107.
Características gerais. – Predominância do espírito sobre a matéria; desejo do
bem. Suas qualidades e poderes para o bem estão em relação com o grau de
adiantamento que hajam alcançado; uns têm a ciência, outros a sabedoria e a
bondade. Os mais adiantados reúnem o saber às qualidades morais. Não estando
ainda completamente desmaterializados, conservam mais ou menos, conforme a
categoria que ocupem, os traços da existência corporal, assim na forma da
linguagem, como nos hábitos, entre os quais se descobrem mesmo algumas de suas
manias. De outro modo, seriam Espíritos perfeitos.
Compreendem Deus
e o infinito e já gozam da felicidade dos bons. São felizes pelo bem que fazem
e pelo mal que impedem. O amor que os une lhes é fonte de inefável ventura, que
não tem a perturbá-la nem a inveja, nem os remorsos, nem nenhuma das más paixões
que constituem o tormento dos Espíritos imperfeitos. Todos, entretanto, ainda
têm que passar por provas, até que atinjam a perfeição absoluta.
Como Espíritos,
suscitam bons pensamentos, desviam os homens da senda do mal, protegem na vida
os que se lhes mostram dignos de proteção e neutralizam a influência dos
Espíritos imperfeitos sobre aqueles a quem não é grato sofrê-la.
Quando
encarnados, são bondosos e benevolentes com os seus semelhantes. Não os movem o
orgulho, nem o egoísmo, ou a ambição. Não experimentam ódio, rancor, inveja ou
ciúme e fazem o bem pelo bem.
A esta ordem
pertencem os Espíritos designados, nas crenças vulgares, pelos nomes de bons
gênios, gênios protetores, Espíritos do bem. Em épocas de superstições e de
ignorância, eles foram elevados à categoria de divindades benfazejas.
O Livro dos
Espíritos – Allan Kardec.
Bonaj Spiritoj
107. - Regado de
la spirito super la materio, deziro al bono. Iliaj kvalitoj kaj ilia kapableco
praktiki bonon rilatas kun la ŝtupo, kiun ili atingis: unuj posedas scion,
aliaj saĝon kaj bonecon, kaj la plej progresintaj havas kune la scion kaj la moralajn
kvalitojn. Ĉar ili ankoraŭ ne tute senmateriiĝis, tial ili konservas pli aŭ
malpli nete, laŭ sia rango, postsignojn de la enkorpa vivo, elmontratajn ĉu per
la parolo, ĉu per la kutimoj, en kiuj sin trovas eĉ kelkaj el iliaj manioj;
alie, ili estus Spiritoj perfektaj.
Ili komprenas
Dion kaj la senfinon, kaj jam ĝuas la feliĉon de la bonuloj. Ili estas feliĉaj
pro la bono, kiun ili faras, kaj pro la malbono, kiun ili antaŭhaltigas. La amo,
ilin kuniganta, estas por ili fonto de dolĉega feliĉo, kiun ne ombras envio,
konsciencoriproĉoj aŭ iu el la malnoblaj pasioj, turmentantaj la neperfektajn
Spiritojn; tamen ili ĉiuj ankoraŭ devas elporti provojn, por atingi la
absolutan perfektecon.
Kiel Spiritoj,
ili inspiras bonajn pensojn, deturnas la homojn for de la malbono-vojo,
protektas, kiam sur la Tero, la homojn, kiuj indas ilian protekton, kaj nuligas
la influon de la neperfektaj Spiritoj sur la personojn, al kiuj tia influo ne
plaĉas.
La homoj, en
kiujn ili estas enkarniĝintaj, estas bonaj kaj korfavoraj kontraŭ siaj
similuloj; ili neniam enlasas en sian koron malamon, resenton, envion aŭ ĵaluzon,
kaj faras bonon pro amo al bono.
Al ĉi tiu ordo
apartenas la Spiritoj, nomataj de la vulgaraj kredoj bonaj genioj, protektantaj
genioj kaj Spiritoj de bono. Dum la tempoj de superstiĉoj kaj neklereco, oni
rigardadis ilin kiel bonfarantajn diojn.
La Libro de la
Spiritoj – Allan Kardec.
Nenhum comentário:
Postar um comentário