Feliĉigi homojn
kaj ne aŭtomobilojn - tio estas la gvidlinio de la dana arkitekto kaj
urboplanisto Jan Gehl. Kiel tio funkcias, tion li jam montris en kelkaj
grandurboj. Ekzemple en Kopenhago kaj Novjorko.
"Hodiaŭ ĉiu
urbestro deziras havi vivindan urbon, tio estas urbo kun alta
vivokvalito", diras Jan Gehl. Por li estas klare ke vivinda urbo estas
urbo kiun la homoj aktive uzas.
Plej bildige tio
montriĝas en la trafiko: "Se en urbo multaj homoj piediras aŭ biciklas,
tiam temas pri homfavora urbo. Tio ankaŭ korespondas al homaj sensaj spertoj:
Oni moviĝas en sia medio. En aŭtomobilo oni nur traveturas ĝin."
Apud la vivinda
urbo, la politikistoj hodiaŭ ankaŭ volas havi sanan urbon: "Oni rimarkis
kiel malsane estas por homoj daŭre sidi en aŭtomobilo." Por kompensi la
mankon de moviĝo en la loĝantaro ne sufiĉas pledi pri sporto dum libertempo.
"La moviĝo devas integriĝi en la ĉiutagon."
La kreskantan
intereson pri homcentra trafikplanado Gehl observas mondskale ekde la jaro
2000. Tiel li ekzemple konsilis politikistojn de Novjorko, Melburno kaj Moskvo
pri tio kiel ili povas adapti sian urbon al la bezonoj de la enloĝantoj kaj
kiel ili povas igi la urbon pli vivinda. En sia hejmurbo Kopenhago Gehl jam de
kelkaj jardekoj sukcese kunagas en la trafikplanado: Tie hodiaŭ 41 procentoj de
la loĝantoj veturas bicikle al la laborejo.
Gehl estas
konvinkita ke la urboplanando pli kaj pli distanciĝos de la aŭtomobila trafiko,
ankaŭ pro motivoj de la mediprotektado: "Aŭtomobiloj bezonas multe da
spaco kaj ili malpurigas la aeron. Ni povas esti certaj ke en tuta Eŭropo la
biciklaj vojoj estos pliampleksigataj kaj ke malpli da aŭtomobiloj veturos tra
la stratoj."
La arkitekto
antaŭvidas kun intereso kiel la memveturantaj aŭtomobiloj efikos al la urboj:
"Memveturanta aŭtomobilo kiu daŭre funkcias, povus plenumi la laboron de
dek normalaj aŭtomobiloj. Tiam urbo bezonos pli kaj pli malmulte da
aŭtomobiloj."
Aliflanke laŭ li
la aŭtomobila industrio nervoziĝas, ĉar la aŭtomobila trafiko en la urbo estas
malkreskinta. La industrio esperas denove suprenŝraŭbi siajn vendociferojn per
la memveturantaj aŭtomobiloj. "Ni devas tre zorge plani kiel ni integros
la memveturantajn aŭtomobilojn en la urban trafikon", diras Gehl. Unu
afero tamen estas certa laŭ la urboplanisto: La klasika aŭtomobilo en la urbo
ne havas estontecon.
Nenhum comentário:
Postar um comentário