Negocoj
“Kaj li diris al
ili : Kial vi serĉis min? Ĉu vi ne sciis, ke mi devas esti en la domo de mia
Patro?” Jesuo / LUKO, 2 : 49.
La homo de l’
mondo estas ĉiam okupita de negocoj rilataj al siaj pasemaj interesoj.
Unuj trapasas la
tutan vivon, observante la kurzojn de la borsoj, dum aliaj absorbiĝas en la
studado de la merkatoj.
La landoj havas
siajn internajn kaj eksternajn negocojn, en kies koncernaj servoj estas uzataj
mirindaj kapabloj de la intelekto. Sed malgraŭ sia respektinda trajto, kiam
laŭleĝaj, tiuj movadoj estas necertaj kaj pasemaj.
La plej fortaj
borsoj spertos krizojn; la monda komerco estas ŝanĝiĝema kaj, iafoje,
sendanka.
Tre maloftaj
homoj sin dediĉas al siaj eternaj interesoj. La plejmulto ilin memoras tro
malfrue, kiam ilia korpo ekmortas, kaj nur tiam ili vekiĝas el la fatala
forgeso.
La homa kreito
devas tamen rigardi sian propran spiritan lumigon, kiel la plej bonan surteran
negocon, ĉar tia operacio signifas la intereson de la Providenco pri ni.
Dio permesis la
transakciojn sur la planedo, por ke ni lernu fratecon en la interŝanĝo, kaj Li
lasis fariĝi la surterajn negocojn, ke per ili ni instruiĝu pri la plej granda
el ĉiuj negocoj. Jen kial la Majstro klare parolas al ni laŭ la notoj de Luko :
- “Ĉu vi ne sciis, ke mi devas esti en la domo de mia Patro?”
Emmanuel / Chico
Xavier.
Libro: Vojo,
Vero kaj Vivo,- ĉapitro 27.
NEGÓCIOS
“E ele lhes
disse: Por que me procuráveis? não sabíeis que me convém tratar dos negócios de
meu Pai?“ - Jesus / LUCAS, capítulo 2,
versículo 49.)
O homem do mundo
está sempre preocupado pelos negócios referentes aos seus interesses efêmeros.
Alguns passam a
existência inteira observando a cotação das bolsas. Absorvem-se
outros no estudo dos mercados.
Os países têm
negócios internos e externos. Nos serviços que lhes dizem respeito, utilizam-se
maravilhosas atividades da inteligência. Entretanto,
apesar de sua feição respeitável, quando legítimas, todos esses movimentos são precários
e transitórios.
As bolsas mais
fortes sofrerão crises; o comércio do mundo é versátil e, por vezes, ingrato.
São muito raros
os homens que se consagram aos seus interesses eternos. Freqüentemente,
lembram-se disso, muito tarde, quando o corpo permanece a morrer. Só então,
quebram o esquecimento fatal.
No entanto, a
criatura humana deveria entender na iluminação de si mesma o melhor negócio da
Terra, porqüanto semelhante operação representa o interesse da Providência
Divina, a nosso respeito.
Deus permitiu as
transações no planeta, para que aprendamos a fraternidade nas expressões da
troca, deixou que se processassem os negócios terrenos, de modo a ensinar-nos,
através deles, qual o maior de todos. Eis por que o Mestre nos fala claramente,
nas anotações de Lucas: - “Não sabíeis que me convém tratar dos negócios de meu
Pai?”
Emmanuel / Chico
Xavier.
Livro: Caminho, Verdade
e Vida. Cap.: 27.
Nenhum comentário:
Postar um comentário