Ne kredi
“Sed kiu ne
kredos, tiu estos kondamnita.” – Jesuo / MARKO, 16 : 16.
La nekredantoj
estas tiuj, kiuj restas. Por ili, ĉiuj vivoesprimoj reduktiĝas al finhavaj
sensaĵoj, perdiĝontaj en la malluman mortabismon.
Kiuj levas sian
koron al la plej alta vivo, tiuj estas savitaj. Iliaj labortagoj estas ŝtupoj
de senfina lumŝtuparo. Per energia penado kaj peza lukto, ili preterdistancas
siajn similulojn kaj, kvankam konfesante la propran neperfektecon, ili difinas
al si la ĉirkaŭan pejzaĝon kaj identigas la evoluirejojn. Plenaj de kuraĝo, ili
sentas, ke ili plenumas la malfacilan taskon supreniri la monton de amo kaj
saĝo.
Kiuj tamen ne
kredas, tiuj malvastigas siajn horizontojn kaj vidas nur per tomboiraj okuloj,
inertaj koncerne pripensadon kaj taksadon.
Jesuo asertis,
ke tiuj estas kondamnitaj.
Unuavide tia
aserto ŝajnas ne akordi kun la grandanimeco de la Majstro.
Kondamnitaj de
kiu kaj al kio?
La justeco de
Dio estas kunigita kun la kompato, kaj la eterna infero estas nur dogma
imagaĵo.
Tamen nepre
necesas rekoni, ke kiuj ne kredas la grandecon de la propra destino, tiuj sin mem kondamnas
en la plej malaltajn sferojn de la vivo. Pro la kutimo nur akcepti tion
videblan, ili daŭre restos sur la polvo, memvole nekapablaj aliri pli altajn
regionojn, dum la aliaj paŝas survoje al la certeco de la senmorta vivo.
La kredo estas
amika lampo, kies flamon subtenas la eterna suno de l’ fido kaj la blovoj de
neado kaj dubo neniam estingas.
Sed la nekredo
konas la vivon nur laŭ la ombroj ĵetataj de la propraj movoj, akceptante nenion
ekster la nokto kaj la marĉo en kiujn ĝi sin mem kondamnis.
Emmanuel / Chico
Xavier.
Libro: “Vojo,
Vero kaj Vivo” - ĉapitro 163.
NÃO CRER
“Mas quem não
crer será condenado.” – Jesus / MARCOS, capítulo 16, versículo 16.
Os que não crêem
são os que ficam. Para eles, todas as expressões da vida se reduzem a sensações
finitas, destinadas à escura voragem da morte.
Os que alçam o
coração para a vida mais alta estão salvos. Seus dias de trabalho são degraus
de infinita escada de luz. A custa de valoroso esforço e pesada luta,
distanciam-se dos semelhantes e, apesar de reconhecerem a própria imperfeição,
classificam a paisagem em torno e identificam os caminhos evolutivos. Tomados
de bom ânimo, sentem-se na tarefa laboriosa de ascensão à montanha do amor e da
sabedoria.
No entanto, os
que não crêem, limitam os próprios horizontes e nada enxergam senão com os
olhos destinados ao sepulcro, adormecidos quanto à reflexão e ao discernimento.
Afirmou Jesus
que eles se encontram condenados.
A primeira
vista, semelhante declaração parece em desacordo com a magnanimidade do Mestre.
Condenados a que
e por quem?
A justiça de
Deus conjuga-se à misericórdia e o inferno sem-fim é imagem dogmática.
Todavia, é
imperioso reconhecer que quantos não crêem, na grandeza do próprio destino,
sentenciam a si mesmos às mais baixas esferas da vida. Pelo hábito de apenas
admitirem o visível, permanecerão beijando o pó, em razão da voluntária
incapacidade de acesso aos planos superiores, enquanto os outros caminham para
a certeza da vida imortal.
A crença é
lâmpada amiga, cujo clarão é mantido pelo infinito sol da fé. O vento da
negação e da dúvida jamais consegue apagá-la.
A descrença,
contudo, só conhece a vida pelas sombras que os seus movimentos projetam e nada
entende além da noite e do pântano a que se condena por deliberação própria.
Livro: Caminho,
Verdade e Vida, cap.: 163
Emmanuel / Chico
Xavier.
Nenhum comentário:
Postar um comentário