domingo, 7 de junho de 2015

La martiroj / OS MÁRTIRES

La martiroj
Antaŭ ol la movado de diskonigo de la kristanaj pensoj, en la sino de la roma societo, la senditoj de Jesuo jam sin preparadis por helpi la misiulojn de la nova fido, antaŭsciante la reagon de la patricioj kontraŭ la principoj de frateco de la nova doktrino.
La pli riĉaj klasoj ne povis toleri tiajn principojn de egaleco, kiajn ordonis la lecionoj de la Nazaretano, konsideratajn kiel morala kovardeco, neakordigebla kun la fiera filozofio de la imperio, kaj tial ni vidas la kristanojn suferantajn la turmentojn de la persekuto, inicitita en la regado de Nerono el tiel doloraj kiel teruraj rememoroj. Neniun turmentilon oni forlasis ĉe la provado de la fido kaj de la konstanteco de tiuj rezignaciemaj kaj heroecaj animoj. Skurĝon, krucon, punŝtipon, ungojn el fero, fajron, leonojn en cirko, ĉion oni memoris por pli granda efikeco de la persekutado al la sekvantoj de la Ĉarpentisto el Nazareto. Petro kaj Paŭlo transdonas sian vivon ĉe la gloraj sanktigaj turmentegoj kaj ekde Nerono ĝis Diokleciano ia peza nubo da sango kaj larmoj envolvas la kristanan animon, plene fidantan al la Dia Providenco. Marko-Aŭrelio mem, kies alta spirita staturo ricevis de la Supro la mision ĉesigi tiajn frenezaĵojn, ne sukcesis bari la fluon da mallumaj fortoj, sed la sango de la kristanoj fariĝis suko de vivo por la diaj semoj de la Ŝafido, kaj iliaj sinoferoj estis ja fruktoj de la amplena vibrado de la instruado de la Kristo, kiu trairis la jarcentojn de la Tero por esti komprenata kaj praktikata en la venontaj jarmiloj.
Libro: Sur Vojo al la Lumo.
Emmanuel / Chico Xavier.
OS MÁRTIRES
Antes do movimento de propagação das idéias cristãs no seio da sociedade romana, já os prepostos de Jesus se preparavam para auxiliar os missionários da nova fé, conhecendo a reação dos patrícios em face dos postulados de fraternidade da nova doutrina.
As classes mais abastadas não podiam tolerar semelhantes princípios de igualdade, quais os que preconizavam as lições do Nazareno, considerados como postulados de covardia moral, incompatíveis com a orgulhosa filosofia do Império, e é assim que vemos os cristãos sofrendo os martírios da primeira perseguição, iniciada no reinado de Nero, de tão dolorosas quão terríveis lembranças. Nenhum instrumento de suplício foi esquecido na experimentação da fé e da constância daquelas almas resignadas e heróicas. O açoite, a cruz, o cavalete, as unhas de ferro, o fogo, os leões do circo, tudo foi lembrado para maior eficiência da perseguição aos seguidores do Carpinteiro de Nazaré. Pedro e Paulo entregam a vida na palma dos martírios santificadores e de Nero a Diocleciano uma nuvem pesada, de sangue e de lágrimas, envolve a alma cristã, cheia de confiança na Providência Divina. O próprio Marco Aurélio, cuja elevada estatura espiritual recebera do Alto a missão de paralisar semelhantes desatinos, não conseguiu deter a corrente de forças trevosas, mas o sangue dos cristãos era a seiva da vida lançada às divinas sementes do Cordeiro, e os seus sacrifícios foram bem os reflexos da amorosa vibração do ensinamento do Cristo, atravessando os séculos da Terra para ser compreendido e praticado nos milênios do porvir.
Livro: A Caminho da Luz.
Emmanuel \ Chico Xavier.

Nenhum comentário:

Postar um comentário