Zorgu la korpon
kaj la Spiriton
11. Ĉu la morala
perfekteco konsistas en turmentado de la korpo? Por solvi tiun demandon, mi
apogas min sur elementaj principoj, kaj komencos pruvante la neceson zorgi la
korpon, kiu, laŭ la alternoj de sano kaj malsano, influas tre grave la animon,
kiun oni devas konsideri enkarcerigita en la karno. Por ke tiu enkarcerigito vivu,
elverŝiĝu kaj havu eĉ la iluziojn de libereco, la korpo devas esti sana, vigla,
kuraĝa. Ni faru komparon: Jen ili ambaŭ en perfekta stato; kion ili faru por
konservi la ekvilibron inter siaj kapabloj kaj siaj bezonoj, ja tiel malsimilaj?
Konflikto inter ambaŭ ŝajnas ja neevitebla, kaj malfacile trovebla la sekreto
pri ilia reciproka kompenso.
Tie ĉi staras du
sistemoj unu fronte al la dua: tiu de l’ asketoj, kiuj volas subpremi la
korpon, kaj tiu de la materialistoj, kiuj volas malaltigi la animon: du perfortoj
preskaŭ tiel malsaĝaj, unu kiel la dua. Ĉe la flanko de tiuj grandaj partioj
svarmas la multenombra tribo de l’ indiferentuloj, kiuj, sen konvinko kaj sen pasio,
malvarme amas kaj ŝpareme ĝuas. Kie do la saĝeco? Kie la scienco de la vivo?
Nenie; kaj tiu granda problemo restus tute nesolvita, se Spiritismo ne venus helpe
de la esplorantoj, montrante al ili la interrilatojn ekzistantajn inter la
korpo kaj la animo, kaj dirante, ke, ĉar korpo kaj animo estas necesaj unu al
alia, oni devas zorgi ilin ambaŭ. Amu do vian animon, sed zorgu ankaŭ vian
korpon, ties instrumenton; ne rekoni la bezonojn, indikatajn de la naturo mem,
estas ne rekoni la leĝon de Dio. Ne punu la korpon pro kulpoj, kiujn via libera
volo instigis ĝin fari, kaj pro kiuj ĝi tiel same respondas, kiel ĉevalo
mallerte direktata respondus por akcidentoj, kiujn ĝi kaŭzas. Ĉu vi estus do
pli perfektaj, se, martirigante la korpon, vi ne estus pro tio malpli egoistaj,
fieraj, malkaritemaj? Ne, la perfekteco ne kuŝas tie; ĝi troviĝas tuta en la
reformoj, kiujn vi trudos al via Spirito; fleksu ĝin, submetu ĝin, humiligu ĝin:
jen la rimedo por fari ĝin obeema al la volo de Dio kaj la sola vojo,
kondukanta al la perfekteco. - Georgo, protektanta Spirito. Parizo, 1863.
Libro: La
Evangelio Laŭ Spiritismo – Allan Kardec, ĉap. XVII.
Cuidar do Corpo
e do Espírito.
11. Consistirá a
perfeição espiritual na maceração do corpo? Para resolver esta questão, apoio-me
em princípios elementares, começo por demonstrar a necessidade de cuidar do corpo,
que, segundo as alternativas de saúde e doença, influi sobre a alma de maneira
muito importante, pois temos de considerá-la como prisioneira na carne. Para
que esta prisioneira possa viver, movimentar-se, até mesmo conceber a ilusão da
liberdade, o corpo deve estar ai disposto e vigoroso. Estabeleçamos uma
comparação: eis que ambos se encontram em perfeito estado; que devem fazer para
manter equilíbrio entre as suas aptidões e as suas necessidades tão diferentes?
O embate entre eles parece inevitável, e difícil chegar-se a segredo do
equilíbrio.
Dois sistemas se
defrontam neste caso: o dos ascetas, que desejam abater o corpo, e o dos materialistas,
que querem diminui a alma. Duas violências, quase tão insensata uma quanto a outra.
Ao lado dessas duas correntes, fervilha a multidão dos indiferentes, que sem
convicção nem paixão, amam com tibieza e gozam com parcimônia. Onde, pois, a
sabedoria? Onde, pois, a ciência de viver? Em parte alguma. E esse grande
problema ficaria inteiramente por resolver, se o Espiritismo não viesse em
auxílio dos pesquisadores, para demonstrar-lhes as relações existentes entre o
corpo e a alma, dizer-lhes que, desde que são reciprocamente necessários, é
indispensável cuidar de ambos. Amai, pois, a vossa alma, mas cuidai também do
corpo, instrumento da alma; desconhecer as necessidades que lhe são peculiares
por força da própria natureza, é desconhecer as leis de Deus. Não castigueis
pelas faltas que o vosso livre-arbítrio o fez cometer, e pelas quais ele é tão
responsável como o cavalo mal dirigido o é, pelos acidentes que causa. Sereis
por acaso mais perfeitos se, martirizando o corpo, não vos tornardes menos
egoístas, menos orgulhosos mais caridosos? Não, a perfeição não está nisso, mas
inteiramente nas reformas a que submeterdes o vosso Espírito. Dobrai-o,
subjuga-o, humilhai-o, mortificai-o: é esse o meio de o tornar mais dócil à
vontade de Deus, e o único que conduz à perfeição.
Livro: O
Evangelho Segundo o Espiritismo – Allan Kardec, Cap. XVII.
Nenhum comentário:
Postar um comentário