189. – Kion faru
la surtera patrino por evangelie plenumi siajn devojn kaj konduki siajn
infanojn al la bono kaj vero?
– En la hejma
medio la patrina koro devas esti la dia eksponento de ĉia spirita komprenemo
kaj de ĉiaj oferoj por la familia paco.
En tia sfero de
laboro, ĉe la plej sankta tasko de persona abnegacio, la kristana virino
ekverŝas la veran lumon sur la vojon de siaj infanoj, tra la vivo.
La patrina misio
konsistas nur el la ĉiama disdonado de la amo de Dio, la Patro de Senlima
Boneco, kiu metis en la koron de la patrinoj la sanktan vivesencon. En la
surteraj laboroj ekzistas tiuj, kiuj lasas sin treni de la egoismo kaj individueco;
estas necese tamen vekiĝi ĝustatempe, tiamaniere
ke ne difektiĝu la fonto de amemo.
Antaŭ ĉio, la
surtera patrino komprenu, ke ĉiaj infanoj estas unue infanoj de Dio.
Ekde la
infanaĝo, ŝi devas prepari ilin por la laboro kaj lukto, ilin atendantaj.
Ekde la unuaj
jaroj, ŝi instruu al la infanoj eviti la abismon de libereco, kontrolante al
ili la sintenojn kaj korektante iliajn pensmanierojn, ĉar tiu estas ja la plej
oportuna okazo por la fiksado de la vivobazoj.
Ŝi devas senti
la infanojn de aliaj patrinoj, kvazaŭ ili estas de ŝi mem, neniel nutrante la
falsan komprenon, ke la ŝiaj estas pli bonaj kaj plimulte dotitaj ol tiuj de la
aliaj patrinoj.
Ŝi instruu al
ili la plej puran toleremon, sed ne flankemetu la energion, kiam ĝi estos necesa
en la edukprocedo, rekonante la variecon de tendencoj kaj la diversecon de la
temperamentoj.
Ne rompante la
normon de spirita grandeco de sia tasko, ŝi oferu sin ĉiel, kiel ŝi povos, por
la paco de siaj infanoj, instruante al ili, ke ĉia doloro estas respektinda, ke
ĉia edifa laboro estas dia, kaj ke ĉia malŝparo estas grava peko.
Ŝi instruu al
ili la respekton al la aliula malfeliĉo, ke ankaŭ ili estu protektataj en la
mondo, en la ilin atendanta suferhoro, komuna al ĉiuj enkarnaj spiritoj.
Ĉe la problemoj
de doloro kaj laboro, de provo kaj sperto, ŝi ne pravigu ĉian plendon de siaj
infanoj sen senpasia, skrupula ekzameno de la demandoj, altigante iliajn
sentojn al Dio, ne permesante, ke ili haltu ĉe la frivolaĵoj aŭ moralaj antaŭjuĝoj
de la nedaŭraj situacioj de la mondo.
Hejme, ŝi estu
la bona, senpartia konsilantino, la stimulo al la laboro kaj la fonto de
harmonio por ĉiuj.
Ŝi serĉu en la
kompatema Patrino de Jesuo la simbolon de la kristanaj virtoj, transdonante al
siaj ĉirkaŭantoj la sublimajn dotojn de humileco kaj persistemo, sen ia ajn priokupiĝo
pri la pasemaj gloretoj de la materia vivo.
Se tamen ĉiuj
ŝiaj sindonoj kaj rezignoj fiaskos ĉe la plenumado de tiu programo de evangelia
diligenteco, koncernas la nekomprenatajn patrinojn transdoni al Dio la frukton
de siaj laboroj, malbezonante ĉian juĝon de la mondo, ĉar la Favorkora Patro
scios taksi ŝiajn oferojn kaj benos ja ŝiajn penojn, en la sankta institucio de
la familia vivo.
Libro: La
Konsolanto – Emmanuel / Chico Xavier.
189 –Que deve
fazer a mãe terrestre para cumprir evangelicamente os seus deveres, conduzindo
os filhos para o bem e para a verdade?
No ambiente
doméstico, o coração maternal deve ser o expoente divino de toda a compreensão
espiritual e de todos os sacrifícios pela paz da família.
Dentro dessa
esfera de trabalho, na mais santificada tarefa de renúncia pessoal, a mulher
cristã acende a verdadeira luz para o caminho dos filhos através da vida.
A missão materna
resume-se em dar sempre o amor de Deus, o Pai de Infinita Bondade, que pôs no
coração das mães a sagrada essência da vida. Nos labores do mundo, existem
aquelas que se deixam levar pelo egoísmo do ambiente particularista; contudo, é
preciso acordar a tempo, de modo a não viciar a fonte da ternura.
A mãe terrestre
deve compreender antes de tudo, que seus filhos, primeiramente, são filhos de
Deus.
Desde a
infância, deve prepara-los para o trabalho e para a luta que os esperam.
Desde os
primeiros anos, deve ensinar a criança a fugir do abismo da liberdade, controlando-lhe
as atitudes e concentrando-lhe as posições mentais, pois que essa é a ocasião
mais propícia à edificação das bases de uma vida.
Deve sentir os
filhos de outras mães como se fossem os seus próprios, sem guardar, de modo
algum, a falsa compreensão de que os seus são melhores e mais altamente
aquinhoados que os das outras.
Ensinará a
tolerância mais pura, mas não desdenhará a energia quando seja necessária no
processo da educação, reconhecida a heterogeneidade das tendências e a
diversidade dos temperamentos.
Sacrificar-se de
todos os modos ao seu alcance, sem quebrar o padrão de grandeza espiritual de
sua tarefa, pela paz dos filhos, ensinando-lhes que toda dor é respeitável, que
todo trabalho edificante é divino, e que todo desperdício é falta grave.
Ensinar-lhes-á o
respeito pelo infortúnio alheio, para que sejam igualmente amparados no mundo,
na hora de amargura que os espera, comum a todos os espíritos encarnados.
Nos problemas da
dor e do trabalho, da provação e da experiência, não deve dar razão a qualquer
queixa dos filhos, sem exame desapaixonado e meticuloso das questões,
levantando-lhes os sentimentos para Deus, sem permitir que estacionem na
futilidade ou nos prejuízos morais das situações transitórias do mundo.
Será ele no lar
o bom conselho sem parcialidade, o estímulo do trabalho e a fonte de harmonia
para todos.
Buscará na
piedosa Mãe de Jesus o símbolo das virtudes cristãs, transmitindo aos que a
cercam os dons sublimes da humildade e da perseverança, sem qualquer
preocupação pelas gloriosas efêmeras da vida material.
Cumprindo esse
programa de esforço evangélico, na hipótese de fracassarem todas as suas
dedicações e renúncias, compete às mães incompreendidas entregar o fruto de seu
labores a Deus, prescindindo de qualquer julgamento do mundo, pois que o Pai de
Misericórdia saberá apreciar os seus sacrifícios e abençoarão as suas penas, no
instituto sagrado da vida familiar.
Livro: O
Consolador – Emmanuel / Chico Xavier.
Nenhum comentário:
Postar um comentário