Fé, Mãe da Esperança e da Caridade
11. A fé, para
ser proveitosa, deve ser ativa; não pode adormecer. Mãe de todas as virtudes
que conduzem a Deus, deve velar atentamente pelo desenvolvimento das suas
próprias filhas.
A esperança e a
caridade são uma conseqüência da fé. Essas três virtudes formam uma trindade
inseparável. Não é a fé que nos sustenta a esperança de vermos cumpridas as
promessas do Senhor; porque, se não tivermos fé, que esperaremos? Não é a fé
que nos dá o amor? Pois, se não tiverdes fé, que reconhecimento tereis, e por
conseguinte, que amor?
A fé, divina
inspiração de Deus, desperta todos os sentimentos que conduzem o homem ao bem:
é a base da regeneração. É, pois, necessário, que essa base seja forte e
durável, pois se a menor dúvida puder abalá-la, que será do edifício que
construístes sobre ela? Erguei, portanto, esse edifício, sobre alicerces
inabaláveis. Que a vossa fé seja mais forte que os sofismas e as zombarias dos
incrédulos, pois a fé que não desafia o ridículo dos homens, não é a verdadeira
fé.
A fé sincera é
dominadora e contagiosa. Comunica-se aos que não a possuíam, e nem mesmo
desejariam possuí-la; encontra palavras persuasivas, que penetram na alma,
enquanto a fé aparente só tem palavra sonoras, que produzem o frio e a
indiferença. Pregai pelo exemplo da vossa fé, para transmiti-la aos homens;
pregai pelo exemplo das vossas obras, para que vejam o mérito da fé; pregai
pela vossa inabalável esperança, para que vejam a confiança que fortifica e
estimula a enfrentar todas as vicissitudes da vida.
Tende, portanto,
a verdadeira fé, na plenitude da sua beleza e da sua bondade, na sua pureza e
na sua racionalidade. Não aceiteis a fé sem comprovação, essa filha cega da
cegueira. Amai a Deus, mas sabei porque o amais. Crede nas suas promessas, mas
sabei porque o fazeis. Segui os nossos conselhos, mas conscientes dos fins que
vos propomos e dos meios que vos indicamos para atingi-los. Crede e esperai,
sem fraquejar: os milagres são produzidos pela fé.
José, Espírito
Protetor, Bordeaux, 1862
Livro: O
Evangelho Segundo o Espiritismo – Allan Kardec, cap. XIX.
La Fido, kiel
Patrino de l’ Espero kaj de la Karito
11. Por esti
fruktodona, la fido devas esti aktiva; ĝi ne devas rigidiĝi. Patrino de ĉiuj
virtoj, kondukantaj al Dio, ĝi devas atente prigardi la elvolviĝon de la
filinoj, kiujn ĝi naskas.
Espero kaj
karito estas sekvoj de fido; tiuj tri virtoj estas nedisigebla triopo. Ĉu ne la
fido havigas la esperon, ke estos plenumitaj la promesoj de la Sinjoro? Ĉar se
vi ne havas fidon, kion vi atendas? Ĉu ne la fido donas amon? ĉar, se vi ne
havas fidon, kian dankon vi havas kaj, sekve, kian amon?
Supera inspiro
de Dio, la fido vekas ĉiujn noblajn instinktojn, kiuj kondukas la homon al la
bono; ĝi estas la bazo de la sinkorektigo. Estas necese do, ke tiu bazo estu
fortika kaj daŭra, ĉar, se ia eĉ malgranda dubo ĝin ŝancelos, kio fariĝos el la
domo, kiun vi konstruos sur ĝi? Konstruu do tiun domon sur neskueblaj
fundamentoj; via fido estu pli forta, ol la sofismoj kaj mokoj de nekredantoj, ĉar
fido, kiu ne alfrontas la mokojn de la homoj, ne estas vera fido.
Sincera fido
estas entuziasmiga kaj facile komunikebla; ĝi komunikiĝas al la homoj, kiuj ne
havis ĝin aŭ eĉ ne volis ĝin havi; ĝi trovas konvinkajn parolojn, kiuj trafas
la animon, dum la ŝajna fido havas nur belsonajn parolojn, kiuj lasas la aŭskultantojn
malvarmaj kaj indiferentaj. Prediku per la ekzemplo de via fido, por el ĝi doni
iom al la homoj; prediku per la ekzemplo de viaj agoj, por vidigi al la homoj
la meriton de la fido; prediku per via firma espero, por ke la homoj konstatu la
fidon, kiu faras la homon forta kaj preta alfronti ĉiajn alternaĵojn de la
vivo.
Havu do fidon je
ĉio, kion ĝi havas belan kaj bonan, laŭ ĝia pureco, laŭ ĝia racieco. Ne akceptu
la fidon sen kontrolo, blindan filinon de la blindeco. Amu Dion, sed sciu, kial
vi Lin amas; kredu al Liaj promesoj, sed sciu, kial vi kredas; sekvu niajn
konsilojn, sed komprenu la celon, kiun ni montras al vi, kaj la rimedojn, kiujn
ni alportas al vi, por ke vi ĝin atingu. Kredu kaj esperu, neniam malfortiĝante:
la mirakloj estas verkoj de la fido. - Jozefo, Protektanta Spirito. Bordeaux,
1862.
Livro: La Evangelio Laŭ Spiritismo –
Allan Kardec, ĉap. XIX.
Nenhum comentário:
Postar um comentário