al la alta nivelo, kiun ili jam atingis, sed tiajn esceptojn ni ŝuldas al la rezignemo, per kiu ili igas emerĝi
el la infersimilaj regionoj malnovajn korinklinojn el longe pasintaj tempoj, aplikante
la dian atributon de la Karitato.
Sed
laŭregule nia lulilo en la mondo estas reflekto de niaj bezonoj, pro kio
koncernas ĉiun el ni dum la reenkarniĝo
honori ĝin per nobla laborado celanta riparon,
pliboniĝon aŭ altiĝon, estante certaj pri tio, ke al tiu lulilo ni estas
portitaj aŭ altiritaj laŭ la regeneraj aŭ komisi-plenumaj problemoj, kiujn ni
bezonas por la reĝustigo de nia destino antaŭ La estonteco.
Emmanuel / Chico
Xavier (Libro: Penso kaj Vivo)
Berço
Excetuando-se
os planos organizados para as obras especiais, em que Espíritos missionários
senhoreiam as reservas fisiológicas para a criação de reflexos da Vida Superior
entre os homens, impelindo-os a maior ascensão, todo berço de agora retrata o ontem
que passou.
O caminho
que iniciamos em determinada existência é o prolongamento dos caminhos que
percorremos naquelas que a precederam.
Esfalfa-se
a investigação científica na Terra, estudando o continuísmo biológico. Núcleos
de cromossomos e veículos citoplásmicos, fatores de ambiente e genealogias familiares
são chamados pelos geneticistas à equação dos problemas da origem e é natural
que de suas indagações surjam resultados notáveis, quais sejam aqueles que
tangem aos caracteres morfológicos e às surpresas da adaptação.
O escalpelo
da observação humana, porém, não consegue, por agora, ultrapassar o recinto
externo da constituição orgânica, detendo-se no exame da conformação e da
estatura, da pigmentação e do grupo sangüíneo, alusivos à filiação corpórea, já
que os meandros da hereditariedade psíquica são, por enquanto, quase que
integralmente inacessíveis à sondagem da inteligência terrestre.
É que as
células germinais, por sementes vivas, reproduzem os nossos clichês da
consciência no trabalho impalpável da formação de um corpo novo.
Na câmara
uterina, o reflexo dominante de nossa individualidade impressiona a chapa fetal
ou o conjunto de princípios germinativos que nos forjam os alicerces do novo instrumento
físico, selando-nos a destinação para as tarefas que somos chamados a executar
no mundo, em certa quota de tempo.
Nisso não
vai qualquer exaltação ao determinismo absoluto, porque ninguém pode suprimir o
livre-arbítrio, com o qual articulamos as causas de sofrimento ou reparação em nossos
destinos, dentro do determinismo relativo em que marchamos para mais altas
formas de emoção e pensamento, na
conquista da liberdade suprema.
Pelo transe
da morte física, regressamos à Vida Maior com a soma de realizações que nem
sempre são aquelas que devêramos efetuar. Em muitas circunstâncias, as imagens trazidas
da permanência na carne são fantasmas temíveis, nascidos de nossas próprias
culpas, exigindo reajuste e pagamento, a modelarem para os nossos sentidos o
inferno torturante em que se nos revolvem as queixas e aflições.
Eis, porém,
que a Justiça Fiel, por misericórdia, nos concede o retorno para a bênção do
reinício. Retomamos, assim, através do berço, o contato direto com os nossos
credores e devedores para a liquidação dos débitos que contraímos, cujo balanço
efetivo jaz devidamente contabilizado nas Leis Divinas.
É desta
maneira que comumente renascemos na Terra, segundo as nossas dívidas ou conforme
as nossas necessidades, assimilando para esse fim a essência genética daqueles
que se nos afinam com o modo de proceder e de ser.
Os
problemas da hereditariedade, em razão disso, descendem, de forma geral, dos reflexos
mentais que nos sejam próprios.
Em verdade,
por vezes, abnegados corações, cultivando a leira do amor pelo sacrifício, trazem
a si corações desditosos, guardando transitoriamente, nos braços, monstruosas aberrações
que destoam do elevado nível em que já se instalaram; contudo, vemos semelhantes
exceções ao espírito de renúncia com que fazem emergir das regiões infernais velhos
laços afetivos, distanciados no tempo, usando o divino atributo da caridade.
De
conformidade com a regra, porém, nosso berço no mundo é o reflexo de nossas necessidades,
cabendo a cada um de nós, quando na reencarnação, honrá-lo com trabalho digno
de restauração, melhoria ou engrandecimento, na certeza de que a ele fomos trazidos
ou atraídos, segundo os problemas da regeneração ou da mordomia de que
carecemos na recomposição de nosso destino, perante o futuro.
Emmanuel / Francisco Cândido
Xavier – (livro: Pensamento e Vida).
Nenhum comentário:
Postar um comentário