Pierre Simon,
Marquizo de Laplace, publikigis la Ĉiela Meĥaniko kiam havante 24 jarojn,
skribante pri la rilatoj inter planedoj kaj suno, ankaŭ pri la konstantaj
distancoj inter ili. Li faris resumon el sia matematika laboro en la
“Ekspozicio pri la Sistemo de la Mondo”. Laŭ onidiro, Napoleão Bonaparte lin
demandis pri ne mencii, en lia laboro, la Kreanton de la Universo; Laplace
estus respondinta: “Sinjoro, mi ne spertis neceson rilatan al tia hipotezo”.
La demando,
nuntage, konsiderante la antaŭenigojn de la Neŭrosciencojn povus esti: la
hipotezo pri la ekzistado de la spirito estas ankoraŭ necesa? Kion, finfine, ne lernis
el la Neŭrosciencoj?
Tiu kono estas
rezulto el grandega antaŭenigo de la teknologio uzata por esplori la
funkciantan cerebron – la funkcia resonanco indikas kiujn cerebrajn areojn
estas aktivaj dum homo disvolvas specifan taskon; la stimulado magnetika
trakrania stimulas aŭ eliminas aktivecon en cerebraj areoj, kaj ekzistas serio da
bioĥemiaj studadoj kreantaj la eblecon je analizi la aktivecon de ununura
neŭrono dum ĝiaj ŝanĝoj ĥemiaj. El tiuj serĉesploradoj, ni lernis ke la plej granda
parto de nia vivo estas gvidata de “cerebro plenumanta” kaj de “cerebro
emocia”.
Ni analizu tri
taskojn de ni kutime plenumataj: baniĝi, iri al superbazaro, celante aĉeti la
semajnaferojn kaj manĝi en restoracio.
Tia plenumo
dependos je integreco de la fruntaj loboj kaj de la limba sistemo (grupo da
cerebraj strukturoj kiuj regas emociojn kaj sinteno). Ni bezonas baniĝi, pretigi la vestojn
uzendajn, ne malfruiĝe eliri el hejmo, reidentigi trafikajn preferojn, eviti
impulsojn por aĉeti nebezonatajn aferojn, ne distriĝi dum la aĉetaktiveco
celante plenumi la horaron de aliaj sindevigoj, ŝanĝi strategion se io ne
okazos laŭ la aĉetplano (ekzemple: aĉeti buteron se ne estos margarino), denove
legi la liston celante eviti eventualjn erarojn en aĉetado kaj identigi la
varkategoriojn sur la bretoj. Reirinte hejmen, mi kaj edzino iras al
restoracio, kie novaj taskoj nin atendas. Tie komencas la ago de serio da
rimedoj emociaj – mi serĉas kelneron ĉiam ĝentila antaŭ ni, kumplimentas
amikojn kiuj nin akompanos, spertas rememorojn pri amikoj de la
fakultato kaj ĉe iu el ili mi asociigas antaŭajn faktojn al la loka, hodiaŭa
scenejo. Subite, io iomete ĝenas min; post kelka tempo, mi komprenas ke la
muziko en la restoracio kunportas al mi nekonsciajn rememorojn pri malbonaj
momentoj travivataj de mi pasintece, dum aŭdante tian muzikon – sciencistoj diras
ke ni havas la identecon de niaj rememoroj kaj de la faktoj kiujn ni deziras forgesi.
Ili ankaŭ priskribis Terion pri la Menso, rivelante ke en regiono de la frunta
kortekso, ni sukcesas identigi aliulajn emociojn – estis tiel ke mi perceptis
moderigon sur la mieno de mia edzino, tianiere konkludante ke ĉiuj bonaj esperoj plenumiĝis. Nia renkonto estis
agrabla por ĉiuj.
Helpe de tia
serĉado, oni priskribis la spegulneŭronojn. Tiu eksperimenta konstato estas tre
interesa. Ni revidu tri el ĝiaj etapoj: mi movas mian dekstran brakon aŭ prenas
plumon por skribi. La funkcia resonanco aperigas imagojn, ĉe la regiono frunta
maldekstra, rivelanta la areojn asociiĝatajn al miaj movoj. Nun,
vi nur spektas la sperton, rigardante miajn brakmovojn; resonanco funkcia el
via cerebro montros al ni, surprizigataj, imagojn similajn al tiuj miaj imagoj,
ŝajne dirante ke vi ankaŭ movis la brakon –, tion okazigis viaj spegul-neŭronoj
– kaj ankoraŭ pli surprizige, estas ke se mi nur imagas mian propran brakmovon,
tiu mensa ago provokos la aperon de egalaj imagoj en la resonanca registro. Jen
bona temo por serĉado: la psikografio povas gardi ian rilaton kun la
spegul-neŭronoj?
Alia interesa
eksperimento: najbaro invitas min por spekti piedpilkan ludon en stadio
proksima al mia hejmo. Spite al lia ĝentileco, mi estis devigata al rifuzi la
inviton, ĉar ne povus eliri je tiu horo. Kio, ververe, devigis min rifuzi la inviton? Freud trovus ian
neŭrozo-rilatan eksplikon en mia nekonscio, sed la neŭroscienco elmontradas ke tia
invito provokis, en mi, kelkajn stimulojn kiuj fizike reefikas en mi – somataj
markiloj kiuj igas min anticipi emocion: la ĉampioneca tabelpozicio de la teamo
favore al kiu mi partizanas igas min antaŭvidi venkon de la oponanta team o. Tiu
neŭrologia nekonscio, nune, konkuras ĉe la pasinteca psikanaliza paradigmo. La homa cerebro
havas specialan kompetentecon por kodigi la realon, nune, celante ĝin montri
estonte, kun modifoj kiuj mildigas niajn angorojn.
La materiisma
paradigmo akceptas ke ĉia mensa fenomeno devenas el biologia ŝanĝo en la
cerebro – ne ekzistas menso sen cerebro. Do kie restas la animo? Ĉu ĝi estas la
«fantomo de la maŝino» kiel oni pasintece proponis? Laŭ mia pensmaniero la
respondo estas simpla: la spirita realeco apartenas al alia klaso de fenomenoj
kaj postulas alispecajn ordojn de eksperimentoj por esti elmontrata. Unue,
konsideri ke la aserton la kiu la frunta lobo plenumas niajn decidagojn, elektojn,
movigas nian korpon dum la marŝado estas trompo – la remilo ne movigas la
barkon, nek la helico flugigas la aeroplanon – estas la homa persono tiu, kiu
regas sur la cerebra fiziologio; tiu lasta kreas la dispozicion por la taskplenumo.
Due, estas serio da fenomenoj kiuj la teknologio nuna ne povas ekspliki, granda
kategorio da fenomenoj kiuj nur povus esti eksplikataj kiel ago de la spiritoj
inter kies ekzemploj estas konsciaj spertoj ekster la korpo kaj la grandega aro
da mediumaj fenomenoj.
Estas antaŭ mi
libro pri cerebroj. Mi ĝin legis gustumante ĝiajn lecionojn. Mi lernis dekon da
novaĵoj; la libro estas tre bone skribita, ĝia legado estas milda, la ĉapitroj
estas bone aranĝitaj. Ĝis estas ilustrita de imagoj bonaj, didaktikaj, bone kolorigitaj
kaj proksimaj de la realaĵo. Mi nur ne vidas en ĝi la aŭtoron, la personon kiu
skribis ĝin... estas ĝuste tiel ke la sciencisto analizas la cerebron...
spektakla anatomio, fiziologio admiregiga, sed ĝi, la cerebro, ankaŭ ne rivelas
ĝian kontrolanton – la animo en ĝi loĝanta.
Traduko: Saulo
Wanderley (RJ)
***
Nenhum comentário:
Postar um comentário