En mia artikolo
de la 26-a de aprilo mi asertis i.a.:
“[...] ni ĉiuj
scias, ke Esperanto estas internacie la plej facile lernebla lingvo.”
Kaj mi
eksplikis:
“Mi diris
‘internacie’, t.e. por la homaro ĝenerale, sed [Esperanto estas] ne nepre la
plej facila fremda lingvo el ĉiuj, ĉar eblas, ke du lingvoj de la sama
lingvofamilio estas tiel similaj, ke la parolantoj de unu lernas tre facile kaj
rapide la alian. Tamen tio estas speciala kazo, kaj ni rajtas diri, ke
Esperanto estas – pro siaj konataj karakterizaĵoj – la plej facila lingvo.”
Tion – ke
Esperanto estas internacie la plej facila lingvo – ni esperantistoj diras al la
neesperantistoj, al la publiko ĝenerale, precipe por varbi por nia lingvo.
Sed vi, karaj
legantoj kaj aŭskultantoj, kiuj komprenas la ERR-tekstojn (kaj ĉefe se vi
komprenas la sonregistraĵojn sen legi la tekstojn), havante minimume mezan
nivelon, scias, ke Esperanto ne estas tiel facila. Certe vi bezonis lerni kaj
legi kaj aŭskulti multe por atingi vian nunan nivelon. Pro tio vi sendube
samopinias kun mi, ke Esperanto ne estas tiel facila kiel niaj varbkampanjoj
ŝajnigas.
Oni diras, ke
ĉirkaŭ 80% de la E-vorttrezoro estas latindevenaj. Do veras, ke “la homoj, kies gepatra lingvo estas
latindevena (kaj aliaj, kiuj jam lernis tian lingvon), havas la avantaĝon, ke
multaj esperantaj vortoj estas similaj al vortoj, kiujn tiuj homoj konas en
aliaj lingvoj.”
Tio faciligas
por ili la legadon. Sed mi ankaŭ rimarkis:
“Tamen la
proksimeco inter la vortoj de Esperanto kaj tiuj de la latindevenaj lingvoj
kaŭzas [...] problemon, kiam oni produktas (buŝe aŭ skribe) iun tekston: oni
imagas, ke iu vorto, kiun oni volas uzi kaj kiun oni konas en la gepatra lingvo
(aŭ alia latindevena lingvo, kiun oni scipovas) estas la sama aŭ tre simila en
Esperanto, kaj tio ofte kaŭzas erarojn.”
Du ekzemploj:
Mi scias la
vortojn “nu” (france) kaj “nu” (portugallingve); do mi pensas, ke la esperanta
traduko estas “nua”; sed ĝi estas “nuda” (simile al la angla).
En pluraj
eŭropaj lingvoj la litero “s” de la vorto “resumo” estas prononcata kiel “z”.
Do oni povas pensi, ke en Esperanto la vorto estas “rezumo”, kaj oni eraras.
Kio pri la
homoj, kiuj ne scipovas latindevenan lingvon? Ni devas diferencigi inter
eŭropanoj kaj neeŭropanoj. Kial?
Esperanto estas
eŭropa lingvo, ĉar la gramatiko estas eŭropa kaj la ĉirkaŭ 20% da vortoj, kiuj
ne estas latindevenaj, devenas el aliaj eŭropaj lingvoj. Kaj multaj vortoj
deveninte el la greka, latina kaj angla estas nun internaciismoj, kiujn oni
komprenas en tuta Eŭropo. Krome ekzistas ĝenerala eŭropa – aŭ pli ekzakte
okcidenta – civilizacio (ampleksante Amerikon kaj Aŭstralion), bazita sur la
antikva greka kaj romia kulturoj kaj sur kristanismo, kaj tiu fakto ankaŭ
faciligas la lernadon de Esperanto por eŭropanoj kaj okcidentuloj ĝenerale.
La situacio tute
malsamas por azianoj kaj afrikanoj. En la numero de aprilo ĉi-jare (p. 87) de
la oficiala revuo de UEA – Esperanto – legeblas la respondoj de azianoj al la
demando “Kiuj estas la plej malfacilaj punktoj de Esperanto?”: ALIA
PENSMANIERO, FREMDA VORTSTOKO.
Malgraŭ tio
multaj azianoj scipovas E-n. Kiel eblas scii tion?
Oni ne scias,
kiom da homoj parolas E-n en la tuta mondo. Sed unu fakto povas helpi nin: la
kvanto de membroj de UEA. Mirinda fakto: La japanoj kaj la ĉinoj okupas la du
unuajn rangojn (1.207 respektive 1.187 membroj), dum Germanio kaj Francio estas
nur je la tria kaj kvara rangoj. Do, malgraŭ la malfacileco por azianoj
lerni nian lingvon, multaj jam faris tion – evidente danke al ĝia ĝenerala
facileco.
Tamen Esperanto
havas kelkajn internajn malfacilaĵojn. Ni vidu nur du:
1) Vi certe samopinias denove kun mi, ke la
akuzativo (kaj ĝenerale la N-finaĵo) – kvankam teorie simpla (kaj miaopinie
necesa) – kaŭzas multajn erarojn. Ĝi necesigas la korektan analizon de la
frazostrukturo: kio estas subjekto, kio estas objekto? Specife estas
malfacilaĵo ekzemple en la sekvaj frazoj, elĉerpitaj el PIV: “Mi konsideras lin
<rekta objekto, akuzativo> kiel amikon.” (kun “N”) Sed: “Ĉiu opinias siajn
ideojn <rekta objekto, akuzativo> la plej belaj.” (Sen “N”)
2) En la lingvoj kiujn mi scipovas – kaj
sendube en multaj aliaj – oni bezonas parkerigi kune kun ĉiu verbo la fakton,
ĉu ĝi estas transitiva (do havante rektan objekton, en Esperanto kun N-finaĵo)
aŭ netransitiva, kaj en tiu lasta kazo oni bezonas ekscii kaj parkerigi la
postulitan prepozicion. (Cetere nek la du grandaj E-gramatiklibroj nek PIV
mencias tiun fakton.) Ekzemple: ĉu oni diru “danki pro”, “danki por”, “danki
pri”, “partopreni en io” aŭ “partopreni ion”? Oni devas parkerigi la ĝustan
prepozicion. Bedaŭrinde la Akademio de Esperanto ne decidas, kiu estas la
korekta, tiel ke en kelkaj kazoj la esperantistoj uzas malsamajn prepoziciojn
(kiel en la kazoj de la du menciitaj verboj).
Iuj konsideras
tion bona (pruvo de lingva libereco), sed mi opinias, ke tio konfuzas la
gelernantojn. Fakte la simpla ekzisto de dikaj
gramatiklibroj (Plena Anazila Gramatiko, 598 paĝoj, Plena Manlibro de Esperanta
Gramatiko, 696 paĝoj) montras, ke Esperanto ne estas tiel facila.
Malgraŭ ĉio tio
Esperanto estas internacie la plej facile lernebla lingvo.
Nenhum comentário:
Postar um comentário