sábado, 23 de janeiro de 2016

Prece para pedir um Conselho / Preĝo por peti konsilon

Prece para pedir um Conselho
24. Prefácio _ Quando ficamos indecisos quanto a alguma coisa que temos por fazer, devemos propor-nos, antes de tudo, as seguintes questões: 1º) O que pretendo fazer pode causar algum prejuízo a outra pessoa? 2º) Pode ser útil a alguém? 3º) Se alguém fizesse o mesmo para mim, eu ficaria satisfeito? Se o que temos de fazer só interessa a nós mesmos, é conveniente pesar as vantagens e desvantagens pessoais que nos podem advir. Se interessa a outros, e se fazendo bem a um pode resultar em mal para outro, é igualmente de conveniência pesar as vantagens e desvantagens. Afinal, mesmo para as melhores coisas, é necessário considerar a oportunidade e as circunstâncias, porquanto uma coisa boa por si mesma pode dar maus resultados em mãos inábeis, ou se não for conduzida com prudência e circunspecção. Em todo caso, pode-se sempre pedir a assistência dos Espíritos protetores, lembrando-nos desta máxima de sabedoria: Na dúvida, abstém-te! (Cap. XXVIII, nº 38).
25. Prece - Em nome de Deus Todo-Poderoso, vós, Bons Espíritos que me protegeis, inspirai-me a melhor decisão a tomar, na incerteza em que me encontro. Dirigi o meu pensamento para o bem, e desviai a influência dos que tentam enganar-me.
Livro: O Evangelho Segundo o Espiritismo - Allan Kardec, cap. XXVIII.
Preĝo por peti konsilon
24. Antaŭparolo. Kiam ni hezitas pri tio, ĉu fari aŭ ne fari ion, ni devas, antaŭ ĉio, proponi al ni mem la jenajn demandojn:
1-e. Ĉu la ago, pri kies efektivigo mi hezitas, povas porti ian malutilon al iu alia?
2-e. Ĉu ĝi povas esti utila al iu?
3-e. Se iu farus tion al mi, ĉu mi estus kontenta?
Se la ago interesas nur nin mem, ni devas pesi la sumon da personaj profitoj kaj malprofitoj, kiuj povas el ĝi rezulti.
Se ĝi interesas alian personon, sed, utilante al unu, ĝi eble portos malutilon al alia, oni devas ankaŭ pesi la sumon de la bono kaj de la malbono, por agi aŭ ne agi.
Fine, eĉ pri la plej bonaj aferoj, estas ankoraŭ necese konsideri la oportunecon kaj la flankajn cirkonstancojn, ĉar io tre bona per si mem povas rezulti malbone en mallertaj manoj, se ĝi ne estas kondukita kun prudento kaj singardemo. Antaŭ ol komenci, oni devas konsulti siajn fortojn kaj rimedojn por plenumado.
En ĉiaj okazoj, oni povas ĉiam peti la helpon de la protektantaj Spiritoj, memorante jenan saĝan maksimon: Se vi dubas, ne agu. (Ĉap. XXVIII, § 38.)
25. Preĝo. En la nomo de Dio Ĉiopova, bonaj Spiritoj, kiuj min protektas, inspiru al mi la plej bonan decidon en la necerteco, en kiu mi troviĝas. Direktu mian penson al la bono, kaj deturnu la influon de tiuj, kiuj provus devojigi min.
Libro: La Evangelio laŭ Spiritismo – Allan Kardec, ĉap. XXVIII.

Nenhum comentário:

Postar um comentário