Sano
Sano similas
la staton de loĝejo, malkaŝanta la kondiĉojn de ties loĝanto, aŭ de
instrumento, elmontranta en si mem la zorgon aŭ la malzorgon de ties uzanto.
La farita
kulpo estigas en nia menso ian perturbon, al kiu aldoniĝas ne nur la senbridaj
efikoj de nia pento sed ankaŭ la ondoj de malĝojo kaj akuzo elsendataj de la
viktimo kaj de ĉiuj kunsentantaj al li,
pro kio la centrojn de la animo potencas vastproporciaj malordoj, trafantaj la
fizikan korpon mem.
Tiaspeca
perturbo, prezentante diversajn gradojn, kaŭzas ankaŭ diversajn funkciajn
lezojn.
Kolero kaj
malespero, kruelo kaj malmodero kreas en la organismo malsanecajn regionojn de
specifa naturo, trudante al la ĉeloj
tiun mistonion, pro kiu nuliĝas preskaŭ ĉiuj defendrimedoj kaj malfermiĝas
fekunda tereno al kulturo de patogenaj mikroboj
ĉe la organoj malpli kapablaj por rezistado.
Ĝuste tial
tuberkulozo kaj kancero, lepro kaj ulcero multfoje aperas kiel flanka fenomeno, dum ilia primara kaŭzo
sidas en la perturbitaj reflektoj de la interna vivo.
Ĉiuj simptomoj
de la mensa deprimiteco afekcias la ĉelojn en mitozo, estigante diserigajn faktorojn.
Aliflanke,
gravas kompreni, ke malzorgo ĉe nutrado
trudas al la korpo pezajn sufertributojn.
Dum ni restas
en la karno estas nature, ke la infinitezimaj vivoj konsistigantaj nian
porvivan portilon respegulu la substancojn, kiujn ni ingestas. Ĉe tiu konstanta interŝanĝa procezo ni
enlasas grandegan kvanton da patogenaj bakterioj, kiuj, senpene enloĝiĝante en la ĉela mondo, povas kaŭzi diverskarakterajn
infektomalsanojn kaj tiel devigi nin returne rikolti la rezultojn de nia
neantaŭzorgemo.
Sed ne nur
tie, nome en la kampo de la videblaj kaŭzoj, originas la multformaj patologiaj
procezoj.
Niaj plej
profundaj, malsanecaj emocioj, kiaj ajn ili estas, naskas malbonfartajn
statojn.
La reflektoj
de niaj malnoblaj sentoj, transformiĝinte en mensajn ondojn, revenas al ni kaj perturbas
la funkciadon de la nervaj ĉeloj, kiuj, dissemitaj
en la haŭto, visceroj, medolo kaj cerba trunko, plenumas plej kompleksajn
teknikajn funkciojn; emfazindas ankaŭ, ke tiuj reflektoj, disverŝiĝinte sur la encefalan
kortekson, estigas halucinojn variantajn inter kaŝa fobio kaj evidenta frenezo,
per kiuj halucinoj la reflektoj de tiuj enkarniĝintoj aŭ elkarniĝintoj, agordiĝemaj
al nia maniero konduti kaj esti, nin atingas per rektaj aŭ nerektaj pereigaj
sugestoj, tiel nin kondukante al bedaŭrindaj manifestiĝoj de mensa alieneco, en
la kadro de la ordinara obsedo, malgraŭ ke ni,
ĉe la kampo de la eksteraĵoj, povas aspekti kiel spirite sanaj personoj.
Ni do ne
forgesu, ke nur la nobla sento povas produkti la noblan pensadon, sen kiuj la
animo malsaniĝas pro manko de interna ekvilibro kaj stampas en la somata
aparato konsekvencajn psikomaniojn kaj perturbojn.
Emmanuel / Chico Xavier (Libro:Penso kaj Vivo).
Saúde
A saúde é
assim como a posição de uma residência que denuncia as condições do morador, ou
de um instrumento que reproduz em si o zelo ou a desídia das mãos que o
manejam.
A falta
cometida opera em nossa mente um estado de perturbação, ao qual não se reúnem
simplesmente as forças desvairadas de nosso arrependimento, mas também as ondas
de pesar e acusação da vítima e de quantos se lhe associam ao sentimento, instaurando
desarmonias de vastas proporções nos centros da alma, a percutirem sobre a
nossa própria instrumentação.
Semelhante
descontrole apresenta graus diferentes, provocando lesões funcionais diversas.
A cólera e o
desespero, a crueldade e a intemperança criam zonas mórbidas de natureza
particular no cosmo orgânico, impondo às células a distonia pela qual se anulam
quase todos os recursos de defesa, abrindo-se leira fértil à cultura de
micróbios patogênicos nos órgãos menos habilitados à resistência.
É assim que,
muitas vezes, a tuberculose e o câncer, a lepra e a ulceração aparecem como
fenômenos secundários, residindo à causa primária no desequilíbrio dos reflexos
da vida interior.
Todos os
sintomas mentais depressivos influenciam as células em estado de mitose,
estabelecendo fatores de desagregação.
Por outro
lado, importa reconhecer que o relaxamento da nutrição constrange o corpo a
pesados tributos de sofrimento.
Enquanto
encarnados, é natural que as vidas infinitesimais que nos constituem o veículo
de existência retratem as substâncias que ingerimos. Nesse trabalho de permuta
constante adquirimos imensa quantidade de bactérias patogênicas que, em se
instalando comodamente no mundo celular, podem determinar moléstias infecciosas
de variegados caracteres, compelindo-nos a recolher, assim, de volta, os
resultados de nossa imprevidência.
Mas não é
somente aí, no domínio das causas visíveis, que se originam os processos patológicos
multiformes.
Nossas emoções
doentias mais profundas, quaisquer que sejam, geram estados enfermiços.
Os reflexos
dos sentimentos menos dignos que alimentamos voltam-se sobre nós mesmos, depois
de convertidos em ondas mentais, tumultuando o serviço das células nervosas
que, instaladas na pele, nas vísceras, na medula e no tronco cerebral,
desempenham as mais avançadas funções técnicas; acentue-se, ainda, que esses
reflexos menos felizes, em se derramando sobre o córtex encefálico, produzem
alucinações que podem variar da fobia oculta à loucura manifesta, pelas quais
os reflexos daqueles companheiros encarnados ou desencarnados, que se nos
conjugam ao modo de proceder e de ser, nos atingem com sugestões destruidoras,
diretas ou indiretas, conduzindo-nos a deploráveis fenômenos de alienação
mental, na obsessão comum, ainda mesmo quando no jogo das aparências possamos
aparecer como pessoas espiritualmente sadias.
Não nos
esqueçamos, assim, de que apenas o sentimento reto pode esboçar o reto
pensamento, sem os quais a alma adoece pela carência de equilíbrio interior,
imprimindo no aparelho somático os desvarios e as perturbações que lhe são
conseqüentes.
Emmanuel / Chico
Xavier (Livro: Pensamento e Vida).
Nenhum comentário:
Postar um comentário