Karitato kaj amo al proksimulo
886. Kiu estas
la vera senco de la vorto karitato, kiel Jesuo ĝin komprenis?
Bonvolo por ĉiuj,
indulgemo kontraŭ aliulaj neperfektaĵoj, pardono de la ofendoj.
Amo kaj karitato
estas la kompletigaĵo de la leĝo de justeco, ĉar ami la proksimulon estas fari
al li ĉian bonon, kiu estas al ni ebla kaj kiun ni dezirus, ke oni faru al ni. Tiu
estas la senco de la vortoj de Jesuo: Amu vin reciproke, kiel fratoj.
Karitato, laŭ
Jesuo, ne limigas sin al almozo; ĝi ampleksas ĉiajn niajn rilatojn kun niaj
similuloj, ĉu malsuperaj, egalaj aŭ superaj al ni. Ĝi ordonas al ni indulgemon,
ĉar ankaŭ ni mem ĉi tiun bezonas; ĝi malpermesas al ni humiligi malfeliĉulon,
kontraŭe de tio, kio estas tre ofte farata. Se sin prezentas riĉa homo, oni
donas al li milojn da honoroj, oni regalas lin per miloj da flataĵoj; se,
kontraŭe, tiu estas malriĉa, ŝajnas kvazaŭ neniu bezonas sin ĝeni pro li. Nu, ju
pli bedaŭrinda estas lia pozicio, des pli multe oni devas sin deteni pliigi
lian malfeliĉon per humiligo. Vere bona homo penas altigi malsuperulon antaŭ
ties propraj okuloj, kaj tial li malpligrandigas la distancon inter ambaŭ.
887. Jesuo ankaŭ
diris: Amu viajn malamikojn. (Mateo, ĉap. 5:44.) Nu, ĉu amo al malamikoj ne
kontraŭas niajn naturajn inklinojn, kaj ĉu malamikeco ne venas de nesimpatiemo inter
la Spiritoj?
Sendube neniu
povas senti por malamikoj karesan, pasian amon; ne tion Jesuo volis diri; ami
siajn malamikojn estas ilin pardoni kaj fari al ili bonon page de malbono; tiel
agante, oni ekstaras super ilin; per venĝo, oni lokas sin sub ilin.
Libro: La Libro
de la Spiritoj – Allan Kardec, ĉap. XI.
Caridade e Amor
ao Próximo
886. Qual o
verdadeiro sentido da palavra caridade, como a entendia Jesus?
Benevolência
para com todos, indulgência para as imperfeições alheias, perdão das ofensas.
Comentário de
Kardec: O amor e a caridade são o complemento da lei de justiça, porque amar ao
próximo é fazer-lhe todo o bem possível, que desejaríamos que nos fosse feito.
Tal é o sentido das palavras de Jesus: “Amai-vos uns aos outros, como irmãos”.
A caridade, segundo Jesus, não se
restringe à esmola, mas abrange todas as relações com os nossos semelhantes,
quer se trate de nossos inferiores, iguais ou superiores. Ela nos manda ser
indulgentes, porque temos necessidade de indulgência, e nos proíbe humilhar o
infortúnio, ao contrário do que comumente se pratica. Se um rico nos procura,
atendemo-lo com excesso de consideração e atenção, mas se é um pobre, parece
que não nos devemos incomodar com ele. Quanto mais, entretanto, sua posição é
lastimável, mais devemos temer aumentar-lhe a desgraça pela humilhação. O homem
verdadeiramente bom procura elevar o inferior aos seus próprios olhos,
diminuindo a distância entre ambos.
887. Jesus ensinou
ainda: “Amai aos vossos inimigos”. Ora, um amor pelos nossos inimigos não é
contrário às nossas tendências naturais, e a inimizade não provém de uma falta
de simpatia entre os Espíritos?
Sem dúvida não
se pode ter, para com os inimigos, um amor terno e apaixonado. E não foi isso
que ele quis dizer. Amar aos inimigos é perdoá-los e pagar-lhes o mal com o
bem. É assim que nos tornamos superiores; pela vingança nos colocamos abaixo deles.
Livro: O Livro
dos Espíritos – Allan Kardec, cap. XI
Nenhum comentário:
Postar um comentário