Prospero
Prospero sur la
Tero signifas riĉecon, feliĉon.
La plejparto el
la homoj, aspirante al ĝia posedo, deziras elstarecon, aŭtoritaton,
superregadon...
Oni foruzas
multegajn bonojn de la vivo por akiri ĝian prestiĝon, kaj por ĝin elbatali ne
mankas tiuj, kiuj sondas la okultajn elementojn, celante altiri ĝian favoron.
Milionoj da
homoj nuntempe vivas serĉe de oro kaj superregado tiel klopodeme kiel, en la
antikveco, kadre de pli simplaj lernadoj, oni sin donis al la primitivaj okupoj
pri ĉaso kaj fiŝkaptado.
Tiel okazas,
ĉar, strebante al tiu aŭ tiu alia valorode la vivo, ni agigas la mensan
energion, kiu konsistas el niaj emocioj kaj deziroj.
La spegulo de la
koro, en konstanta turniĝado al la objektoj kaj situacioj, kiujn ni serĉas,
altiras sur nian vojon tiujn elementojn, kiuj okupas nian animon.
Ni tamen ne
forgesu, ke, dum nia penega irado direkte al la Dia Gloro, ni ĉiam identiĝas
kun tio reganta nian atenton, restante ĉe tiu aŭ tiu alia kampo de agado laŭ la
intenseco kaj daŭro de nia celado.
Kiel ĉe la
kinematografa filmo, kie la historio estas rakontata per seninterrompe
sinsekvantaj bildoj, tiel same nia sperto, en tiu aŭ tiu alia etapo de nia
vivo, konsistas el la ripetiĝantaj reflektoj de niaj sentoj, kiuj reflektoj
senhalte naskas ideojn, kies efiko estas difini la temojn de nia vivo, al kiuj
nia menso aliĝas, preskaŭ absolute identiĝante kun siaj propraj kreaĵoj, simile
al la testudo, kiu sin ŝirmas kaj izoliĝas en sia propra karapaco.
Pro tio, en la
mondo ĉiam ankoraŭ diskuteblas la koncepto pri prospero, ĉar ne ĉiuj scias
posedi, rangaltiĝi aŭ estri profite al la sanktegaj celoj de la Kreado.
Multaj homoj,
per la senĉesa mensa reflektado ĉe la monaj havaĵoj, progresas laŭ materialaj
rimedoj; sed ne transformante tiujn rimedojn en faktorojn de ĝenerala progreso,
ili elfosas al si orajn abismojn, en kiujn ili sin ĵetas, uzante longan tempon
por de si forskui la verdigron de la monavido. Multego da homoj, en ĉiu
jarcento, plugante la vivgrundon kun konstanta strebo al individua elstareco,
akiras vastan renomon en scienco kaj religio, en beletro kaj artoj; sed se ili
ne agigas siajn konkerojn por la protekto kaj la edukado de siaj kunuloj sur la
homaj vojoj, ili preskaŭ ĉiam, kvankam brilegante en la geniulgalerioj, suferas
la refrapon de siaj ekstravagancaj menso-ondoj kaj falas en danĝerajn
elpurig-labirintojn.
Jen kial estas
multe da prospero ŝajna, ja pli bedaŭrinda ol la materiala mizero mem, ĉar se
la malplena tablo kaj la senfajra forno povas prezenti vojon al beninda
riparado, tamen la manĝoriĉaj bankedoj kaj la plenaj kasoj ofte fariĝas avenuoj
de diboĉo, kondukantaj en la abismon de kulpo, de kiu ni eliros nur post longaj
restadoj en konsterno kaj ombro.
Multaj
religiuloj demandas, kiakaŭze Dio protektas la materialan progreson de
malpiuloj. Vere, tia fortuno ne ekzistas, ĉar prospero sen honesta konduto
estas nenio alia ol senrajta alproprigo, ia kvazaŭa brila vestaĵo kovranta
kaŝajn ulcerojn. Tiuj ulceroj postulas la ekeston de reflektoj kontraŭaj al la
eraroj, kiuj ilin naskis, por ke la vera prospero, kies esprimo estas servado
kaj kulturo, amo kaj honesteco, havigu al la spirito dominan lumreflekton.
Libro: Penso kaj
Vivo.
Emmanuel / Chico
Xavier.
Prosperidade
Prosperidade na
Terra quer dizer fortuna, felicidade.
Grande parte das
criaturas, almejando-lhe a posse, pleiteia relevo, autoridade, domínio...
Gastam-se largos
patrimônios da existência para conquistar-lhe o prestigio e não falta quem
surja no prélio estudando as forças ocultas para incorporar-lhe o bafejo.
Milhões dos
homens de hoje vivem à cata de ouro e predominância, com o mesmo empenho com
que antigamente, em aprendizados mais simples, se entregavam aos misteres
primitivos de caça e pesca.
E que, na
procura desse ou daquele valor da vida, mobilizamos a energia mental,
constituída à base de nossas emoções e desejos.
O espelho do
coração, constantemente focado no rumo dos objetos e situações que buscamos,
traz-nos à rota os elementos que nos ocupam a alma.
Não esqueçamos,
todavia, que, na laboriosa jornada para a Glória Divina, nos confundimos sempre
com aquilo que nos possui a atenção, demorando-nos nesse ou naquele setor de
luta, conforme a extensão e duração de nossos propósitos.
Como no filme
cinematográfico, em que a história narrada é feita pelos quadros que se sucedem,
ininterruptos, a experiência que nos é peculiar, nessa ou naquela fase da vida,
constitui-se dos reflexos repetidos de nossos sentimentos, gerando idéias
contínuas que acabam plasmando os temas de nossa luta, aos quais se nos associa
a mente, identificando-se, de modo quase absoluto, com as criações dela mesma,
à maneira da tartaruga que na carapaça, formada por ela própria, se isola e
refugia.
Em razão disso,
o conceito de prosperidade no mundo é sempre discutível, porqüanto nem todos
sabem possuir, elevar-se ou comandar com proveito para os sagrados objetivos da
Criação.
Muita gente,
pela reflexão mental incessante em torno dos recursos amoedados, progride em
títulos materiais; entretanto, se os não converte em fatores de enriquecimento
geral, cava abismos dourados nos quais se submerge, gastando longo tempo para
libertar-se do azinhavre da usura.
Legiões de
pessoas no século ferem o solo da vida, com anseios repetidos de saliência
individual, e adquirem vasto renome na ciência e na religião, nas letras e nas
artes; contudo, se não movimentam as suas conquistas no amparo e na educação
dos companheiros da senda humana, quase sempre, muito embora fulgurem nas
galerias da genialidade, sofrem o retorno das ondas mentais de extravagância
que emitem, caindo em perigosos labirintos de purgação.
Há, por isso,
muita prosperidade aparente, mais deplorável que a miséria material em si
mesma, porque a mesa vazia e o fogão sem lume podem ser caminhos de louvável reparação,
enquanto o banquete opíparo e a bolsa farta, em muitas ocasiões, apenas
significam avenidas de licença que correm para o despenhadeiro da culpa, de
onde só conseguiremos sair ao preço de longos estágios na perturbação e na
sombra.
Muitos religiosos
perguntam por que motivo protegeria Deus o progresso material dos ímpios. Em
verdade, porém, semelhante fortuna não existe, de vez que a prosperidade,
ausente da reta conduta, não passa de apropriação indébita e é como roupa
brilhante cobrindo chagas ocultas, que exigem a formação de reflexos contrários
aos enganos que as originaram, a fim de que a prosperidade legítima, a
expressar-se em serviço e cultura, amor e retidão, confira ao espírito o
reflexo dominante da luz.
Livro:
Pensamento e Vida.
Emmanuel / Chico
Xavier.
Nenhum comentário:
Postar um comentário