Jaroj kuregas.
Ni denove staras antaŭ nova jaro. Ni ankoraŭ ne scias, kion alportos por ni
2018. Ni esperu, sur nia terglobo ĉesos militoj. Homoj ne devos forlasi siajn
hejmojn. La sciencistoj trovos la solvon por la tuttera varmiĝo kaj la homaron
ne minancos katastrofoj.
Mi scias, mi
estas revemulo kaj mi ofte pensas pri tia tera vivo, kie ĉiu estas feliĉa. Ja,
mi estas esperantisto kaj ni geesperantistoj ĉiuj ŝatas esperi. La homaro devos
plenaĝiĝi por ke ni ne pereigu nin pro stultaj militoj, miskomprenoj kaj la
brutala ekspluatado de la terglobo.
Mi kredas,
Esperanto povus helpi ankaŭ en tio ĉi. Mi deziras, ke ni estu persistaj kaj
agemaj ankaŭ en la nova jaro.
Ni ne kredu la
dubantojn, kiuj pruvadas en ĉiu minuto, nia lingvo estas senvalora kaj senutila
komunikilo.
Se Esperanto ne
ekzistus, iu devus elpensi (krei) helplingvon. Mi estas konvinkiĝinta, oni ne
povus fari pli bonan, ol Esperanto.
Do, ni estu
fieraj, pri d-ro Zamenhof, kiu kreiis ĝin por la homaro. Ni estu la apostoloj
de tiu ĉi lingvo kaj ni daŭrigu la komencitan vojon!
Mi scias kaj
kredas, Esperanto venkos kaj ĝi fariĝos la trezoro de la homaro.
Nenhum comentário:
Postar um comentário