Porti sian
krucon…
17. Feliĉaj vi
estas, kiam oni vin malamos kaj vin izolos kaj vin riproĉos, kaj elĵetos vian
nomon kiel malbonan, pro la Filo de homo. Ĝoju en tiu tago, kaj pro ĝojo saltu,
ĉar jen via rekompenco estas granda en la ĉielo; ĉar tiel same faris iliaj
patroj kontraŭ la profetoj. (Luko, 6: 22-23.)
18. Kaj
alvokinte al si la homamason kun siaj disĉiploj, li diris al ili: Se iu volas
veni post mi, li abnegaciu sin, kaj levu sian krucon, kaj sekvu min. Ĉar kiu
volos savi sian animon, tiu ĝin perdos; kaj kiu perdos sian animon pro mi kaj
pro la evangelio, tiu ĝin savos. Ĉar kiel profitus homo, se li gajnus la tutan
mondon kaj perdus sian animon? (Marko, 8: 34-36; Luko, 9: 23-25; Mateo, 10:
38-39; Johano, 12: 25-26.)
19. Ĝoju, diras
Jesuo, kiam la homoj vin malamos kaj vin persekutos pro mi, ĉar vi estos
rekompencataj en la ĉielo. Tiujn vortojn oni povas jene traduki: Estu feliĉaj,
kiam la homoj, pro sia malbonvolo kontraŭ vi, liveros al vi okazon pruvi la
sincerecon de via kredo, ĉar la malbono, kiun ili faras al vi, rezultigos vian profiton.
Bedaŭru do ilian blindecon, kaj ne malbenu ilin.
Poste li
aldonas: “Kiu volos sekvi min, tiu portu sian krucon”, tio estas, li kuraĝe
eltenu la ĉagrenojn, kiujn lia kredo portos al li; ĉar, kiu volos savi sian
vivon kaj siajn havaĵojn, forlasante min, tiu perdos la favoraĵojn de la regno
de la ĉielo, dum tiuj, kiuj ĉion perdos en tiu ĉi mondo, eĉ la vivon, por la venko
de la vero, ricevos la premion de sia kuraĝo, de sia persistemo kaj de sia
abnegacio en la estonta vivo; sed al tiuj, kiuj oferas la ĉielajn bonaĵojn por
la surteraj ĝuoj, Dio diras: Vi jam ricevis vian rekompencon.
Libro: La
Evangelio Laŭ Spiritismo – Allan Kardec, ĉap. XXIV.
Carregar a Cruz...
17.
Bem-aventurados sereis quando os homens vos aborrecerem, e quando vos
separarem, e carregarem de injúrias, e rejeitarem o vosso nome como mau, por
causa do Filho do Homem. Folgai naquele dia, e exultai; porque, olha, que
grande é o vosso galardão no céu; porque desta maneira tratavam aos profetas os
pais deles. (Lucas, VI: 22-23).
18. E chamando a
si o povo, com seus discípulos, disse-lhes: Se alguém me quiser seguir,
negue-se a si mesmo, e tome a sua cruz, e siga-me. Porque o que quiser salvar a
sua vida, perdê-la-á, mas o que perder a sua vida por amor de mim e do
Evangelho, salva-la-á. Pois de que aproveitará ao homem, se ganhar o mundo
inteiro e perder a sua alma? (Marcos, VIII: 34-36, e semelhante em Mateus, X:
39, e João, XII: 24-25).
19.
Regozijai-vos, disse Jesus, quando os homens vos odiarem e vos perseguirem por
minha causa, porque sereis recompensados no céu. Essas palavras podem ser
interpretadas assim: Sede felizes quando os homens, tratando-vos com má
vontade, vos derem a ocasião de provar a sinceridade de vossa fé, porque o mal
que eles vos fizerem resultará em vosso proveito. Lamentai-lhes a cegueira, mas
não os amaldiçoeis
Após isso,
acrescenta: "Tome a sua cruz aquele que me quer seguir", isto é: que
suporte corajosamente as tribulações que a sua fé provocar, pois aquele que
quiser salvar a sua vida e os seus bens, renunciando a mim, perderá as
vantagens do Reino dos Céus, enquanto os que tudo perderem aqui em baixo, até
mesmo a vida, para o triunfo da verdade, receberão na vida futura prêmio da
coragem, da perseverança e da abnegação. Mas para os que sacrificam os bens
celestes aos gozos terrenos, Deus dirá: Já recebestes a vossa recompensa.
Livro: O
Evangelho Segundo o Espiritismo – Allan Kardec, cap. XXIV.
Nenhum comentário:
Postar um comentário