Se, parolante la
lingvojn de l’ homoj
kaj de l’ anĝeloj,
mi veron atestus,
sed sen amsento, mi kvazaŭ metalo
estus sonanta
nur vane, aŭ estus
kvazaŭ sensente
tintanta cimbalo;
Se mi posedus
kapablon profeti,
ĉiujn misterojn,
sciencojn konpovus,
kaj se mi fidon
tielan je Dio
havus, ke
montojn per ĝi mi formovus,
tamen sen Amo mi estus nenio.
Mian havaĵon donante, se multajn
homojn de mort’ per malsato mi savus;
se mi, ke brulu ĝi, eĉ ne hezitus
doni la korpon, sed Amon ne havus,
tio al mi ja
neniom profitus.
Amo bonfaras sen serĉi profiton,
sin ne ŝveligas,
neniam koleras,
fari malbonon
neniam intencas,
ne fanfaronas,
sen plendi suferas;
ĝi ne envias,
nur bonon pripensas.
Amo kondutas laŭ
decaj kutimoj,
ĉion konfide eltenas,
toleras,
ĉiam la juston
kaj veron obeas,
firme ĝi kredas
je Di’ kaj esperas.
Amo kristana
neniam pereas.
El la greka
originalo parafrazis: F. V. LORENZ.
Libro: La
Evangelio Laŭ Spiritismo – Allan Kardec.
Nenhum comentário:
Postar um comentário