O PROPÓSITO SUPREMO
Homem, meu
irmão, tenha fé em seu destino, porque ele é grande. Você nasceu com faculdades
inatas, aspirações infinitas, e a eternidade lhe é dada para desenvolver uns e satisfazer
os outros. Crescer vida a vida, esclarecer-se pelo estudo, purificar-se pela
dor, adquirir uma ciência sempre mais vasta, qualidades cada vez mais nobres;
eis o que lhe está reservado. Deus tem feito ainda mais por você. Deu os meios
de colaborar em Sua obra; de participar na lei do progresso sem limites,
abrindo novas vias aos seus semelhantes, elevando seus irmãos, atraindo-os a
você, iniciando-os nos esplendores do verdadeiro e do belo, às sublimes
harmonias do universo. Não é isso criar, transformar almas e mundos? E esse
trabalho imenso, fértil em caráteres, não é preferível a um repouso morno e
estéril? Colaborar com Deus! Realizar em tudo e por tudo o bem e a justiça! Que
pode ser maior, mais digno ao seu espírito imortal!
Eleve então seu
olhar e abrace as vastas perspectivas de seu porvir. Ponha nesse espetáculo a
energia necessária para afrontar os ventos e as tempestades do mundo. Marche,
valente, lutador, suba a rampa que conduz aos cumes que chamamos virtude, dever,
sacrifício. Não se detenha no caminho para colher floretes ou mato, para
brincar com seixos dourados. Para frente, sempre em frente!
Vê você nos céus
esplêndidos esses astros flamejantes, esses sóis inumeráveis arrastando, em
suas evoluções prodigiosas, brilhantes cortejos de planetas? Quantos séculos
acumulados não foram necessários para os formar! Quantos séculos não serão precisos
para os dissolver! Bem! Um dia virá em que todos esses fogos estarão extintos, onde
esses mundos gigantescos se esvanecerão para dar lugar a novos globos, a outras
famílias de astros emergentes das profundezas. Nada daquilo que vê hoje
existirá mais. O vento dos espaços terá para sempre varrido a poeira, esses
mundos usados; mas você, você viverá sempre, prosseguindo sua marcha eterna no
seio de uma criação incessantemente renovada. Que serão então para tua alma
purificada, engrandecida, assombras e os cuidados do presente? Acidentes
efêmeros de nosso curso, não deixarão, no fundo de nossa memória, mais do que
tristes ou doces lembranças. Diante dos horizontes infinitos da imortalidade,
os males do presente, as provas sofridas, serão como uma nuvem fugitiva no meio
de um céu sereno.
Meça então, em
seu justo valor, as coisas da Terra. Não as desdenhe, sem dúvida, porque são
necessárias ao progresso, e sua missão é de contribuir para o seu aperfeiçoamento
pelo aperfeiçoamento de si mesmo; mas não ligue sua alma exclusivamente nisso,
antes de tudo, procure os ensinamentos que trazem. Por eles, você compreenderá
que os objetivos da vida não são os gozos, nem a felicidade, mas, acima de
tudo, uma forma de trabalho, de estudo e de cumprimento do dever, o desenvolvimento
da alma, da personalidade que você reconhecerá além da tumba, tal qual a tem
estado talhando, você mesmo, no curso de sua existência terrestre.
Livro: O Porquê
da Vida.
Léon Denis.
LA
SUPEREGA CELO
Homo, frato mia,
fidu vian destinon, ĉar ĝi estas grandioza. Vi naskiĝis kun nekulturitaj kapabloj,
kun senlimaj aspiroj, kaj al vi estas donita la eterneco por disvolvi unujn kaj
kontentigi la aliajn. Plialtiĝi tra la sinsekvaj ekzistadoj, kleriĝi per la
studado, plipuriĝi per la doloro, akiri ĉiam pli vastan sciencon, ĉiam pli noblajn
kvalitojn: jen via destino. Dio ankoraŭ pli favoris vin: li havigis al vi la
rimedojn, por ke vi kunlaboru en lia verko, partoprenu en la leĝo de la senfina
progreso, malfermante novajn vojojn al viaj similuloj, plialtigante viajn
fratojn, ilin altirante al vi, ilin iniciante en la brilegecon de vero kaj bono
kaj en la sublimajn harmoniojn de l’ Universo. Ĉu la progresigo de la animoj
kaj la mondoj ne estas la efektivigo de la dia verko? Ĉu tiu giganta, ĝuoplena
laboro ne estas preferinda al ripozo teda kaj senfrukta? Kunlabori kun Dio! En
ĉio kaj ĉie realigi la bonon kaj la justecon! Kio pli granda, pli nobla povas
ekzisti por via senmorta spirito?!
Levu do vian
rigardon kaj ĉirkaŭprenu la vastajn perspektivojn de via estonteco! Ĉerpu el
tiu spektaklo la energion necesan por alfronti la mondajn ventegojn kaj
uraganojn. Marŝu, brava batalanto! Transgrimpu la krutaĵojn, kiuj kondukas al
tiuj suproj nomataj virto, devo, sinofero! Ne haltu survoje, deŝirante
floretojn el la arbustoj aŭ distriĝante per orkoloraj ŝtonetoj. Antaŭen, ĉiam
antaŭen!
Ĉu vi vidas, en
la plej belaj ĉieloj, tiujn lumegajn astrojn, tiujn sennombrajn sunojn, kiuj trenas,
en sia rondiro, miregindajn sekvantarojn el brilaj planedoj? Kiom da sinsekvaj
jarcentoj estis necesaj por ilia formiĝo! Kiom da jarcentoj ankoraŭ forpasos
ĝis ilia dissolviĝo! Nu bone, venos iam la tago, kiam ĉiuj tiuj fokusoj
estingiĝos, kiam tiuj gigantaj mondoj malaperos por cedi lokon al novaj sferoj,
al novaj familioj de astroj, eliĝontaj el la abismaj profundaĵoj. Kion vi vidas
hodiaŭ, tio ne longe daŭros. La blovo de la spacoj forbalaos por ĉiam la polvon
de tiuj elĉerpitaj mondoj; sed vi, homa spirito, vi ĉiam vivos, daŭrigante la
eternan vojaĝon en la sino de senĉese renoviĝanta kreitaro. Kion do signifos,
por via animo purigita kaj plialtiĝinta, la ombroj kaj la zorgoj de la
nuntempo? Tiuj nedaŭraj survojaj akcidentoj restigos en la spirito nur dolĉajn
aŭ maldolĉajn rememorojn. Antaŭ la senfinaj horizontoj de la senmorteco, la
malbonoj de la nuntempo kaj la elportitaj suferoj estos kiel pasema nebulo sur
serena ĉielo.
Vi do konsideru
la surterajn aferojn laŭ ties ĝusta valoro. Certe ne kun malŝato, ĉar ili estas
bezonaj por via progreso kaj via misio estas kunlabori por ilia plibonigo, mem
plibonigante vin; sed ne al ili ekskluzive vi alkroĉu vian animon; antaŭ ĉio
profitu el la lecionoj, kiujn ili enhavas. Ili instruos al vi, ke la celo de la
vivo ne estas ĝuoj kaj plezuroj, sed ja per laborado, studado kaj plenumado de
la devoj, la disvolviĝo de via animo, de tiu estaĵo, kiun vi renkontos en la
transtombo tia, kia vi ĝin faris dum la surtera ekzistado.
Libro: La Kialo
de la Vivo.
Léon Denis.
Nenhum comentário:
Postar um comentário