Artaĵo valoras
per si mem, pro sia propra beleco aŭ kapablo estigi sentojn kaj pensojn. Sed
kiam artaĵo aldonas al sia beleco konstruan mesaĝon al la socio, tiam ĝi
atingas siajn plej altajn kulminojn. Tion bone komprenis la grandaj Viktor
Hugo, Karlo Dickens, Leono Tolstoj. Ne temas pri ideologioj, kiuj celas arigi
fanatikajn adeptojn por iu partio, sed pri universalaj homaj valoroj. Arto ne
celas prediki, sed povas pledi por respekto al ĉiu kunhomo.
Pri tio oni
devas pensi kun granda kontento, post la brila venko de brazila animacio, kiu
ricevis kvin premiojn en la Internacia Festivalo de Kreemo, en Cannes, 2016. La filmeto, kun la titolo
“Malak kaj la barko”, daŭras du minutojn. Ĝi priskribas la situacion de 7-jara
knabineto, kiu rifuĝas el Sirio, per barko, sur la Mediteranea maro. Ĝi baziĝas
sur reala okazaĵo. Ĝin mendis Unicef
(Fondaĵo de Unuiĝintaj Nacioj por Infanoj), kun la celo veki la atenton de la
tuta mondo pri la suferego de milionoj da infanoj pro la milito en Sirio.
Fakte, solidarecon meritas ĉiuj rifuĝantoj en la mondo – precipe (sed ne nur)
la infanoj. Estas simple nekredeble, ke en la 21-a jarcento la mondo ne sukcesas solvi tiun kruelan
situacion.
La filmeto,
farita de skipo de brazilanoj kaj usonanoj, sub la direktado de la San-Paŭlano
Adhemas Batista, gajnis entute kvin “leon-premiojn” en Cannes, sukceso malofte
okazinta en la historio de la festivalo. Ĝi gajnis interalie la plej altan premion, nomatan “Grand Prix for
Good”. Oni
eldonis versiojn en la lingvoj araba, hispana kaj angla.
La Internacia
Festivalo de Kreemo regule okazadas ekde 1954. Dum ok tagoj oni celebras
inspiron, lernemon kaj internacian retan agadon. Oni konsideras tie, ke kreemo
estas forto por riĉeco kaj bonfarado. Pli ol 15000 delegitoj el preskaŭ 100
landoj partoprenas ĉiujare. Ĝiaj “leon-premioj” estas avide dezirataj de ĉiuj.
Pli ol 40000 verkoj enskribiĝas en 24 kategorioj, por juĝado de kompetentaj
fakuloj. La premiado okazas dum serio da ceremonioj.
Mi supozas, ke
Esperantistoj estas aparte atenta publiko por “Malak kaj la barko”. Kaj certe
ni ĉiuj konsideras, ke versio en nia lingvo estas tre bonvena.
Nenhum comentário:
Postar um comentário