Alvokiĝo
La alvokiĝo
estas la sumo de la reflektoj el la sperto, kiun ni kunportas el aliaj
ekzistadoj.
Estas
kompreneble, ke ni multfoje rangas kiel komencanto en tiu aŭ tiu alia servofako,
ĉe la progreso de la laborteknikoj, kiuj ĉiam postulas novajn agadmanierojn. Sed
ordinare ni ekde la lulilo reprenas la antaŭe iritan vojon, ĉu por daŭrigi
difinitan verkon, ĉu por reĝustigi tiun iradon mem.
Kiel ajn
tamen, ĉiuokaze la profesia titolo signifas kreditleteron, per kiu ni estigu
noblajn reflektojn.
Administranto,
juĝisto, instruisto, kuracisto, artisto, maristo, manlaboristo kaj
terkulturisto estas perfekte figuritaj en tiu parabolo de la talantoj, per kiu la Dia Majstro invitas
nin taksi nian propran respondecon antaŭ la pruntoj de la Senlima Boneco.
Ĉiu Spirito
ricevas, en la sfero kie li troviĝas, certan kvanton da rimedoj por honori kaj
glori la Dian Verkon.
Sed, en la
plimulto de la okazoj, ni senrajte proprigas al ni la donojn de la Sinjoro , ilin uzante por
la bedaŭrinda kontentigo de niaj senbridaj pasioj, kun la freneza celo spiti
Dion mem.
El tio fontas
la amaraj rikoltoj de nia konduto, kiam, pro la eluziĝo de la surtera korpo, ni
estas devigitaj al dolora reveno al la malfacilaĵoj de la rekomenco, ĉe kiu la
evolureĝimo de la reenkarniĝo funkcias per preciza valortaksado.
Kaj ĉar ĉiu
profesia kampo ampleksas diversajn fakojn de aktiveco, la juĝisto kiu naskis
reflektojn de krueleco, persekutante senkulpulojn, ofte revenas al tiu sama tribunalo,
kie li plenumis siajn pompajn funkciojn, verŝante larmojn de maljuste kondamnita
akuzito, por suferi en la spirito kaj en la karno la turmentojn, kiujn li iam
trudis al sendefendaj viktimoj.
La kuracisto,
kiu misuzis la al li konsentitajn eblecojn, revenas al la hospitalo, kiun li
malhonoris, kiel obskura flegisto, luktante kontraŭ aspraj malfacilaĵoj por gajni
sian vivtenon. La granda bienulo, kiu forkonsumis la energiojn de la humilaj
kunlaborantoj al li donitaj de la Ĉielo
por la kampkulturado, venas returne al la terpeco, kiun li malnoble ekspluatis,
kiel malriĉa laborulo, suferante tiun saman laborreĝimon, per kiu li morale
katenis aliulajn esperojn.
Eminentaj
artistoj, kiuj el la inteligento faris alirejon al hontegindaj malbonmoraĵoj,
reaperas kiel senfamaj kunlaborantoj ĉe
pentrejoj kaj scenejoj, portante longajn nerebonigeblajn inhibiciojn simile al
lertaj, lastrangaj laboristoj. Virinoj distingitaj de honorindaj nomoj, sed
kiuj sin donis al malĉastado kaj diboĉo, forgesante la noblajn devojn
koncernantajn ilian ekzistadon, ofte revenas al tiuj hejmoj, kiujn ili
hontigis, en la karaktero de obskuraj servistinoj, kaj en kiuj ili penege
lernas rekonkeri larespektegindajn titolojn de edzino kaj patrino...
Kaj reveninte,
ili ofte renkontas ĉe ĉiu paŝo malŝaton kaj malamikemon, obstaklojn kaj ĉagrenojn, spertante sublimajn aspirojn kaj
amarajn frustraciojn, ĉar estas laŭ la
Leĝo , ke ni nepre rikoltu la reflektojn de niaj propraj agoj,
plantitajn en aliulaj animoj, kaj tiel rebonigu en ni mem la fonton de la
emocio kaj de la ideo, por ke ni revenu al la fluo de l’ bono, kiu, deirante de
Dio, trakuras la tutan Universon kaj al Dio revenas.
Emmanuel / Chico Xavier (Libro: Penso kaj Vivo).
Vocação
A vocação é a
soma dos reflexos da experiência que trazemos de outras vidas.
É natural que
muitas vezes sejamos iniciantes, nesse ou naquele setor de serviço, diante da
evolução das técnicas de trabalho que sempre nos reclamam novas modalidades de
ação; todavia, comumente, retomamos no berço a senda que já perlustramos, seja
para a continuação de uma obra deter minada, seja para corrigir nossos próprios
caminhos.
De qualquer
modo, o titulo profissional, em todas as ocasiões, é carta de crédito para a
criação de reflexos que nos enobreçam.
O
administrador, o juiz, o professor, o médico, o artista, o marinheiro, o
operário e o lavrador estão perfeitamente figurados naquela parábola dos
talentos de que se valeu o Divino Mestre para convidar-nos ao exame das
responsabilidades próprias perante os empréstimos da Bondade Infinita.
Cada espírito
recebe, no plano em que se encontra, certa quota de recursos para honrar a Obra
Divina e engrandecê-la.
Acontece,
porém, que, na maioria das circunstâncias, nos apropriamos indebitamente das
concessões do Senhor, usando-as no jogo infeliz de nossas paixões
desgovernadas, no aloucado propósito de nos antepormos ao próprio Deus.
Daí a colheita
dos reflexos amargos de nossa conduta, quando se nos desgasta o corpo
terrestre, com o doloroso constrangimento do regresso às dificuldades do
recomeço, em que o instituto da reencarnação funciona com valores exatos.
E como cada
região profissional abrange variadas linhas de atividade, o juiz que criou
reflexos de crueldade, perseguindo inocentes, costuma voltar ao mesmo tribunal,
onde exercera as suas luzidas funções, com as lágrimas de réu condenado
injustamente, para sofrer no próprio espírito e na própria carne as flagelações
que impôs, noutro tempo, a vítimas indefesas.
O médico que
abusou das possibilidades que lhe foram entregues, retorna ao hospital que
espezinhou, como apagado enfermeiro, defrontado por ásperos sacrifícios, a fim
de ganhar o pão.
O grande
agricultor que dilapidou as energias dos cooperadores humildes que o Céu lhe
concedeu, para os serviços do campo, vem, de novo, à gleba que explorou com
vileza de sentimento, na condição de pobre lidador, padecendo o sistema de luta
em que prendeu moralmente as esperanças dos outros.
Artistas
eméritos, que transformaram a inteligência em trilho de acesso a desregramentos
inconfessáveis, reaparecem como anônimos companheiros do pincel ou da ribalta,
debaixo de inibições por muito tempo insolúveis, à feição de habilidosos
trabalhadores de última classe. Mulheres dignificadas por nomes distintos,
confiadas ao vicio e à dissipação, com esquecimento dos mais altos deveres que
lhes marcam a rota, freqüentemente voltam aos lares que deslustraram, na
categoria de infimas servidoras, aprendendo duramente a reconquistar os títulos
veneráveis de esposa e mãe...
E, comumente,
de retorno suportam preterição e hostilidade, embaraços e desgostos, por onde
passem, experimentando sublimes aspirações e frustrações amargosas, porqüanto é
da Lei venhamos a colher os reflexos de nossas próprias ações, implantados no
ânimo alheio, retificando em nós mesmos o manancial da emoção e da idéia, para
que nos ajustemos à corrente do bem, que parte de Deus e percorre todo o
Universo para voltar a Deus.
Emmanuel / Chico Xavier (Livro: Pensamento e Vida).
Nenhum comentário:
Postar um comentário