La Evangelio kaj la Estonteco
Modesta resumo
de la Historio igas nin duonvidi la eternajn fadenojn, kiuj ligas ĉiujn
generaciojn en la evoluaj periodoj de niaj planedo.
La scenejo de la
civilizacioj multfoje estis ŝanĝita, kaj ĝiaj dekoracioj ricevis profundajn
renovigojn, sed la aktoroj estas la samaj, irante en la purigaj luktoj direkte al
la perfekteco de Tiu, kiu estas la Lumo, ekde la komenco.
La unuajn
tempojn de la Homaro, la surtera homo estis nature kondukita al la eksteraj
laboroj, glatigante la vojon de la naturo por la solvo de la problemo de la vivo,
sed estis tempo, kiam lia spirita plenaĝeco estis proklamita de la saĝeco de Grekujo kaj
de la romanaj organizoj.
En tiu tempo, la
veno de la Kristo sur nian planedon signus la plej grandan eventon por la
mondo, ĉar la Evangelio estus la eterna mesaĝo de la Ĉielo, ligante la Teron
kun la lumplena regno de Jesuo, en la okazo de ĝia asimilado fare de la spirita
homo, rilate ĝiajn diajn instruojn. Sed la pureco de la Kristanismo ne sukcesis
resti senmakula, tuj kiam revenis en la nevideblan mondon la helpantoj de la
Sinjoro, reenkarniĝintaj sur la terglobo por glorigo de la apostolaj tempoj.
La sieĝo de la
mallumo ekposedis la koron de la homoj.
Tri jarcentoj
post la sanktigaj instruoj de Jesuo, aperis falso kaj perfido, adaptiĝante al
la interesoj de la politikaj povoj, tordante ĉiujn liajn principojn favore por
la doktrinoj de la oficialigita perforto.
La Dia Majstro
vane sendis siajn misiistojn kaj plej karajn disĉiplojn al la medio de la
surteraj luktoj. Kiam ili ne estis barbare mortigitaj de la krimaj popolamasoj aŭ
de turmentistoj de konsciencoj, tiam ili estis devigitaj kapitulaci antaŭ la
neklereco, atendante la foran juĝon de la posteularo.
De tiu tempo,
kiam la evangelia mesaĝo vastigadis la sferon de la homa libereco, pro sia
matureco komprenila belajn kaj konsolajn veraĵojn de la ekzistado, la spirita
homo haltas sur siaj ŝtupoj de progreso, nekapabla akompani la karnan homon en ties irado
sur la vojoj de kono.
Ĝuste tial, en
la tempo de grandegaj aviadiloj kaj de la radiotelefonio, ligantaj ĉiujn
kontinentojn kaj landojn de la nuneco, indikantaj la imperativojn de la leĝoj de
homa solidareco, ni vidas la koncepton pri civilizacio insultatan de ĉiuj
izolismaj doktrinoj, dum la popoloj sin preparas por ekstermado kaj detruado.
Ankoraŭ ĝuste tial, en la nomo de la Evangelio oni faras ĉiajn absurdojn en la
tiel nomataj kristanaj landoj.
Estas vero, ke
la okcidenta civilizacio eĉ ne kristaniĝis.
En Francujo oni
havas gilotinon, en Anglujo pendingon, en Germanujo hakilon kaj en Ameriko mem,
lando de frateco kaj konkordo, la elektran seĝon, kaj ni menciis sole nur la
supercivilizitajn naciojn de nia planedo. Ĉu Italujo ne efektivigis sian
agreson kontraŭ Abisenujo en la nomo de la kristana civilizacio de Okcidento?
Ĉu la italaj pastroj ne benis la kanonojn kaj la konkerajn mitralojn en la nomo
de la Evangelio? En la nomo de la Kristo oni dissemis dum ĉi tiuj dudek jarcentoj
ĉiajn malpacojn kaj ĉiajn amaraĵojn en la mondo.
Sed estas
veninta la tempo de reĝustigo de ĉiuj homaj valoroj. Kiam la doloraj kolektivaj
elaĉetoj anoncas la periodon de la lastaj “ĝemoj” de la Apokalipso, tiam la
spirita mondo devas penetri en la organizojn de la karna homo, ilin kondukante
por la bono de la tuta Homaro.
La Spiritismo,
en sia misio de Konsolanto, estas la subteno de la mondo en ĉi tiu jarcento da
devioj, de ĝia Historio; nur ĝi en sia mieno de reviviĝinta Kristanismo povas
savi la religiojn, malaperantajn inter la ekbatoj de forto kaj ambicio, de
egoismo kaj superregado, indikante al la homo ties verajn vojojn. El ĝia
torento da klarigoj oni povas trinki la kristalklaran akvon de konsolantaj
veraĵoj de la Ĉielo, kaj la animoj sin preparas por la nova erao. Estas
venintaj la tempoj, kiam la fortoj de malbono estas devigitaj forlasi siajn
lastajn poziciojn de superregado en la surteraj medioj, kaj iliaj lastaj
triumfoj estas vere la signo de ia kuraĝa kaj malfeliĉa reago, akcelanta la
realigon de la nigraj profetaĵoj, pezantaj sur ilia pereema imperio.
Diktatoroj, armeoj,
ekonomikaj hegemonioj, ŝanĝiĝemaj kaj senkonsciaj popolamasoj, negloraj
militoj, jarcentaj organizoj forpasos, kiel ĉagreno de premsonĝo.
La venko de la
forto estas heleco de artfajraĵo.
La tuta realaĵo
estas tiu de la Spirito kaj la tuta paco estas tiu el kompreno de la regno de
Dio kaj el ties justeco.
La forpasanta
jarcento efektivigos la dividon de la ŝafoj de la grandega grego. La bastono de
la paŝtisto kondukos la suferon en la peniga tasko de selekto kaj la doloro
plenumos la laboron, kiun la homoj ne akceptis kun amo.
Tempesto da
amaraĵoj balaos la tutan Teron. La filoj de la Jerusalemo de ĉiuj jarcentoj
devas plori, rigardante la pluvon da larmoj kaj sango, kiu ekfalos el la pezaj
nuboj de siaj nigraj konsciencoj.
Kondamnite de la
nenuligeblaj verdiktoj de siaj sociaj kaj politikaj eraroj, la eŭropa supereco
malaperos por ĉiam, kiel la Roma Imperio, transdonante al Ameriko la frukton de
siaj spertoj, por la estonta civilizacio.
Nun, sur la
Tero, oni travivas krepuskon, kiun sekvos profunda nokto; kaj la XX jarcenton
koncernas la misio elfini tiujn terurajn okazaĵojn.
Sed, estante
humilaj laborantoj de la Kristo, ni aŭdu lian voĉon en la interno de nia animo:
“Feliĉaj estas la malriĉaj en spirito, ĉar ilia estas la regno de la ĉielo!
Feliĉaj estas tiuj, kiuj malsatas kaj soifas justecon, ĉar ili satiĝos! Feliĉaj
estas la plorantaj, ĉar ili konsoliĝos! Feliĉaj estas la pacigantoj, ĉar filoj de
Dio ili estos nomataj!” (*)
Jes, ĉar post
mallumo venos aŭroro. Konsolaj lumoj envolvos la tutan terglobon rebonigitan de
la bapto de sufero. La spirita homo estos unuigita al la karna homo por la
glora irado en la Senlimo, kaj la Spiritismo estos eltirinta el sub iliaj ruboj
la dian animon de la religioj, kiujn la homoj perversigis, ilin ligante en la
akceptema brakumo de la Kristanismo restarigita.
Ni laboru por
Jesuo, eĉ kiam nia laborejo estu lokita en la dezerto de la konsciencoj.
Ni ĉiuj estas
vokitaj al la granda tasko kaj nia plej alta devo estas respondi al la invitoj
de la Elektito.
Rememorante la
bildojn de la Historio de la mondo ni sentas tranĉantan malvarmon en ĉi tiu
dolora krepusko de la okcidenta civilizacio. Ni memoru la favorkorecon de la
Patro kaj ni faru niajn preĝojn. La nokto baldaŭ venos kaj meze en ĝia densa
mallumo, ni ne forgesu Jesuon, kies senfina kompatemo estos, kiel ĉiam, la senmorta
heleco de la estonta matenruĝo el paco, frateco kaj savo
(*) Mateo, 5:3,
6, 4 kaj 9.
Libro: Sur Vojo
al la Lumo.
Emmanuel / Chico
Xavier.
O Evangelho e o Futuro
Um modesto
escorço da História faz entrever os laços eternos que ligam todas as gerações
nos surtos evolutivos do planeta.
Muita vez, o
palco das civilizações foi modificado, sofrendo profundas renovações nos seus
cenários, mas os atores são os mesmos, caminhando, nas lutas purificadoras,
para a perfeição dAquele que é a Luz do princípio.
Nos primórdios
da Humanidade, o homem terrestre foi naturalmente conduzido às atividades
exteriores, desbravando o caminho da natureza para a solução do problema vital,
mas houve um tempo em que a sua maioridade espiritual foi proclamada pela
sabedoria da Grécia e pelas organizações romanas.
Nessa época, a
vinda do Cristo ao planeta assinalaria o maior acontecimento para o mundo, de
vez que o Evangelho seria a eterna mensagem do Céu, ligando a Terra ao reino
luminoso de Jesus, na hipótese da assimilação do homem espiritual, com respeito
aos ensinamentos divinos. Mas a pureza do Cristianismo não conseguiu manter-se
intacta, tão logo regressaram ao plano invisível os auxiliares do Senhor, reencarnados
no globo terrestre para a glorificação dos tempos apostólicos.
O assédio das
trevas avassalou o coração das criaturas.
Decorridos três
séculos da lição santificante de Jesus, surgiram a falsidade e a má-fé
adaptando-se às conveniências dos poderes políticos do mundo, desvirtuando-se-lhe
todos os princípios, por favorecer doutrinas de violência oficializada.
Debalde enviou o
Divino Mestre seus emissários e discípulos mais queridos ao ambiente das lutas
planetárias. Quando não foram trucidados pelas multidões delinqüentes ou pelos
verdugos das consciências, foram obrigados a capitular diante da ignorância,
esperando o juízo longínquo da posteridade.
Desde essa
época, em que a mensagem evangélica dilatava a esfera da liberdade humana, em
virtude da sua maturidade para o entendimento das grandes e consoladoras
verdades da existência, estacionou o homem espiritual em seus surtos de
progresso, impossibilitado de acompanhar o homem físico na sua marcha pelas
estradas do conhecimento.
É por esse
motivo que, ao lado dos aviões poderosos e da radiotelefonia, que ligam todos os
continentes e países da atualidade, indicando os imperativos das leis da
solidariedade humana, vemos o conceito de civilização insultado por todas as
doutrinas de isolamento, enquanto os povos se preparam para o extermínio e para
a destruição. É ainda por isso que, em nome do Evangelho, se perpetram todos os
absurdos nos países ditos cristãos.
A realidade é
que a civilização ocidental não chegou a se cristianizar. Na França temos a
guilhotina, a forca na Inglaterra, o machado na Alemanha e a cadeira elétrica
na própria América da fraternidade e da concórdia, isto para nos referirmos
tão-somente às nações supercivilizadas do planeta. A Itália não realizou a sua
agressão à Abissínia, em nome da civilização cristã do Ocidente? Não foi em
nome do Evangelho que os padres italianos abençoaram os canhões e as metralhadoras
da conquista? Em nome do Cristo espalharam-se, nestes vinte séculos, todas as
discórdias e todas as amarguras do mundo.
Mas é chegado o
tempo de um reajustamento de todos os valores humanos. Se as dolorosas
expiações coletivas preludiam a época dos últimos ''ais'' do Apocalipse, a
espiritualidade tem de penetrar as realizações do homem físico, conduzindo-as
para o bem de toda a Humanidade.
O Espiritismo,
na sua missão de Consolador, é o amparo do mundo neste século de declives da
sua História; só ele pode, na sua feição de Cristianismo redivivo, salvar as
religiões que se apagam entre os choques da força e da ambição, do egoísmo e do
domínio, apontando ao homem os seus verdadeiros caminhos.
No seu manancial
de esclarecimentos, poder-se-á beber a linfa cristalina das verdades
consoladoras do Céu, preparando-se as almas para a nova era. São chegados os
tempos em que as forças do mal serão compelidas a abandonar as suas derradeiras
posições de domínio nos ambientes terrestres, e os seus últimos triunfos são
bem o penhor de uma reação temerária e infeliz, apressando a realização dos
vaticínios sombrios que pesam sobre o seu império perecível.
Ditadores,
exércitos, hegemonias econômicas, massas versáteis e inconscientes, guerras
inglórias, organizações seculares, passarão com a vertigem de um pesadelo.
A vitória da
força é uma claridade de fogos de artifício.
Toda a realidade
é a do Espírito e toda a paz é a do entendimento do reino de Deus e de sua
justiça.
O século que
passa efetuará a divisão das ovelhas do imenso rebanho. O cajado do pastor
conduzirá o sofrimento na tarefa penosa da escolha e a dor se incumbirá do
trabalho que os homens não aceitaram por amor.
Uma tempestade
de amarguras varrerá toda a Terra. Os filhos da Jerusalém de todos os séculos
devem chorar, contemplando essas chuvas de lágrimas e de sangue que rebentarão
das nuvens pesadas de suas consciências enegrecidas.
Condenada pelas
sentenças irrevogáveis de seus erros sociais e políticos, a superioridade
européia desaparecerá para sempre, como o Império Romano, entregando à América
o fruto das suas experiências, com vistas à civilização do porvir.
Vive-se agora,
na Terra, um crepúsculo, ao qual sucederá profunda noite; e ao século XX
compete a missão do desfecho desses acontecimentos espantosos.
Todavia, os
operários humildes do Cristo ouçamos a sua voz no âmago de nossa alma: "Bem-venturados
os pobres, porque o reino de Deus lhes pertence! Bem-aventurados os que têm
fome de justiça, porque serão saciados! Bem-aventurados os aflitos, porque
chegará o dia da consolação! Bem-aventurados os pacíficos, porque irão a
Deus!" (*)
Sim, porque
depois da treva surgirá uma nova aurora. Luzes consoladoras envolverão todo o
orbe regenerado no batismo do sofrimento. O homem espiritual estará unido ao
homem físico para a sua marcha gloriosa no Ilimitado, e o Espiritismo terá
retirado dos seus escombros materiais a alma divina das religiões, que os
homens perverteram, ligando-as no abraço acolhedor do Cristianismo restaurado.
Trabalhemos por Jesus,
ainda que a nossa oficina esteja localizada no deserto das consciências. Todos
somos dos chamados ao grande labor e o nosso mais sublime dever é responder aos
apelos do Escolhido.
Revendo os
quadros da História do mundo, sentimos um frio cortante neste crepúsculo doloroso
da civilização ocidental. Lembremos a misericórdia do Pai e façamos as nossas
preces. A noite não tarda e, no bojo de suas sombras compactas, não nos
esqueçamos de Jesus, cuja misericórdia infinita, como sempre, será a claridade
imortal da alvorada futura, feita de paz, de fraternidade e de redenção.
(*) Mateus, 5:3,
6, 4 e 9.
Livro: A Caminho
da Luz.
Emmanuel / Chico
Xavier.
Nenhum comentário:
Postar um comentário