Se vi volas ĝui
pacon de la koro,
ne liveru vin al
pesimismangoro;
ne malĝoju tre
pro perdo aŭ doloro;
pripensadu bone
l’ agojn kaj parolojn;
kulturadu ĉiam
helpon kaj konsolojn;
ŝatu de l’
Naturo fortojn kaj simbolojn.
Al la hundoj
perlojn vi neniam ĵetu,
malpurec-piedoj ilin ke ne tretu
aŭ en la kotaĵojn ilin ne enmetu.
Ne liveru manĝon
al malam’, kolero;
havu paciencon
eĉ en mallibero
kaj distingu
inter falsa ŝajn’ kaj vero.
Dum surtera vivo
pensu jam pri morto;
bonkorecon spiru
ĉiu via vorto,
kaj vin
akompanos ĉiam bona sorto.
9/6/1944 - Stanislav
Schulhof.
Libro: Voĉoj de
Poetoj el la Spirita Mondo.
Francisco
Valdomiro Lorenz.
Nenhum comentário:
Postar um comentário