Libereco de
konscienco
840. Ĉu estus
atenci la liberecon de konscienco kontraŭbatali kredojn, kiuj portas malordon
en la socion?
Oni povas bridi
agojn, sed intima kredo estas neatingebla.
Malpermesi la
eksterajn agojn de iu kredo tiam, kiam ili iel ajn malutilas aliulon, ne estas
atenci liberecon de konscienco, ĉar tiu malpermeso lasas al la kredo ties tutan
liberecon.
841. Ĉu oni
devas, pro respekto al la libereco de konscienco, lasi disvastiĝi pereigajn
doktrinojn, aŭ ĉu oni povas, ne atencante tiun liberecon, klopodi por rekonduki
sur la vojon de vero la homojn, kiuj de ĝi sin deturnis sub influo de malveraj
principoj?
Certe oni povas,
kaj oni eĉ devas; sed instruu, laŭ la ekzemplo de Jesuo, per mildeco kaj
persvado, ne perforte, ĉar tio estus pli malbona ol la kredo de tiu, kiun oni
volas konvinki. Se io estas trudebla, tio estas bono kaj frateco; sed ni ne
kredas, ke la rimedo, fari ilin akceptitaj, estas perforto: konvinkiteco ne
estas trudebla.
842. Ĉar ĉiu
doktrino arogas al si esti la sola esprimo de vero, laŭ kiaj signoj oni do
povas ekkoni tiun, kiu rajtas prezentiĝi kun tia titolo?
Tiu estas la
doktrino, pro kiu fariĝas plej multe da virtuloj kaj malplej multe da
hipokrituloj, tio estas, tiu kiu admonas pli da homoj praktiki la leĝon de amo
kaj karitato laŭ ties plej alta pureco kaj laŭ ties plej vasta aplikado. Laŭ ĉi
tiu signo vi konstatos, ke iu doktrino estas bona, ĉar ia ajn doktrino, kiu
havus kiel efikon dissemi malkonkordon kaj starigi limojn inter idoj de Dio, ne
povas ne esti malvera kaj pereiga.
Libro: La Libro
de la Spiritoj – Allan Kardec.
Liberdade de
Consciência.
840. Será
atentar contra a liberdade de consciência opor entraves às crenças que podem
perturbar a sociedade?
Podem reprimir-se
os atos, mas a crença íntima é inacessível
Comentário de
Kardec: Reprimir os atos externos de uma crença, quando esses atos acarretam
qualquer prejuízo aos outros, não é atentar contra a liberdade de consciência
porque essa repressão deixa à crença sua Inteira liberdade.
841. Devemos,
por respeito à liberdade de consciência, deixar que se propaguem as doutrinas
perniciosas ou podemos, sem atentar contra essa liberdade, procurar conduzir
para o caminho da verdade os que se desviaram para falsos princípios?
Certamente se
pode e mesmo se deve; mas ensinai, a exemplo de Jesus, pela doçura e persuasão
e não pela força, porque seria pior que a crença daquele a quem desejásseis
convencer. Se há alguma coisa que possa ser imposta é o bem e a fraternidade,
mas não acreditamos que o meio de fazê-lo seja a violência: a convicção não se
impõe.
842. Como todas
as doutrinas têm a pretensão de ser única expressão da verdade, por que sinais
podemos reconhecer a que tem o direito de se apresentar como tal?
Essa será a que
produza mais homens de bem e menos hipócritas quer dizer, que pratiquem a lei
de amor e caridade na sua maior pureza e na sua aplicação mais ampla. Por esse
sinal reconhecereis que uma doutrina é boa, pois toda doutrina que tiver por
conseqüência semear a desunião e estabelecer divisões entre os filhos de Deus
só pode ser falsa e perniciosa.
Livro: O Livro
dos Espíritos – Allan Kardec.
Nenhum comentário:
Postar um comentário