Prospero
Prospero
sur la Tero signifas riĉecon, feliĉon.
La plejparto el la homoj, aspirante al ĝia posedo, deziras elstarecon, aŭtoritaton, superregadon...
La plejparto el la homoj, aspirante al ĝia posedo, deziras elstarecon, aŭtoritaton, superregadon...
Oni
foruzas multegajn bonojn de la vivo por akiri ĝian prestiĝon, kaj por ĝin
elbatali ne mankas tiuj, kiuj sondas la okultajn elementojn, celante altiri
ĝian favoron.
Milionoj
da homoj nuntempe vivas serĉe de oro kaj superregado tiel klopodeme kiel, en la
antikveco, kadre de pli simplaj lernadoj, oni sin donis al la primitivaj okupoj
pri ĉaso kaj fiŝkaptado.
Tiel
okazas, ĉar, strebante al tiu aŭ tiu alia valoro de la vivo, ni agigas la
mensan energion, kiu konsistas el niaj emocioj kaj deziroj.
La
spegulo de la koro, en konstanta turniĝado al la objektoj kaj situacioj, kiujn
ni serĉas, altiras sur nian vojon tiujn elementojn, kiuj okupas nian animon.
Ni
tamen ne forgesu, ke, dum nia penega irado direkte al la Dia Gloro, ni ĉiam
identiĝas kun tio reganta nian atenton, restante ĉe tiu aŭ tiu alia kampo de
agado laŭ la intenseco kaj daŭro de nia celado.
Kiel
ĉe la kinematografa filmo, kie la historio estas rakontata per seninterrompe
sinsekvantaj bildoj, tiel same nia sperto, en tiu aŭ tiu alia etapo de nia
vivo, konsistas el la ripetiĝantaj reflektoj de niaj sentoj, kiuj reflektoj
senhalte naskas ideojn, kies efiko estas difini la temojn de nia vivo, al kiuj
nia menso aliĝas, preskaŭ absolute identiĝante kun siaj propraj kreaĵoj, simile
al la testudo, kiu sin ŝirmas kaj izoliĝas en sia propra karapaco.
Pro tio, en la mondo ĉiam ankoraŭ diskuteblas la koncepto pri prospero, ĉar ne ĉiuj scias posedi, rangaltiĝi aŭ estri profite al la sanktegaj celoj de la Kreado.
Pro tio, en la mondo ĉiam ankoraŭ diskuteblas la koncepto pri prospero, ĉar ne ĉiuj scias posedi, rangaltiĝi aŭ estri profite al la sanktegaj celoj de la Kreado.
Multaj
homoj, per la senĉesa mensa reflektado ĉe la monaj havaĵoj, progresas laŭ
materialaj rimedoj; sed ne transformante tiujn rimedojn en faktorojn de
ĝenerala progreso, ili elfosas al si orajn abismojn, en kiujn ili sin ĵetas,
uzante longan tempon por de si forskui la verdigron de la monavido. Multego da
homoj, en ĉiu jarcento, plugante la vivgrundon kun konstanta strebo al
individua elstareco, akiras vastan renomon en scienco kaj religio, en beletro
kaj artoj; sed se ili ne agigas siajn konkerojn por la protekto kaj la edukado
de siaj kunuloj sur la homaj vojoj, ili preskaŭ ĉiam, kvankam brilegante en la
geniulgalerioj, suferas la refrapon de siaj ekstravagancaj menso-ondoj kaj
falas en danĝerajn elpurig-labirintojn.
Jen
kial estas multe da prospero ŝajna, ja pli bedaŭrinda ol la materiala mizero
mem, ĉar se la malplena tablo kaj la senfajra forno povas prezenti vojon al
beninda riparado, tamen la manĝoriĉaj bankedoj kaj la plenaj kasoj ofte fariĝas
avenuoj de diboĉo, kondukantaj en la abismon de kulpo, de kiu ni eliros nur
post longaj restadoj en konsterno kaj ombro.
Multaj
religiuloj demandas, kiakaŭze Dio protektas la materialan progreson de
malpiuloj. Vere, tia fortuno ne ekzistas, ĉar prospero sen honesta konduto
estas nenio alia ol senrajta alproprigo, ia kvazaŭa brila vestaĵo kovranta
kaŝajn ulcerojn. Tiuj ulceroj postulas la ekeston de reflektoj kontraŭaj al la
eraroj, kiuj ilin naskis, por ke la vera prospero, kies esprimo estas servado
kaj kulturo, amo kaj honesteco, havigu al la spirito dominan lumreflekton.
Libro: Penso kaj Vivo - 19
Emmanuel / Chico Xavier
PROSPERIDADE
Prosperidade
na Terra quer dizer fortuna, felicidade.
Grande
parte das criaturas, almejando-lhe a posse, pleiteia relevo, autoridade,
domínio...
Gastam-se
largos patrimônios da existência para conquistar-lhe o prestigio e não falta
quem surja no prélio estudando as forças ocultas para incorporar-lhe o bafejo.
Milhões dos homens de hoje vivem à cata de ouro e predominância, com o mesmo empenho com que antigamente, em aprendizados mais simples, se entregavam aos misteres primitivos de caça e pesca.
Milhões dos homens de hoje vivem à cata de ouro e predominância, com o mesmo empenho com que antigamente, em aprendizados mais simples, se entregavam aos misteres primitivos de caça e pesca.
E
que, na procura desse ou daquele valor da vida, mobilizamos a energia mental,
constituída à base de nossas emoções e desejos.
O
espelho do coração, constantemente focado no rumo dos objetos e situações que buscamos, traz-nos à rota
os elementos que nos ocupam a alma.
Não
esqueçamos, todavia, que, na laboriosa jornada para a Glória Divina, nos
confundimos sempre com aquilo que nos possui a atenção, demorando-nos nesse ou
naquele setor de luta, conforme a extensão e duração de nossos propósitos.
Como
no filme cinematográfico, em que a história narrada é feita pelos quadros que
se sucedem, ininterruptos, a experiência que nos é peculiar, nessa ou naquela
fase da vida, constitui-se dos reflexos repetidos de nossos sentimentos,
gerando idéias contínuas que acabam plasmando os temas de nossa luta, aos quais
se nos associa a mente, identificando-se, de modo quase absoluto, com as
criações dela mesma, à maneira da tartaruga que na carapaça, formada por ela
própria, se isola e refugia.
Em
razão disso, o conceito de prosperidade no mundo é sempre discutível, por quanto
nem todos sabem possuir, elevar-se ou comandar com proveito para os sagrados
objetivos da Criação.
Muita
gente, pela reflexão mental incessante em torno dos recursos amoedados, progride em títulos
materiais; entretanto, se os não converte em fatores de enriquecimento geral,
cava abismos dourados nos quais se submerge, gastando longo tempo para
libertar-se do azinhavre da usura. Legiões
de pessoas no século ferem o solo da vida, com anseios repetidos de saliência
individual, e adquirem vasto renome na ciência e na religião, nas letras e nas
artes; contudo, se não movimentam as suas conquistas no amparo e na educação
dos companheiros da senda humana, quase sempre, muito embora fulgurem nas
galerias da genialidade, sofrem o retorno das ondas mentais de extravagância
que emitem, caindo em perigosos labirintos de purgação.
Há,
por isso, muita prosperidade aparente, mais deplorável que a miséria material
em si mesma, porque a mesa vazia e o fogão sem lume podem ser caminhos de
louvável reparação, enquanto o banquete opíparo e a bolsa farta, em muitas
ocasiões, apenas significam avenidas de licença que correm para o despenhadeiro
da culpa, de onde só conseguiremos sair ao preço de longos estágios na
perturbação e na sombra.
Muitos
religiosos perguntam por que motivo protegeria Deus o progresso material dos
ímpios. Em verdade, porém, semelhante
fortuna não existe, de vez que a prosperidade, ausente da reta conduta, não
passa de apropriação indébita e é como roupa brilhante cobrindo chagas ocultas,
que exigem a formação de reflexos contrários aos enganos que as originaram, a
fim de que a prosperidade legítima, a expressar-se em serviço e cultura, amor e
retidão, confira ao espírito o reflexo dominante da luz.
Livro: Pensamento e Vida. – 19.
Emmanuel / Chico Xavier.
Nenhum comentário:
Postar um comentário