Komprenemo
La terkulturisto
ne malbezonas la plugilon, per kiu li sulkos la grundon.
La statuisto
utiligas la ĉizilon por konformigi la marmoron al la krea ideo flamiganta lian
kapon.
La homo
strebanta al estigado de mensaj reflektoj, kiuj protektu lian vojon, ne
malhavos la komprenemon kiel fundamenton de la renoviga laboro: komprenemon, kiel
simbolon de aktiva frateco, kaj simpation, kiu, kiel fortaltira centro,
eksterigu lian plej bonan flankon, por ke la plej bona flanko de aliuloj
eksteriĝu favore al li.
Ni ĉiuj nepre
estas envolvitaj en la mensa ondo de ni elsendata en reĝimo de natura cirkvito.
Ni
karakteriziĝas bona aŭ malbona laŭ tio, kiel ni uzas niajn sentojn kaj pensojn,
kiuj esence ja estas ŝarĝoj da elektromagneta forto, per kiuj ni vundas aŭ
karesas, helpas aŭ malutilas, vivigas aŭ ruinigas, kaj kiuj nepre revenas al ni
mem saturitaj de la bonaj aŭ malbonaj elementoj, per kiuj ni difinis ilian
direkton.
Kiam koleraj kaj
acidhumoraj, agresemaj kaj malĝentilaj kontraŭ la aliaj, ni kreas kontraŭ ni
mem, per reflekta efiko, senkuraĝecon kaj malmoderon, kruelecon kaj
malvarmecon, sed kiam malavaraj kaj komprenemaj, komplezemaj kaj utilaj al ĉiuj
el nia rondo, ni sekve kreas al ni mem ĝojon kaj trankvilon, sekurecon kaj
kuraĝon.
Ĉe ĉiuj aferoj,
ĉe ĉiuj kreitaĵoj, la vivo respondas al ni laŭ la naturo de nia alvoko.
Tiel longe ĝis
ili atingos la Kosman Konscion, ĉiuj kreitoj distingiĝas per luma flanko, kiu
ilin altigas al la suproj de la evoluo, kaj per ombra flanko, pro kiu ili ankoraŭ
suferas la influon de la malantaŭo.
Eĉ la ordinara
pozicio de la homo sur la Tero simbolas tiun specifan kondiĉon. Supre la plena
brilego de la Suno, malsupre la mallumeco de la abismo.
Ni ĉiuj ricevas
de la Ĉiela Patro stimulojn por la estonteco kaj suferas reflektojn de la
pasinteco, disverŝiĝantajn sur nian ekzistadon.
Malligante la katenojn de l’ malbono,
kiujn ni mem forĝis malutile al niaj animoj, ni sekve devas strebi al la bono,
senti ĝin, mense bildigi ĝin kaj ĝin konkretigi per ĉiuj fortoj al ni
disponeblaj.
Por komenci, ni
devas distingi krimulon disde krimado, same kiel terkulturisto diferencigas
vermon de plantado, celante estingi la regadon de la unua kaj kreskigi la
utilon de la dua. Kaj kiel la kamparano estingas la plagon por savi la
kultivaĵon, tiel same necesas, ke nia kompreno improvizu rimedojn por helpi la
proksimulon, falintan en la kaptilon de l’ krimado, sed tamen ĉi tiun ne
stimulante.
Malgrandiĝi por
helpi, ne malsupreniĝante, estas certigi ĉies pliboniĝon, reliefigante sian
propran sublimecon.
Sed nur la
senlaca strebado al komprenemo povas certigi al ni la nemalhaveblan ekvilibron
ĉe la memperfektiga penado, kiun ni garantiu per niaj plej bonaj revoj, ĉar nur
la pura amo kapablas krei en nia menso la energion de la dia lumo, kiu el ni
elsendiĝas per reflektoj de protekta renovigado.
Livro: Penso kaj
Vivo.
Emmanuel / Chico
Xavier.
Entendimento
O cultivador do
campo não prescinde do arado com que sulcará o corpo da gleba.
O estatuário
recorrerá ao buril para afeiçoar o mármore à idéia criadora que lhe inflama a
cabeça.
A criatura
interessada na produção de reflexos mentais protetores de sua senda não dispensará
o entendimento por alicerce do trabalho renovador.
Entendimento que
simbolize fraternidade operante.
Simpatia que se
converta em fulcro de força atrativa, exteriorizando-nos a melhor parte, para
que a melhor parte dos outros se exteriorize ao nosso encontro.
Todos somos
compulsoriamente envolvidos na onda mental que emitimos de nós, em regime de
circuito natural.
Categorizamo-nos
bons ou maus, conforme o uso de nossos sentimentos e pensamentos, que, no
fundo, constituem cargas de energia eletromagnética, com as quais ferimos ou
acalentamos, ajudamos ou prejudicamos, vitalizamos ou destruimos, e que voltam,
invariavelmente, a nós mesmos, impregnadas dos recursos felizes ou infelizes
com que lhes marcamos a rota.
Quando coléricos
e irritadiços, agressivos e ásperos para com os outros, criamos por atividade
reflexa o desalento e a intemperança, a crueldade e a secura para nós mesmos,
e, quando generosos e compreensivos, prestimosos e úteis para com aqueles que
nos cercam, criamos, conseqüentemente, a alegria e a tranqüilidade, a segurança
e o bom ânimo para nós próprios.
Responde-nos a
vida em todas as coisas e em todas as criaturas, segundo a natureza de nosso
chamamento.
Até o ingresso
na Consciência Cósmica, todos os seres se distinguem pela face de luz com que
se alteiam para os cimos da evolução e pela face de sombra pela qual ainda
sofrem a influência da retaguarda.
A própria
posição vulgar do homem na Terra vale por símbolo dessa condição específica.
Por cima o fulgor pleno do Sol, por baixo a escuridade do abismo.
Todos recolhemos
do Pai Celeste os estimulos ao futuro e todos padecemos os reflexos do passado
a se nos projetarem sobre a existência.
Desatando,
assim, as algemas do mal que nós mesmos forjamos em detrimento de nossas almas,
há que buscar o bem, senti-lo, mentalizá-lo e plasmá-lo com todos os potenciais
de realização ao nosso alcance.
Para começar,
precisaremos separar o criminoso da criminalidade, como o lavrador que
estabelece diferença entre o verme e a plantação, para abolir o domínio do
primeiro e enriquecer a utilidade da segunda. E assim como o trabalhador rural
extingue a praga, salvando a lavoura, é necessário que o nosso entendimento
improvise meios de auxiliar o companheiro que caiu sob o guante da
delinqüência, sem alentá-la.
Apequenar-se
para ajudar, sem perder altura, é assegurar a melhoria de todos, acentuando a
própria sublimação.
Entretanto, só o
culto infatigável do entendimento pode garantir-nos o equilíbrio indispensável
no serviço de autoburilamento em que devemos empenhar os nossos melhores
sonhos, de vez que apenas o amor puro é capaz de criar em nossa mente a energia
da luz divina, a expandir-se de nós em reflexos de protetora renovação.
Livro:
Pensamento e Vida.
Emmanuel / Chico
Xavier.
Nenhum comentário:
Postar um comentário