Paralizulo
14. – Kaj
enirinte en ŝipeton, li transiris, kaj venis en sian propran urbon. – Kaj jen oni alportis al li
paralizulon, kuŝantan sur lito; kaj Jesuo, vidinte ilian fidon, diris al la
paralizulo: Kuraĝu, filo, viaj pekoj estas pardonitaj.
Kaj jen iuj el
la skribistoj diris en si: ĉi tiu blasfemas. – Kaj Jesuo, eksciante iliajn pensojn, diris: Kial vi
pensas malbonon en viaj koroj? Ĉar kio estas pli facila, diri: Viaj pekoj estas
pardonitaj; aŭ diri: Leviĝu kaj piediru? - Sed por ke vi sciu, ke la Filo de
homo havas aŭtoritaton sur la tero pardoni pekojn – tiam li diris al la
paralizulo: Leviĝu, prenu vian liton, kaj iru al via domo.
Kaj li leviĝis,
kaj iris al sia domo. – Kaj vidinte tion, la homamasoj timis, kaj gloris Dion, kiu donis tian aŭtoritaton
al homoj. (Sankta Mateo, ĉap. IX, par. 1 ĝis 8.)
15. – Kion povus
signifi tiuj vortoj: “Viaj pekoj estas pardonitaj”, kaj per kio ili povis
kunhelpi por la resanigo? Spiritismo liveras pri ili la ŝlosilon, kiel ankaŭ
pri sennombraj aliaj vortoj ĝis nun ne komprenataj. Per la plureco de la ekzistadoj,
ĝi al ni instruas, ke la malbonoj kaj afliktoj de la vivo ofte estas pago de kulpoj el la
pasinteco, kaj ke ni suferas dum la nuna vivo la sekvojn de la eraroj, kiujn ni
faris en antaŭa ekzistado: tiel estos ĝis ni pagos la ŝuldojn pro niaj neperfektaĵoj,
ĉar ĉiuj ekzistadoj estas inter si solidaraj.
Se la malsano de
tiu homo estis elpago de kulpo, kiun li iam faris, do diri al li: “Viaj pekoj
estas pardonitaj” estis la samo , kiel diri: “Vi pagis vian ŝuldon; via nuna
fido elviŝis la kaŭzon de via malsano; vi sekve meritas esti liberigita el via malsano”.
Tial Jesuo diris al la skribistoj: “Tiel facile estas diri: Viaj pekoj estas
pardonitaj, kiel: Leviĝu kaj piediru”. Se la kaŭzo ĉesis, la efiko ja devas ĉesi. Ĝi
estas la sama okazo de malliberulo, al kiu oni dirus: “Via krimo estas pagita
kaj pardonita”; tio samvalorus kiel diri al li: “Vi povas eliri el la malliberejo”.
Libro:
La Genezo – Allan Kardec, ĉap.: XV.
O Paralítico
14. Jesus,
havendo tomado um barco, atravessou o lago e veio à sua cidade (Cafarnaum). - E
como lhe apresentassem um paralítico deitado num leito, Jesus, vendo sua fé
disse ao paralítico: Meu filho, tende confiança, vossos pecados vos serão
perdoados.
E logo alguns
dos escribas disseram entre si: Este homem blasfema. Mas Jesus, sabendo o que
eles pensavam, lhes disse: Por que tendes maus pensamentos em vossos corações? Pois,
o que é mais fácil dizer: Vossos pecados vos são perdoados, ou dizer:
Erguei-vos, e andai? Ora, a fim de que
saibais que o Filho do Homem tem sobre a terra o poder de perdoar os pecados:
Levantai-vos, disse então ao paralítico; levai vossa cama, e ide para vossa
casa.
O paralítico se
levantou logo e foi para sua casa. E o povo, vendo este milagre, encheu-se de
temor e rendeu graças a Deus por haver dado um tal poder aos homens. (S. Mateus,
cap. IX, vers. de 1 a 8).
15. Que poderiam
significar essas palavras: "Vossos pecados vos são perdoados", e o
que elas poderiam servir para a cura? O Espiritismo fornece a chave, como de
uma infinidade de outras palavras incompreendidas até hoje; ele nos ensina,
pela lei da pluralidade das existências, que os males e as aflições da vida são
freqüentemente expiações do passado, e que padecemos na vida presente as
conseqüências das faltas que cometemos numa existência anterior: as diversas
existências são solidárias umas com as outras até que hajamos pago a dívida de
suas imperfeições.
Se, pois, a
moléstia desse homem fosse uma punição pelo mal que pudera ter cometido, ao lhe
dizer: "Vossos pecados vos são perdoados", era o mesmo que dizer:
"Haveis pago vossa dívida; a causa de vossa moléstia é apagada por vossa
fé presente; em conseqüência, mereceis ser libertado de vossa moléstia. "É
por isso que ele disse aos escribas: "É tão fácil dizer: Vossos pecados
vos são perdoados, como: Levantai-vos, e andai;" cessada a causa, o efeito
deve cessar. O caso é o mesmo que para um prisioneiro a quem viessem dizer: "Vosso
crime está expiado e perdoado," o que equivaleria a lhe dizer:
"Podeis sair da prisão."
Livro: A Gênese –
Allan Kardec, cap.: XV.
Nenhum comentário:
Postar um comentário