Malsano
Neniu rajtas
aserti, ke ĉia malsano estas ligita al la ellaboriĝ-procesoj de la mensa vivo,
sed estas tute certe, ke la ellaboriĝ-procesoj de la mensa vivo efektive
influas ĉiujn malsanojn.
Estas malsanoj,
kiuj sendube plenumas gravan rolon en la purigado de la spirito, aperante kun
la homo ĉe la lulilo aŭ lin akompanante, jaro post jaro, ĝis la tombo.
La denaskaj
inhibicioj, la neatenditaj mutiloj kaj la malfacile kuraceblaj malsanoj
nediskuteble klasiĝas, en la kadro de la necesaj elprovoj, tiel same, kiel
certaj medikamentoj nepre devas enskribiĝi en la preskrib-slipo de malsanulo;
tamen, en la ordinara vivo, la patologiaj simptomoj, en frakase grandega
plimulto, rezultas el la malsuperaj reflektoj de la menso sur la portilon de
niaj manifestiĝoj, estigantaj malordojn ĉe ties konsistigaj elementoj.
Ĉia kruda emocio
efikas sur la korpon simile al forta martelfrapo sur la strukturo de sentiva
aparato, kaj ĉia aflikto, karese nutrata, malbonigas ĝian funkciadon kvazaŭ
ruiniga rusto.
La nuntempa
medicino scias, ke ĉia mensa streĉiteco kaŭzas gravajn malordojn en la fizika
korpo.
Post kiam
efektiviĝis la spirita perturbo, la salivaj glandoj preskaŭ ĉiam haltigas sian
sekreciadon, kaj la stomako, en spasma stato, rifuzas produkti la kloridan acidon,
estigante digestan misfunkciadon, manifestiĝantan per la tiel nomata mukoza
kojlito. Post kiam fariĝis tiu primara fenomeno, kiu ofte malfermas pordon por timegindaj
organaj malordoj, ripetiĝas gastrointestaj perturboj, kiuj fine ruinigas la
nutroprocesojn koncernantajn la nervan stimulon, el kio rezultas diversaj simptomoj,
ekde la plej supraĵa iritiĝo de la stomaka membrano ĝis la malfacile sondebla
frenezo.
Ombra penso
malbonfartigas sanan korpon kaj pligravigas la malbonojn de malsana korpo.
Se estas
neprudente veneni la fiziologian aparaton per la ingesto de substancoj, kiuj
ĝin katenus al miskutimo, ankaŭ nepre necesas eviti la spiritajn malbonmoraĵojn,
kiuj al ĝi trudas hontigajn perturbojn, kiel tiuj ĉerpitaj en la elreviĝoj kaj
ĉagrenoj, kiujn ni adoptas kiel konstantan turmenton por nia interno.
Flegi
ofendiĝemon kaj bedaŭron, incitiĝemon kaj ĉagrenon estas tio sama, kiel semi
kaj sterki magnetajn dornejojn en la emocia grundo de nia ekzistado; estas propravole
toksi la ŝtofon de la karna vesto, difektante la centrojn de nia profunda vivo
kaj sekve ruinigante sangon kaj nervojn, glandojn kaj viscerojn de la korpo, kiun
la Dia Providenco al ni donas inter la homoj, cele al la disvolviĝo de niaj
kapabloj por la Eterna Vivo.
Ni do havu, ĉe
ĉiuj paŝoj de nia irado, komprenemon kaj paciencon, senlacan bonkorecon kaj edifan
toleremon, ĉar nur koste de la senĉesa renoviĝo de nia menso por la bono, kun
la apogo de nobla studado kaj konstanta servado, ni ja sukcesos superregi la malsanon,
utiligante la donojn de la Sinjoro kaj evitante la letalajn reflektojn
kuntrenantajn la neintencitan sinmortigon.
Libro: Penso kaj
Vivo.
Emmanuel / Chico
Xavier.
Enfermidade
Ninguém poderá
dizer que toda enfermidade, a rigor, esteja vinculada aos processos de
elaboração da vida mental, mas todos podemos garantir que os processos de
elaboração da vida mental guardam positiva influenciação sobre todas as
doenças.
Há moléstias que
têm, sem dúvida, função preponderante nos serviços de purificação do espírito,
surgindo com a criatura no berço ou seguindo-a, por anos a fio, na direção do
túmulo.
As inibições
congeniais, as mutilações imprevistas e as enfermidades dificilmente curáveis
catalogam-se, indiscutivelmente, na tabela das provações necessárias, como
certos medicamentos imprescindíveis figuram na ficha de socorro ao doente;
contudo, os sintomas patológicos na experiência comum, em maioria esmagadora,
decorrem dos reflexos infelizes da mente sobre o veículo de nossas
manifestações, operando desajustes nos implementos que o compõem.
Toda emoção
violenta sobre o corpo é semelhante a martelada forte sobre a engrenagem de
máquina sensível, e toda aflição amimalhada é como ferrugem destruidora,
prejudicando-lhe o funcionamento.
Sabe hoje a
medicina que toda tensão mental acarreta distúrbios de importância no corpo
físico.
Estabelecido o
conflito espiritual, quase sempre as glândulas salivares paralisam as suas
secreções, e o estômago, entrando em espasmo, nega-se à produção de ácido
clorídrico, provocando perturbações digestivas a se expressarem na chamada
colite mucosa. Atingido esse fenômeno primário que, muita vez, abre a porta a
temíveis calamidades orgânicas, os desajustamentos gastrintestinais repetidos
acabam arruinando os processos da nutrição que interessam o estímulo nervoso,
determinando variados sintomas, desde a mais leve irritação da membrana
gástrica até a loucura de abordagem complexa.
O pensamento
sombrio adoece o corpo são e agrava os males do corpo enfermo.
Se não é
aconselhável envenenar o aparelho fisiológico pela ingestão de substâncias que
o aprisionem ao vício, é imperioso evitar os desregramentos da alma que lhe
impõem desequilíbrios aviltantes, quais sejam aqueles hauridos nas decepções e
nos dissabores que adotamos por flagelo constante do campo íntimo.
Cultivar
melindres e desgostos, irritação e mágoa é o mesmo que semear espinheiros
magnéticos e adubá-los no solo emotivo de nossa existência, é intoxicar, por
conta própria, a tessitura da vestimenta corpórea, estragando os centros de
nossa vida profunda e arrasando, conseqüentemente, sangue e nervos, glândulas e
vísceras do corpo que a Divina Providência nos concede entre os homens, com
vistas ao desenvolvimento de nossas faculdades para a Vida Eterna.
Guardemos,
assim, compreensão e paciência, bondade infatigável e tolerância construtiva em
todos os passos da senda, porque somente ao preço de nossa incessante renovação
mental para o bem, com o apoio do estudo nobre e do serviço constante, é que
superaremos o domínio da enfermidade, aproveitando os dons do Senhor e evitando
os reflexos letais que se fazem acompanhar do suicídio indireto.
Livro:
Pensamento e Vida.
Emmanuel / Chico
Xavier.
Nenhum comentário:
Postar um comentário