En la kulto al
preĝado.
“Kaj post ilia
preĝado skuiĝis la loko, en kiu ili kolektiĝis, kaj ili ĉiuj pleniĝis de la
Sankta Spirito.” - LA AGOJ, 4 : 31.
Ĉiu el ni
disĵetas ĉirkaŭen fortojn kreivajn aŭ detruajn, agrablajn aŭ malagrablajn por
la privata rondo, en kiu li moviĝas.
La arbo efikas
sur nin per la subtila substanco de siaj emanaĵoj.
La araneo vivas
en sia propra reto.
La abelo povas
konstante flugadi, sed ĝi ripozas ne aliloke ol em la fakoj de sia abelujo.
Tiel same ankaŭ
la homo vivas en la mezo de siaj propraj mensaj kreaĵoj.
Niaj pensoj
estas muroj, interne de kiuj ni enfermiĝas, aŭ flugiloj, per kiuj ni progrese
ascendas.
Kiel vi pensas,
tiel vi vivos.
Nia intima vivo -
nia loko.
Por ke ni ne
perturbu la leĝojn de la Universo, la Naturo donas al ni la benojn de la vivo
nur konforme al niaj konceptoj.
Enfermiĝu, kaj
vi rigardos la limon de ĉio, kio ĉirkaŭas vin.
Eksteriĝu el vi
mem, kaj vi konscios la nemezureblon de ĉio, kio ekzistas.
Por ke ni altiĝu
kun ĉiuj elementoj de nia rondo, ni ne konas alian rimedon krom la preĝo
petanta pri lumo, amo kaj vero.
La preĝo,
esprimanta ardan aspiron al spirita altiĝo pere de scio kaj virto, estas la
forto, kiu prilumas la idealon kaj sanktigas la laboron.
La Agoj
rakontas, ke, post la preĝado de la apostoloj, skuiĝis la loko, en kiu ili
kolektiĝis, kaj ili pleniĝis de la Sankta Spirito : lumiĝis ilia strebo al
frateco, altiĝis iliaj mensoj unuiĝintaj por superaj celoj, kaj sanktiga energio
feliĉigis al ili la animon.
Ne forgesu do,
ke la kulto al la preĝado estas decida progresrimedo. La preĝo kun ĉiu tago
renovigos vin por la laboro de la Sinjoro, eĉ se vi tion ne konscias mem.
EMMANUEL / Chico
Xavier,
Libro: Viva
Fonto”, ĉapitro 149.
No culto à
prece
“E,
tendo eles orado, tremeu o lugar onde
estavam reunidos e todos ficaram cheios do
Espírito Santo.” - Atos dos Apóstolos, 4:31.
Todos lançamos,
em torno de nós, forças criativas ou destrutivas, agradáveis
ou desagradáveis ao círculo pessoal em que nos movimentamos.
A árvore alcança-nos
com a matéria sutil das próprias emanações.
A aranha respira
no centro das próprias teias.
A abelha pode
viajar intensivamente, mas não descansa a não ser nos compartimentos da
própria colméia.
Assim também o
homem vive no seio das criações mentais a que dá origem. Nossos pensamentos são
paredes em que nos enclausuramos ou asas com que progredimos na ascese.
Como pensas,
viverás.
Nossa vida
íntima - nosso lugar.
A fim de que não
perturbemos as leis do Universo, a Natureza somente nos concede as bênçãos da
vida, de conformidade com as nossas concepções.
Recolhe-te e
enxergará o limite de tudo o que te cerca.
Expande-te e encontrarás
o infinito de tudo o que existe.
Para que nos
elevemos, com todos os elementos de nossa órbita, não conhecemos outro
recurso além da oração, que pede luz, amor e verdade.
A prece,
traduzindo aspiração ardente de subida espiritual, através do conhecimento
e da virtude, é a força que ilumina o ideal e santifica o trabalho.
Narram os Atos
que, havendo os apóstolos orado, tremeu o lugar em que se encontravam e
ficaram cheios do Espírito Santo: iluminou-se-lhes o anseio de fraternidade,
engrandeceram-se-lhes as mentes congregadas em propósitos superiores e a
energia santificadora felicitoulhes o espírito.
Não olvides,
pois, que o culto à prece é marcha decisiva. A oração renovar-te-á para a obra
do Senhor, dia a dia, sem que tu mesmo possas perceber.
Livro: Fonte
Viva, cap.: 149.
Emmanuel / Chico
Xavier.
Nenhum comentário:
Postar um comentário