La Laboristoj de
la Sinjoro
5. Alproksimiĝas
la tempo, kiam realiĝos la aferoj, antaŭdiritaj por la transformiĝo de la
homaro; feliĉaj estos tiuj, kiuj estos laborintaj sur la kampo de la Sinjoro kun
abnegacio kaj sen alia motivo ol karito! Iliaj labortagoj estos pagitaj
centoble pli, ol kiom ili esperis. Feliĉaj estos tiuj, kiuj diris al siaj
fratoj: “Fratoj, ni kune laboradu kaj ni kunigu niajn klopodojn, por ke la mastro,
alveninte, trovu finita la laboron”; ĉar la mastro diros al ili: “Venu al mi,
vi, kiuj estas bonaj servantoj, vi, kiuj silentigis viajn ĵaluzojn kaj viajn
malpacojn, por ke el tio ne venu malutilo en la verkon!”
Sed ve al tiuj, kiuj
pro siaj malkonsentoj malfruigis la horon de la rikolto; ĉar la ventego venos
kaj ilin forportos la ciklono! Ili krios: “Pardonu! Pardonu!” Sed la Sinjoro
diros al ili: “Kial vi petas pardonon, vi, kiuj subpremis la malfortulon, anstataŭ
lin subteni? Kial vi petas pardonon, vi, kiuj serĉis vian rekompencon en la ĝojoj
de la tero kaj en la kontentigo de via fiero? Vi jam ricevis vian rekompencon,
kia vi ĝin volis; ne petu pli: la ĉielaj rekompencoj estas destinataj por tiuj,
kiuj ne petis la surterajn rekompencojn.”
Dio faras en la
nuna momento la denombradon de Siaj fidelaj servantoj kaj jam markis per Sia fingro
tiujn, kies sindonemo estas nur ŝajna, por ke ili ne uzurpu la salajron de la kuraĝaj
servantoj, ĉar nur al la homoj, kiuj ne hezitas ĉe sia tasko, Li konfidos la
plej malfacilajn postenojn en la granda laboro de rebonigo per Spiritismo. Tiam
plenumiĝos tiu ĉi parolo; La unuaj estos lastaj, kaj la lastaj estos unuaj en
la regno de la ĉielo!” (La Spirito de Vero. Parizo, 1862.)
Libro: La
Evangelio Laŭ Spiritismo – Allan Kardec, ĉap. XX.
Os Obreiros do
Senhor
5. Chegastes no
tempo em que se cumprirão as profecias referentes à transformação da
Humanidade. Felizes serão os que tiverem trabalhado o campo do Senhor com
desinteresse, e movidos apenas pela caridade! Suas jornadas de trabalho serão
pagas ao cêntuplo do que tenham esperado. Felizes serão os que houverem dito a
seus irmãos: "Trabalhemos juntos, e unamos os nossos esforços, a fim de
que o Senhor, na sua vinda, encontre a obra acabada", porque a esses o
Senhor dirá: Vinde a mim, vós que sois os bons servidores, vós que soubestes calar
os vossos melindres e as vossas discórdias, para que a obra não sofresse!"
Mas infelizes os
que, por suas dissenções, houverem retardado a hora da colheita, porque a
tempestade chegará e eles serão levados no turbilhão! Nessa hora clamarão:
"Graça! Graça!" Mas o Senhor lhes dirá: "Por que pedis graça, se
não tivestes piedade de vossos irmãos, se vos recusastes a lhes estender as
mãos, e se esmagastes o fraco em vez de o socorrer ? Por que pedis graça, se
procurastes a recompensa nos prazeres da terra e na satisfação do vosso
orgulho? Já recebestes a vossa recompensa, de acordo com a vossa vontade. Nada
mais tendes a pedir. As recompensas celestes são para aqueles que não houverem
pedido recompensas da terra".
Deus faz, neste
momento, a enumeração dos seus servidores fiéis. E já marcou pelo seu dedo os
que só têm a aparência do devotamento, para que não usurpem o salário dos
servidores corajosos. Porque é a esses, que não recuaram diante de sua tarefa,
que vai confiar os postos mais difíceis, na grande obra da regeneração pelo
Espiritismo. E estas palavras se cumprirão: "Os primeiros serão os
últimos, e os últimos serão os primeiros no Reino dos Céus!"
Livro: O
Evangelho Segundo o Espiritismo – Allan Kardec, cap. XX.
Nenhum comentário:
Postar um comentário