264 – Como deve
ser considerada, no Espiritismo, a chamadas “Santíssima Trindade”, da teologia
católica?
Os textos
primitivos da organização cristã não falam da concepção da Igreja Romana,
quanto à chamada “Santíssima Trindade”.
Devemos
esclarecer, ainda, que o ponto de vista católico provém de sutilezas teológicas
sem base séria nos ensinamentos de Jesus.
Por largos anos,
antes da Boa Nova, o bramanismo guardava a concepção de Deus, dividido em três
princípios essenciais, que os seus sacerdotes denominavam Brama, Vishnu e Çiva.
(*).
Contudo, a
Teologia, que se organizavam sobre os antigos princípios do politeísmo romano,
necessitava apresentar um complexo de enunciados religiosos, de modo a
confundir os espíritos mais simples, mesmo porque sabemos que se a Igreja foi,
a princípio, depositária das tradições cristãs, não tardou muito que o
sacerdócio eliminasse as mais belas expressões do profetismo, inumando o
Evangelho sob um acervo de convenções religiosas e roubando às revelações
primitivas a sua feição de simplicidade e de amor.
Para esse
desiderato, as forças que vinham disputar o domínio do Estado, em face da
invasão dos povos considerados bárbaros, se apressaram, no poder, em transformar
os ensinos de Jesus em instrumento da política administrativa, adulterando os
princípios evangélicos nos seus textos primitivos e assimilando velhas doutrinas como as da Índia legendária, e
organizando novidades teológicas, com as quais o Catolicismo se reduziu a uma
força respeitável, mas puramente humana, distante do Reino de Jesus, que na
afirmação do Mestre, simples e profunda, não tem ainda fundamentos divinos na
face da Terra.
(*) – O Padre
Alta, em O Cristianismo do Cristo e o de seus vigários, nos diz que a fórmula
do catecismo – 3-Pessoas em Deus – era verdadeira em latim, onde o vocábulo persona
significa forma, aspecto, aparência. É falsa, porém, em francês ou em
português, com acepção de indivíduo. –Nota da Editora.
O Consolador –
Emmanuel / Chico Xavier.
264. – Kiel
devas esti konsiderata, en Spiritismo, la tiel nomata “Sanktega Triunuo” de la
katolika teologio?
– La primitivaj
tekstoj de la kristana organizaĵo ne parolas pri la koncepto de la Roma
Eklezio, rilate al la tiel nomata “Sanktega Triunuo”.
Ni ankoraŭ
klarigu, ke la katolika vidpunkto venas de teologiaj subtilaĵoj sen serioza
bazo en la instruoj de Jesuo.
Dum longaj
jaroj, antaŭ ol la Bona Novaĵo, la bramanismo gardis la koncepton de Dio
dividita en tri esencajn principojn, kiujn ĝiaj pastroj nomis Bramo, Viŝnuo kaj
Ŝivao. (1)
Sed la Teologio,
kiu sin organizis sur la antikvaj principoj de la roma politeismo, bezonis
prezenti komplekson de religiaj formuloj, por konfuzi la pli simplajn
spiritojn, des pli ĉar ni scias, ke, se en la komenco la Eklezio estis gardanto
de la kristanaj tradicioj, ne tre malfrue la pastraro forigis la plej belajn
karakterojn de la profetismo, enterigante la Evangelion en amason da religiaj
konvencioj, kaj senigante la primitivajn revelaciojn je ilia aspekto de simpleco
kaj amo.
Por atingi tion,
la fortoj venintaj pridisputi la regadon de la ŝtato, pro la invado de la
popoloj konsiderataj kiel barbaroj, rapidis, jam ĉe la regado, aliformigi la
instruojn de Jesuo en instrumenton de la administra politiko, falsante la evangeliajn
principojn en ties primitivaj tekstoj kaj asimilante malnovajn doktrinojn, kiaj
tiuj de la legenda Hindujo, kaj organizante teologiajn novaĵojn, per kiuj
Katolikismo reduktiĝis al respektinda, sed pure homa forto, malproksima de la
Regno de Jesuo, kiu, laŭ la simpla kaj profunda aserto de la Majstro, ankoraŭ ne
havas diajn fundamentojn sur la Tero.
(1) Pastro Alta,
en “La Kristanismo de la Kristo kaj tiu de ĝiaj pastroj”, diras al ni, ke la
katekisma formulo – 3 personoj en Dio – estis vera en la latina lingvo, kie la
vorto “persona” signifas formon, aspekton, ŝajnon. Ĝi tamen estas falsa en la
franca aŭ en la portugala, en kiuj ĝi havas la sencon de individuo. – Noto de
la Eldonistoj.
La Konsolanto –
Emmanuel / Chico Xavier.
Nenhum comentário:
Postar um comentário