Feliĉa estas nur
tiu kiu ĝojas kaj faras bonon al siaj samtempuloj - tio ne tute estas ĝusta -
laŭ mondskala esploro: Laŭ tio estas feliĉa tiu kiu ankaŭ submetiĝas al siaj
negativaj emocioj.
Post pli ol 2000
jaroj la tezo de Aristotelo konfirmiĝis. La greka filozofo kaj antaŭpensanto
nome en sia "nikomaĥa etiko" supozis ke tiuj homoj estas plej feliĉaj
kiuj donas liberecon al siaj emocioj je la ĝusta loko, al la ĝusta persono.
Kiuj do tiam ĝojas kaj ĉagreniĝas laŭ ilia humoro.
Ke tio vere
estas trafa, tion eltrovis nun psikologoj el Israelo, Usono kaj Suda Koreio en
komuna studaĵo. "Esti feliĉe estas pli ol nur senti amuziĝon kaj eviti
doloron kaj aliajn negativajn sentojn", diras unu el la aŭtorinoj de
Hebrea Universitato Jerusalemo.
Por eltrovi kiam
homoj estas feliĉaj, la psikologoj kaj iliaj gekolegoj enketis pli ol 2000
gestudentojn en Brazilo, Usono, Germanio, Ganao, Israelo, Pollando, Ĉinio kaj
Singapuro pri iliaj emocioj - pli konkrete: kiujn sentojn ili havas kaj kiujn
ili ŝatus havi. Krome la sciencistoj esploris je kiu grado aperis ĉe la
partoprenantoj signoj por depresia stato aŭ kiom kontentaj ili estis kun sia
vivo.
En la rezulto
montriĝis: Kio en certa situacio aŭ en certa vivocirkonstanco estas la
"ĝusta" sento, tio varias de persono al persono kaj estas influata
ankaŭ de kulturaj diferencoj. La ĉefe respondeca mekanismo de feliĉo tamen
estas la sama en la tuta mondo: "Se la deziro pri certa emocio kongruas
kun la fakte travivata sento, ĉiu emocio povas feliĉigi", diras la israela
psikologino.
Malamo,
malamikemo, ĉagreno kaj malestimo laŭ tio sub certaj cirkonstancoj estas same
motoroj de feliĉo kiel empatio, amo, fido, pasio, entuziasmo kaj kontenteco,
diras la studaĵo. "Virino kiu ŝatas forlasi sian edzon ĉar li malbone
traktas ŝin, eble deziras ke ŝi malpli amu lin", klarigas la psikologino.
Principe bona sento, kion oni ne ŝatas havi, laŭ tio ne sufiĉas por feliĉiĝi.
Tamen tiuj kiuj
deziris senti ĉagrenon kaj malamon, estis malplimulto. Ili ampleksis en la
esploro ĉirkaŭ dek procentojn, pluaj dek procentoj deziris havi malpli da bonaj
sentoj kiel amo aŭ empatio. "Kompreneble plej multaj homoj volas senti
bonon, ekzemple amon kaj ĝojon", diras la sciencistino en Jerusalemo. Jen
kaj jen tio tamen ne estas taŭga sento. "Precipe en la okcidenta mondo ni
atendas tro de niaj sentoj. Eĉ se ni bonfartas, ni volas ankoraŭ havi pli da
bonfarto - kaj tio ne feliĉigas."
Nenhum comentário:
Postar um comentário