Kulpo
Kiam ni
deflankiĝas de la devo, ni falas em kulposenton, fonton de rimorso, kiu, laŭ
siaj multoblaj esprimoj, malfermas ombrobreĉojn en la subtilaj histoj de la
animo.
Kaj la pento,
senĉese plifortigata de la reflektoj el nia amara memorado, transformiĝas en
mensan absceson, nin iom post iom venenante kaj ĉirkaŭen elverŝante la miasman
fluon de nia intima vivo, kiu toksas la spiritan spiron de niaj kunvivantoj.
Simile al la
magneto, posedanta sian specifan kampon, ĉiu homo kunportas haloon, aŭ aŭron,
el kreivaj aŭ el detruaj fortoj difinantaj lian karakteron ĉe la fasko da
nevideblaj radioj, kiujn li elsendas el si mem. Per tiu haloo ni starigas niajn
nevideblajn ligojn sur la kampoj de la afineco.
Ĉar la mensa
ondo agas en fermita cirkvito, ni per ĝi asimilas, kiam nin regas stato de
morala malvigleco, la korodajn elementojn emanantajn el ĉiaj Inteligentoj, enkarniĝintaj
aŭ elkarniĝintaj, kiuj agordiĝas al ni en la kampo de nia agado kaj influo.
Projekciante la
ŝirantajn energiojn de nia bedaŭro pro propra kulpo, ni preskaŭ ĉiam estas
trafitaj de interna silenta argumentado, kiu aliigas la bedaŭron, kiun ni komence
turnis kontraŭ ni mem, en ĉagrenon kaj koleron kontraŭ aliuloj.
Tiel okazas, ĉar
la reflektoj de nia dekliniĝo, kirliĝantaj ĉirkaŭ ni, tuj asimilas aliulajn
perturbojn, aŭdigante en la sino de nia animo ĉiujn senvortajn mesaĝojn de
ribelo kaj senkuraĝeco, kiuj vagas en la nin envolvanta psika atmosfero. Tiuj
reflektoj nin metamorfozas en efektivajn sociajn ribelemulojn, avidegantajn
izoliĝon aŭ skandalon, ĉe kiuj ni povus nin fordoni al imagado infektita de la
malsanecaj impresoj de niaj kulpoj.
Kaj ĉe tia
negativa stato, frapate de la vibroj de malsanecaj sentoj kaj pensoj, ni
atingas partan aŭ plenan malekvilibron de la organisma harmonio, implikante korpon
kaj animon en la retoj de malsano difinita per plej komplika diagnozo de la
klasika patologio. La kulposento, kun sia tuta sekvantaro el konsekvencaj perturboj,
efikos per siaj senĉesaj reflektoj sur tiun regionon de la korpo aŭ de la animo
respondan al la motivo de nia rimorso.
Ĉia
devodekliniĝo sekvigas penton, kiu, nutrate en la spirito, kuntrenas kruelajn
rezultojn, kelkfoje postulante longajn ekzistadojn por relernado kaj riparado.
Pro tio, fali en
kulpon necesigas aktivan humilecon por la kiel eble plej rapida restarigo de nia
vibra ekvilibro, se ni ne volas la timigan eniron en la lernejon de longaj
riparoj.
Ĝuste tial
Jesuo, ne nur kiel Dia Majstro sed ankaŭ kiel Saĝa Kuracisto, admonis, ke ni
repaciĝu kun niaj kontraŭuloj dum ni ankoraŭ iras kun ili. Per tio, li instruis
al ni konstrui la veran feliĉon sur la fundamento de la pura amo kaj de la
senĉesa pardono.
Libro: Penso kaj
Vivo.
Emmanuel / Chico
Xavier.
Culpa.
Quando fugimos
ao dever, precipitamo-nos no sentimento de culpa, do qual se origina o remorso,
com múltiplas manifestações, impondo-nos brechas de sombra aos tecidos sutis da
alma.
E o
arrependimento, incessantemente fortalecido pelos reflexos de nossa lembrança
amarga, transforma-se num abcesso mental, envenenando-nos, pouco a pouco, e
expelindo, em torno, a corrente miasmática de nossa vida íntima, intoxicando o
hausto espiritual de quem nos desfruta o convívio.
A feição do ímã,
que possui campo magnético específico, toda criatura traz consigo o halo ou
aura de forças criativas ou destrutivas que lhe marca a índole, no feixe de
raios invisíveis que arroja de si mesma. É por esse halo que estabelecemos as
nossas ligações de natureza invisível nos domínios da afinidade.
Operando a onda
mental em regime de circuito, por ela incorporamos, quando moralmente
desalentados, os princípios corrosivos que emanam de todas as Inteligências,
encarnadas ou desencarnadas, que se entrosem conosco no ámbito de nossa
atividade e influência.
Projetando as
energias dilacerantes de nosso próprio desgosto, ante a culpa que adquirimos,
quase sempre somos subitamente visitados por silenciosa argumentação interior
que nos converte o pesar, inicialmente alimentado contra nós mesmos, em mágoa e
irritação contra os outros.
É que os
reflexos de nossa defecção, a torvelinharem junto de nós, assimilam, de imediato,
as indisposições alheias, carreando para a acústica de nossa alma todas as
mensagens inarticuladas de revolta e desânimo, angústia e desespero que
vagueiam na atmosfera psíquica em que respiramos, metamorfoseando-nos em
autênticos rebelados sociais, famintos de insulamento ou de escândalo, nos
quais possamos dar pasto à imaginação virulada pelas mórbidas sensações de
nossas próprias culpas.
É nesse estado
negativo que, martelados pelas vibrações de sentimentos e pensamentos doentios,
atingimos o desequilíbrio parcial ou total da harmonia orgânica, enredando
corpo e alma nas teias da enfermidade, com a mais complicada diagnose da
patologia clássica.
A noção de
culpa, com todo o séquito das perturbações que lhe são conseqüentes, agirá com
os seus reflexos incessantes sobre a região do corpo ou da alma que corresponda
ao tema do remorso de que sejamos portadores.
Toda deserção do
dever a cumprir traz consigo o arrependimento que, alentado no espírito, se faz
acompanhar de resultantes atrozes, exigindo, por vezes, demoradas existências
de reaprendizado e restauração.
Cair em culpa
demanda, por isso mesmo, humildade viva para o reajustamento tão imediato
quanto possível de nosso equilíbrio vibratório, se não desejamos o ingresso
inquietante na escola das longas reparações.
É por essa razão
que Jesus, não apenas como Mestre Divino mas também como Sábio Médico, nos
aconselhou a reconciliação com os nossos adversários, enquanto nos achamos a
caminho com eles, ensinando-nos a encontrar a verdadeira felicidade sobre o
alicerce do amor puro e do perdão sem limites.
Livro:
Pensamento e Vida.
Emmanuel / Chico
Xavier.
Nenhum comentário:
Postar um comentário