Ĉe la propagando
“Kaj ili diros
al vi : Jen tie! Jen ĉi tie! Ne foriru, nek sekvu.” – Jesuo / SANKTA LUKO, 17:
23.
La admonoj de la
Majstro al la disĉiploj estas tre precizaj, ke ili veku necertecon aŭ
nedecidemon.
Kiam tiom multe
da sektoj alvokas la Kriston por siaj intelektajm devojiĝoj, estas konvene, ke
la novaj adeptoj, ĉe la lumo de la Konsolanto, primeditu la altan signifon de
tiu ĉi paragrafo de Luko.
Ĉe la pure
kristana propagando, ne sufiĉas diri, kie estas la Sinjoro. Nepre necesas lin
montri per la propra konduto.
Multaj pilgrimas
tempojn kaj altarojn, serĉante Jesuon.
Ŝanĝi la
religian kredon povas signifi ekiron sur novan vojon, sed ĝi ankaŭ povas esti
daŭrado de konfuziteco.
Necesas trovi la
Kriston en la interna sanktejo.
Kristanigi la
vivon ne estas doni al ĝi novan eksteraĵon, sed ja ĝin interne rebonigi.
Kiuj nur parole
asertas, ke la Majstro troviĝas tie aŭ ĉi tie, tiuj prenas sur sin gravegan
respondecon. La prozelitisma zorgo estas danĝera por tiuj, kiuj logiĝas de la
belsoneco de l’ ekzemplomanka parolo.
La sincera
disĉiplo scias, ke, se facile estas paroli, tamen malfacile estas evidentigi la
celojn de la Sinjoro en sia propra ekzistado. Nepre necesas fari la bonon,
antaŭ ol ĝin instrui al alia, ĉar Jesuo rekomendis neniel sekvi tiujn
predikistojn, kiuj nur dirus, kie oni trovu la Filon de Dio.
EMMANUEL / Chico
Xavier.
Libro: Vojo, Vero kaj Vivo - ĉapitro 19.
NA PROPAGANDA
“E dir-vos-ão:
Ei-lo aqui, ou, ei-lo ali; não vades, nem os sigais.” – Jesus / LUCAS, capítulo
17, versículo 23.
As exortações do
Mestre aos discípulos são muito precisas para provocarem qualquer incerteza ou
indecisão.
Quando tantas
expressões sectárias requisitam o Cristo para os seus desmandos intelectuais, é
justo que os aprendizes novos, na luz do Consolador, meditem a elevada
significação deste versículo de Lucas.
Na propaganda
genuinamente cristã não basta dizer onde está o Senhor.
Indispensável é
mostrá-lo na própria exemplificação.
Muitos percorrem
templos e altares, procurando Jesus.
Mudar de crença
religiosa pode ser modificação de caminho, mas pode ser também continuidade de
perturbação.
Torna-se
necessário encontrar o Cristo no santuário interior.
Cristianizar a
vida não é imprimir-lhe novas feições exteriores. É reformá-la para o bem no
âmbito particular.
Os que afirmam
apenas na forma verbal que o Mestre se encontra aqui ou ali, arcam com
profundas responsabilidades. A preocupação de proselitismo é sempre perigosa
para os que se seduzem com as belezas sonoras da palavra sem exemplos
edificantes.
O discípulo
sincero sabe que dizer é fácil, mas que é difícil revelar os propósitos do
Senhor na existência própria. É imprescindível fazer o bem, antes de ensiná-lo
a outrem, porque Jesus recomendou ninguém seguisse os pregoeiros que somente
dissessem onde se poderia encontrar o Filho de Deus.
Livro: Caminho,
Verdade e Vida, cap.: 19.
Emmanuel / Chico
Xavier.
Nenhum comentário:
Postar um comentário